Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Mike59 / Mesaĝo de Hiroŝimo pri la venonta Virina-Tago

Mesaĝo de Hiroŝimo pri la venonta Virina-Tago

de Michel Dereyger Laste modifita: 2009-01-25 19:24
Jen la mesaĝo, kiun mi ĵus ricevis el Japanio pri la venonta Virina-Tago. Jen la mesagxo, kiun mi ĵus ricevis el Japanio (de "kamelio" per "Lernu!"). Temas pri la venonta "Virina Tago 2009"...

Detaloj de evento

Kiam

2009-03-08 je 00:00 ĝis
2009-03-09 je 00:00

Kie

HIROŜIMO

Aldoni eventon en la kalendaron.

Saluton! Mi sendas al vi mesaĝon de mia samideanino en Hiroŝimo, Japanujo. Kaj mi estos pli ĝoja, se ankaŭ vi trans-sendos ĝin al viaj samideanoj. Amike, Kamelio Japana


Por Internacia Virina Tago 2009 alvoko el Hirosima, Japanio Estimataj gesinjoroj en la mondo, Okaze de la Internacia Virina Tago de UN, 2009, ni virinoj de Hirosima havos kunvenon en la 8a de marto sub la temo: Vivo kaj Kulturo, protekti vivon de infanoj kaj kune vivi en familio. Kion ŝanĝi por infanoj, homoj en estonteco?

La vivo de infanoj, de geknaboj estas minacata de milito kaj konflikto en la mondo sub ekonomia krizo. Ekde jarfino de 2008 bombado atakas loĝantaron de Ghaza, Mezoriento, viktimiĝas multaj infanoj, kaj doloras nia koro je raportoj el Ghaza sub la aeratako. Sub milito, konflikto kaj ekonomia krizo rajtoj de infanoj libere vivi estas forrabitaj. Infana vivo droniĝas en malstabileco pro diversaj kaŭzoj, pro altrudita laboro, sklavkomerco, kaj sen edukado kaj negrekto.

Granda deziro de ni virinoj estas protekti kaj flegi la vivon de infanoj. Ĉujare ni virinoj el Hirosima internacie alvokas pacon, kaj interŝanĝas solidarecan mesaĝon tutmonde. Ĉijare ni el atombombita Hiroŝimo alvokas al vi pri la temo: vivo, por ke ni kune kun vi konstruu vojon por prospera vivo de infanoj kun estonteco, ni luktu en sia loko solidarece kun vi.

Ni deziras ricevi de vi responde al nia alvoko vian mesaĝon kun noto pri viaj nomo, sekso, profesio, urbonomo kaj lando, ĝis la 20a, feb. por ke ni traduku ĝin en la japanan kaj prezentu en la kunveno. Hirosima, la 15an, jan. 2009. S-ino NOBUMASA Tieko Prez. de komitato el 20 organizoj por Internacia Virina Tago 2009, Hirosima. Municipo Hirosima. kontaktpersono: Vicprez. s-ino OSIOKA Taeko osioka@mail.goo.ne.jp