Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Pavla

Pavla

by Pavla Dvořáková Laste modifita: 2010-09-09 11:22

Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de Pavla

News Item Nova turisma retpaĝaro en Esperanto by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2009-04-21 08:54
Aperis E-versio de la oficiala turisma retpaĝaro de la urbo Písek en Ĉeĥio (http://www.icpisek.cz) kun informartikolo pri Esperanto, i.a. ĉar la urbestraro aprezis multajn artikolojn pri la regiona kulturo, kiujn verkis membroj de la loka klubo por Esperanta Vikipedio.
News Item Nova retligilaro pri d-ro Zamenhof by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2010-12-15 22:55
En la retejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio www.esperanto.cz (rubriko Aktualaĵoj) aperis freŝnova retligilaro, kompilita omaĝe al naskiĝtagdatreveno de d-ro Zamenhof.
News Item Unika ekspozicio pri desegnita humuro en Esperanto by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-01-11 23:21
Ĝis 3.6.2011 daŭras unika ekspozicio, prezentanta erojn el la bunta kaj ampleksa verkaro de la fama ĉeĥa desegnisto kaj karikaturisto Pavel Rak, kiu estas i.a. delonga aktiva esperantisto kaj liaj desegnaĵoj estas konataj precipe el la gazeto Juna Amiko kaj diversaj libroj de Stefan McGill. Mallongaj komentarioj al la desegnaĵoj estas en la ĉeĥa, Esperanto, germana kaj la angla lingvoj.
News Item Omaĝe al naskiĝtago de Komenio by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-03-29 10:04
La 28-an marto oni rememorigas naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592-1670) – Komenio, nomata ne nur „Instruisto de la nacioj“, sed ankaŭ „Prapatro de la ideo de la internacia lingvo“.
News Item Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-09-22 19:23
La 11-an de septembro en Ĉeĥio konata emerita opersolisto-baritonisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Miroslav Smyčka ĝisvivis en enviinda freŝeco kaj arta aktiveco 85 jarojn. Li estas unu el malmultaj profesiaj artistoj kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento. Jam multfoje li riĉigis kulturajn programojn de internaciaj E-aranĝoj. Ni alportas al vi okaze de tiu ĉi jubileo ne nur informojn pri lia personeco, sed ankaŭ kolektitajn ligilojn al interrete alireblaj liaj registraĵoj en Esperanto, por ke vi povu almenaŭ virtuale kune ĝui ion el lia arto.
News Item Václav Havel kaj Esper(ant)o by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-12-27 12:40
 
Image Václav Havel kun esperantistoj by Pavla Dvořáková — Laste modifita: 2011-12-27 12:40
En septembro 2008, dum la Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando) Václav Havel vizitis standon de Eŭropa Esperanto-Unio kaj interesiĝis tie pri Esperanto. Andreo Sochacki faris la komunan foton de Václav Havel kun esperantistoj: d-ro Sean Ó RIAIN (la Irlanda Diplomato, Prezidanto de EEU), Etsuo Miyoshi (Mecenato de Esperanto, Prezidanto de Kompanio SWANY), Eduardo Kozyra (Vicprezidanto de Pola Societo Europo-Demokratio-Esperanto), Peter Balaz ( E@I , el Slovakio), Łukasz Żebrowski (Prezidanto de TEJO), Tobiasz Kaźmierski (volontulo en CO de UEA).
Agoj pri dokumento