Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Peter's Home / Forpasis Günther Becker

Forpasis Günther Becker

de Peter Hauser Laste modifita: 2008-09-08 21:38
Nekrologo por Günther Becker
Forpasis Günther Becker

Günther Becker - foto de Martin Thorenz

Günther Becker (* 25.01.1930), honora prezidanto de TEJO, eksa Ĝenerala Sekretario de UEA, honora prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo, delegito kaj dumviva membro de UEA, forpasis la 18an de aŭgusto 2008 matene en Zweibrücken (Germanio) sekve de longdaŭra grava malsano. La entombiga ceremonio okazis la 21an de aŭgusto en Blieskastel, ĉeestis pli ol 150 funebrantoj.

Günther Becker laboris post pedagoga eduko ekde 1951 kiel asistento pri la germana lingvo en Tourcoing (norda Francio). Sekve li instruis en Sarlando, komence en elementa kaj sekve en mezlernejo. Post akcidento okazinta en Parizo li emeritiĝis en 1983.

Günther Becker eklernis Esperanton tuj post la milito. Ekde 1951 li aktivis en la Esperanto-movado. De 1956 ĝis 1964 li estis prezidanto de TEJO kaj poste Ĝenerala Sekretario de UEA. De 1957 ĝis 1973 li estis ankaŭ prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo. Kune kun profesoro Max Mangold, la konata sarlanda fonetikisto kaj fonologo, li produktis dum pluraj jaroj radioelsendojn por la Publika Kanalo de Saarbrücken pri la didaktiko de lingvolernado. Antaŭ kelkaj jaroj li fondis la "Becker-Meisberger-Insituton", por ke la kreaĵoj de la edzino Maria kaj li restu konservitaj, kune kun la ampleksa biblioteko kaj arkivo de ĉiuspecaj aŭdvidaj materialoj.

Günther Becker, nia kara kolego, instruisto kaj amiko, meritante tiom multe pri la Esperanto-movado en Sarlando, restos ĉiam en niaj koroj kaj memoroj.

Oliver Walz, prezidanto de Sarlanda Esperanto Ligo