Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Oleg326756 Nova promeso pri Esperanto ĉe Change.org

Nova promeso pri Esperanto ĉe Change.org

by Oleg Izyumenko Laste modifita: 2009-01-25 20:28

Inspirita de nia propono pri instruado de Esperanto kaj spirite laŭ la "dekmiliona publika promeso" de Ludoviko Zamenhof, unu el membroj de Change.org, Renata Ventura el Usono, lanĉis ago-alvokon cxe Change.org. "Lernu Esperanon kaj iĝu civitano de l' mondo!", alvokas s-ro Ventura.

(mi petas vastan disvastigon de tiu cxi komuniko, precipe en retlistoj nordamerikaj kaj rilataj al instruado/lernado)

Karaj samideanoj,

kvankam nia venko ĉe Change.org jam estas okazinta fakto, laboro tie daŭras plu. Change.org estas paĝaro por aktivuloj, kaj konkretaj agoj ĉiam estas en ĝia fokuso. Inspirita de nia propono pri instruado de Esperanto kaj spirite laŭ la "dekmiliona publika promeso" de Ludoviko Zamenhof, unu el membroj de Change.org, Renata Ventura el Usono, lanĉis ago-alvokon ĉe Change.org:


http://education.change.org/actions/view/study_esperanto_10_minutes_a_day_and_become_a_world_citizen


En ĝi s-ro Ventura proponas al ĉiuj lerni Esperanton 10 minutojn ĉiutage, dum 4 monatoj, por bone ellerni la lingvon. La propono estas superbe formulita kaj ligas al video de la karmemora Claude Piron. Komentoj al tiu ago-alvoko promocias, interalie, lernu.net, brazilan Kurson de Esperanto kaj edukado.net.

Tamen, ĉi-momente nur ĉ. dudek personoj akceptis la defion. Mi opinias ke estas bona oportuno kaj grava tasko por ni, esperantistoj (precipe en Norda Ameriko kaj anglalingvaj landoj), levi tiun ĉi alvokon kaj disvastigi ĝin al:


1) jam ekzistantaj membroj de Change.org (oni povas alskribi tiujn pozitive komentintajn al nia ideo sur http://www.change.org/ideas/idea_comments?idea_id=introduce_esperanto_as_a_foreign_language_subject_in_schools )


2) anglalingvaj konatoj, amikoj, kolegoj, kiujn oni povas inviti aliĝi al la promeso, registriĝinte ĉe Change.org


Mi ankaŭ ŝatus rekomendi komplimenti s-ron Ventura pro lia ideo per persona (privata) mesaĝo ĉe Change.org kaj deziri al li sukcesan lernadon de Esperanto.


Kore kaj kunlabore,

Oleg Izyumenko


P.S.: Hodiaŭ mi ricevis retleteron de du miaj samurbanoj - franca kaj usona studentoj - kiuj, inspiritaj de tiu alvoko, kune komencis lerni Esperanton duonhore ĉiuvespere.

Agoj pri dokumento

Bedaŭrindaj eraroj

Afiŝita de Steven Brewer je 2009-01-27 14:52
Mi pripensis ligi al la propono de la E-USA retpaĝaro, sed mi bedaŭrinde trovas ke la teksto estas en fuŝ-angla lingvo kun multaj gramatikaj eraroj kaj enhavas talpisme malĝustajn ciferojn pri Esperanto mem. La artikolo diras: ke estas 10 milionoj de parolantoj, ke Esperanto estas la plej facila lingvo en la mondo, ke oni povas lerni ĝin ĝis sperta nivelo en nur 4 monatoj ("4 MONATOJ" eĉ), ktp. Mi dubas ke tia "informado" helpos pli ol malhelpos. Sed kion oni faru? Ĉu ligi al tiaj artikoloj aŭ ne? Ĉu ĝustigi aŭ ne? Mi vere ne scias kion fari je tiaj proponoj.

Pri eraroj

Afiŝita de Felipe de Oliveira Queiroz je 2009-02-09 04:38
S-ino Renata Ventura fakte ne estas denaska parolantino de la angla, sed jes de la portugala: sxi estas brazilanino kiu nun logxas en Usono. Do, la eraroj estas ja pardoninda, almenaux de ni esperantistoj kiuj varbas por la lingva demokratio.
Kaj pri la ebleco lerni Esperanton post nur 4 monatoj da studado... Cxu ne eblas? Tutcerte ke eblas! Unu afero estas diri "Vi tutcerte lernos!", alia afero estas "Eblas lerni". La propagando estas ja iomete ostensiva, sed mi ne komprenas la polemikon, ecx cxar oni paroladas aferojn multe pli ostensivaj, ecx mensogegaj, rilate al la lernado de la angla lingvo cxi tie en Brazilo.