Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members LukiZ Junulara E-Semajno 2010

Junulara E-Semajno 2010

by Łukasz Żebrowski Laste modifita: 2010-10-13 08:15

La Junulara E-Semajno (JES) estas novjara aranĝo organizata de Pola kaj Germana Esperanto-Junularoj. La 1-a renkontiĝo el la serio okazis en la 2009-a jaro en Zakopane, Pollando. JES estas kuniĝo de du antaŭaj novjaraj junularaj esperanto-aranĝoj – la Ago-Semajno (AS) de Pola E-Junularo kaj la Internacia Seminario (IS) de Germana E-Junularo, kiuj okazadis aparte ĝis la jaro 2008.

Kio
Kiam 2010-12-27 13:00 ĝis
2011-01-11 19:45
Kie Burg (Spreewald), Germanio
Nomo
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

Emblemo de JES

Jen atendas nin la dua eldono de Junulare E-Semajno. Post kiam pasintjare pli ol 200 junaj homoj festis la jarŝanĝon en suda Pollando, piede de la Tatroj, en Zakopane ni ĉi-jare bonvenigas vin en orienta Germanio, en la belega Spree-arbaro, en la urbeto Burg.

Kadre de nia temo: Estinteco, estanteco, estonteco okazos multaj diversaj programeroj. Unuflanke la temo rilatas la la regiono mem kun siaj tradicioj, regionaj minoritatoj kaj la demando pri ilia hodiaŭa signifo. Aliflanke la temo taŭgas por JES kaj la ĝenerala Esperanto-movado: Kial oni kreis Junularan E-Semajnon? Kion pensas homoj pri ĝi? Kaj kiel ĝi evoluu? Aldone la temo permesas multon da libereco por multnombraj interesaj programeroj.

Tiu kiu partoprenis la unuan JES-n, scias pri kio temas: Renkonti geamikojn kiujn oni normale ne vidas kaj kune vivi dum unu semajno en la eksterordinara Esperanto-mondo! Kaj tiu kiu maltrafis la JES-n nepre devus kapti la ĉi-jaran okazon. ;-)

Pli da informo pri tiu evento...