Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Retumanto / Nova libreto de Anna Striganova en Esperanto kun ŝiaj pupetoj

Nova libreto de Anna Striganova en Esperanto kun ŝiaj pupetoj

de Dima Sxevcxenko Laste modifita: 2014-01-20 17:49
Jen malgranda poŝformata libreto por tiuj, kiuj ŝatas fabelojn.

Nova libreto de Anna Striganova en Esperanto kun ŝiaj pupetojMiraklo de unu momento. Serio "Fabelaj sekretoj". Impeto, 2014. – 48 paĝoj, ilustrita. ISBN 978-5-7161-0258-3
Originale verkita en Esperanto
22 "momentoj", ilustritaj per fotoj de pupoj, kiujn kreis la aŭtorino.

Multaj el vi jam vidis fotojn de la mirindaj pupoj, kiujn kreas Anna Striganova. Kelkaj eĉ povis vidi ilin dum diversaj Esperanto-renkontiĝoj dum ŝiaj ekspozicioj. Ilin ne eblas aĉeti, ĉar Anna neniam vendas ilin. Tamen vi havas bonan eblecon subteni la arton de Anna per aĉeto de vere malmultekosta libreto.

Mendi la libron eblas ĉi tie:

http://impeto.trovu.com/unu_momento