Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Pavla Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof

Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof

by Pavla Dvořáková Laste modifita: 2010-12-15 22:55

En la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz (rubriko Aktualaĵoj) aperis freŝnova retligilaro, kompilita omaĝe al naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof.

La listo enhavas retligilojn al informoj pri lia vivo kaj verkaro kaj pri verkoj skribitaj pri li. Ne temas nur pri artikoloj kaj skanitaj kaj elŝuteblaj elektronikaj libroj, sed ankaŭ pri fotogalerioj, kantoj, videofilmetoj k.t.p. Ne mankas ankaŭ aŭtentika registraĵo de lia voĉo kaj mallonga filmregistraĵo de lia prezentiĝo dum la UKo en Barcelono en 1909. La listo troveblas en http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/nova-retligilaro-pri-d-ro-zamenhof.html. Espereble ĝi estos plu kompletigata kun helpo de la uzantoj. Rimarkojn kaj novajn informojn bv. sendi al komputado(ĉe)esperanto.cz.
Agoj pri dokumento