Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov / Esperanto-retejo raportas pri la eventoj en Ukrainio

Esperanto-retejo raportas pri la eventoj en Ukrainio

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2014-05-06 10:54
Ekde la 7-a de marto la esperanto-retejo StopFake.org Ukrainio raportas pri la eventoj en tiu lando. Temas pri la esperantlingva versio de la ukrainia retejo, senmaskiganta mensogojn de la rusia kaj foje ukrainia propagando.

Ekde la 7-a de marto la esperanto-retejo StopFake.org Ukrainio raportas pri la eventoj en tiu lando. Temas pri la esperantlingva versio de la ukrainia retejo, senmaskiganta mensogojn de la rusia kaj foje ukrainia propagando. Ĝi estis lanĉita nur kelkajn tagojn post la fondiĝo de la ukrainia retejo laŭ la propono de rusia esperantisto Stanislav Belov.

Nun, du monatojn poste oni povas diri, ke la projekto ĝenerale kaj ĝia Esperanta versio sukcesis. La teamo de tiu lasta ĝis nun konsistas nur el du homoj: la menciita Stanislavo Belov kaj Serhij Prudko, ukraina esperantisto, ortodoksa sacerdoto kaj partoprenanto de Eŭromajdano. Tamen ili jam sukcesis traduki 34 artikolojn kaj disvastigi ilin tra sociaj retoj. StopFake.org Ukrainio estas prezentita en Fejsbuko, Ipernitio kaj Tvitero.

Bedaŭrinde la mensogoj abundas kaj ilia kvanto kreskas ĉiutage, do oni povas nur esperi, ke pliaj samideanoj aliĝos al tiu per-Esperanta projekto kaj helpos al la tutmonda esperantistaro ekkoni la veron pri unu el la plej gravaj kaj dramecaj aktualaj eventoj.

Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-05-11 14:25
Pardonon, mi eraris je kalkulo. Jam pli ol 50 artikoloj estis publikigitaj.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-05-12 07:35
La ideo de stanislavo kaj Serhij estas tre lauxdinda, sed tamen estas malfacile raporti neutralan veron. Oni diras; "kiu parolas - pravas". Cxiu havas sian pli aux mapli fiksitan inklinon kaj opinion. Homo estas tre infuebla kaj tion jam sofistoj pruvis. Mi cxiam diras, ke oni devas agi kiel en jugxajo; auskulti unu flankon, alian flankon, pridemandi la atestantojn, pruvi atestojn kaj kio estas ege grava, pensi, cerbumi kaj vi estos proksime al la vero. Kutime al ni estas konata onidiro; " La vero kusxas en la mezo".

Tamen mi tre gxojas, ke oni povas esti informita en Esperanto kaj des pli, se la informantoj klopodas eltrovi, montri la veron, cxar nenie oni tiel misinformas
 kiel en politiko.