Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Peter's Home / La unuaj fotoj de la 93a UK troveblas en la APIS-retejo

La unuaj fotoj de la 93a UK troveblas en la APIS-retejo

de Peter Hauser Laste modifita: 2008-08-05 08:48
fotoj de 93a UK en ĵurnalista retejo

La APIS-retejo estas privata interreta servo de la entrepreno picturemaxx AG en Munkeno. Klientoj de la entreprenoj estas centoj da profesiaj bilduzantoj en tuta Eŭropo, kaj diversspecaj redakcioj, kaj varbagentejoj. Al ili ĝi disponigas retaliron, per kiu reserĉeblas per ununura komputilprograma surfaco (nomata angle "my ipicturemaxx") en la stokejoj de ĉiuj aliĝintaj bildagentejoj. La provizianto de la servo distingas inter bildmaterialo ekluzive rezervita por redakcia uzado, kiun povas ricevi nur redakcioj kaj eldonejoj kaj tia materialo, kiu estas disponebla ankaŭ varbcele.

Pere de aliĝinta bildagentejo, kun kiu mi havas kontrakton, mi ŝovas nun fotojn de la ĵus pasinta UK en tiun retejon - iom post iom kaj ordigitaj laŭ la unuopaj kongresaj tagoj. Sekve organizantoj de E-aranĝoj aŭ aliaj esperantistoj, kiuj traktas kun ĵurnalistoj pri publikado de artikoloj koncernanatj Esperanton, povos suverene aserti, ke tiuj prenu taŭgan bildmaterialon ankaŭ pere de ilia picturemaxx-aliro. Ja multaj asertoj pri Esperanto estas enkadre de malpli grandaj aranĝoj malpli facile pruveblaj.

Por esti facile trovataj aparte gravas la serĉnocioj aligitaj al la bildoj. Ili estas nuntempe nur germanlingvaj, sed estus dezirinde, havi ilin en pli multe da lingvoj. Pro tio mi ĝojos, se pretus gesamideanoj de aliaj landoj, traduki ilin al sia gepatra lingvo. Bonvolu kontakti min tiucele pere de la rimedoj disponigantaj de Libera Folio.

Peter

http://www.bildmaschine.de/galerie/13053

manolo
manolo diras:
2008-08-05 12:33
Multaj pliaj fotoj de la UK troviĝas en Ipernity, pro tio ke multaj membroj de tiu servo estas esperantistoj. Krome, avantaĝo superregas: la uzantoj kaj eventualaj scivolemuloj ĝuas esperant-lingvan interfacon.
http://www.ipernity.com/doc/kovacspeter/album/76621
http://www.ipernity.com/doc/ivanov/album/77426
http://www.ipernity.com/doc/abako/album/76726
http://www.ipernity.com/doc/kallekn/album/75828
http://www.ipernity.com/doc/harri/album/76945
http://www.ipernity.com/doc/pedroesperanto/album/76847
http://www.ipernity.com/doc/mpancorbo/album/77459
redakcio
redakcio diras:
2008-08-05 14:15
http://www.ipernity.com/group/60518
Peter
Peter diras:
2008-08-05 22:52
... por ekscii, pri kio la artikolo fakte temas. Ankoraŭ ekzistas klara diferenco enhava kaj destina inter komunumoj kiel flickr unuflanke kaj bildagentejoj kiel Getty kaj Mauritius aliflanke, por nur tuŝi la ekstremojn de la intertempe sennombra spektro.

"Pri Esperanto interesiĝas neniu" estis la respondo de respondeculo de granda kaj renoma novaĵagentejo, kiun mi kontaktis pro materialo de la UK en Roterdamo. Ne la unuan fojon fotoĵurnalistoj renkontis tie malpli da intereso ol ĉe la koncernaj gazetoj mem. Tial ne malgravas, ke seriozaj redaktejoj trovas materialon tie, kie ili kutimas serĉi.
Ĉu Vi sendus personon, kiu demandas Vin kie eblas lui aŭtomobilon, anstataŭ al koncerna entrepreno al la plej proksima parkejo? Do kial instigi gazetaran ĵurnaliston interesiĝanta pri Esperanto al reserĉado ĉe Flickr, fotocommunity kaj Co.? Eĉ se mi scius, ke lia redaktejo ĉiukaze ŝteladas tie - kiel multaj agentejoj intertempe ankaŭ - mi neglektus la okazon diri tion al li en la vizaĝon. Trakti kontraŭulon serioze estas unu afero, la alia estas konscio pri la fakto, ke oni ankaŭ reduktis la kunlaborantaron de gazetaj redaktejo al la absoluta minimumo kaj ke la restintaj redaktoroj ne plu havas tempon, por distri sin per reserĉado en multnombraj senpagaj aŭ preskaŭ senpagaj fotostokejoj.

Peter
manolo
manolo diras:
2008-08-05 23:37
... tamen mi konfesas ke ne multon komprenis, kaj ke mi misis vian celon. Eĉ post via plua klarigo, mi ankoraŭ ne kapablas findecidi ĉu la celo de tiu gazetar-servo, APIS, ne estas jam kovrita de aliaj servoj.

Mi tamen ja komprenis vian klopodon disvastigi tion ke esperanto estas normala afero inter la ĵurnalista medio. Mi kuraĝigas kaj gratulas vin pro tio.
Peter
Peter diras:
2008-08-06 22:06
"... tamen mi konfesas ke ne multon komprenis, kaj ke mi misis vian celon. Eĉ post via plua klarigo, mi ankoraŭ ne kapablas findecidi ĉu la celo de tiu gazetar-servo, APIS, ne estas jam kovrita de aliaj servoj."

Bildagentejo estas reteja "vendejo", kie redaktoroj kaj varbistoj aĉetas la rajtojn uzi fotojn kaj ilustraĵojn por la plej diversaj celoj: gazetaraj artikoloj, libroj, kalendaroj, varbaj faltfoloj, afiŝoj, ... preskaŭ ĉie ajn oni renkontas hodiaŭ bildojn, kiujn la uzanto plejparte ne mem faris, sed prenis de la reto. En tiuj servoj oni klare definas, por kio oni kiun foton rajtas uzi kaj kiom en kiu kazo necesas pagi por tio. Ekzistas centoj da tiaj bildagentejoj. Redaktoro, kiu devus iri de unu retpaĝo al alia (kiuj ĉiuj funkcias alimaniere) serĉante iun specialan bildon por sia artikolo (kaj ne iun ajn foton) ne bezonus alian taskon antaŭ ol la gazeto devas esti finpreparita por esti produktata en la presejo. La avantaĵo de la APIS-retejo estas, ke la redaktoro seĉas nur en unu poto anstataŭ en ducent uzante ankaŭ nur unu programon, kies manipuladon ili kapablas lerni dum certa tempo.

Flickr, fotokommunity kaj Ipernity dume estas komunumoj, kie homoj distras sin per rigardata de fotoj. Kutime tiuj retejoj ne havas bonan serĉilon kaj ne estas kontrolataj el vidpunkto de teknika kvalito de la fotoj. Aliflanke ili, plukante tie fotojn, ne devas pagi por ili - samkiel oni "pruntus" aŭtomobilon de la plej proksima parkejo anstataŭ ĉe koncerna entrepreno ...

Peter
Peter
Peter diras:
2008-08-17 23:42
Aldona rimarko, ke la kolekto destinita por redakcia uzado nun kompletas (kun 70 fotoj).

Peter