Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov / La 100-a novaĵo de projekto StopFake Ukrainio

La 100-a novaĵo de projekto StopFake Ukrainio

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2014-07-06 10:40
La 6-an de julio aperis la 100-a novaĵo de projekto StopFake Ukrainio, funkcianta ekde la 7-a de marto. Temas pri la Esperanto-versio de la samnoma projekto fare de ukrainiaj ĵurnalistoj, kadre de kiu estas senmaskigataj propagandismaj mensogoj de ambaŭ flankoj ‒ ĉu rusia, ukrainia aŭ tiu de porrusiaj batalantoj.

La 6-an de julio aperis la 100-a novaĵo de projekto StopFake Ukrainio, funkcianta ekde la 7-a de marto. Temas pri la Esperanto-versio de la samnoma projekto fare de ukrainiaj ĵurnalistoj, kadre de kiu estas senmaskigataj propagandismaj mensogoj de ambaŭ flankoj ‒ ĉu rusia, ukrainia aŭ tiu de porrusiaj batalantoj. La Esperanto-versio estis lanĉita laŭ interkonsento kun la ukrainia teamo kaj plu funkcias danke al volontula laboro de la rusia-ukrainia teamo de tradukistoj kaj publikigantoj.

Oni povas sekvi StopFake Ukrainion ĉe Fejsbuko, Ipernitio kaj Tvitero.