8a Novjara Renkontiĝo (NR)
Dum la Novjara Renkontiĝo kunvenis en la pasintaj kvin jaroj inter 120 kaj 175 homoj el ĉ. 10 ĝis 15 landoj. Kutime tri kvaronoj venas el eksterlando kaj donas bele internacian etoson al la kunveno. Ĉeestas ĉ. 50 infanoj, kiuj multe ĝuas la eventon - sed ankaŭ partoprenas kvindeko da plenkreskuloj sen infanoj. Okazas prelegoj kaj kursoj pri diversaj temoj, ni faras ekskursojn, ĝuas la vesperan programon kun unu aŭ du koncertoj, teatraĵo, muzika vespero k.s. - kaj, kompreneble, ni renkontiĝas en la kafejo por babilado. Estas lingvokursoj por komencantoj, progresantoj kaj konversacio.
| Kio |
|
|---|---|
| Kiam |
2009-12-27 14:00
ĝis 2010-01-03 10:00 |
| Kie | Saarbrücken |
| Nomo | EsperantoLand, Lu Wunsch-Rolshoven |
| Kontakta telefono | +49-30-685 58 31 |
| Aldonu eventon en la kalendaron. |
|
"Komune festi la Novan Jaron"
Ni invitas vin partopreni en la oka NR, ĉi-foje en Saarbrücken. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn - fakte ĉi-foje ni aparte bonvenigas junulojn kaj junajn plenkreskulojn inter 14 kaj 30 jaroj al NIS.
Novjara Internacia Semajno (NIS)
Samtempe kun NR okazos la unua Novjara Internacia Semajno (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Jam dum la pasintaj jaroj pli kaj pli da junuloj en NR estis super 14 jaroj. Kreiĝis por ili pli kaj pli da specialaj programeroj. Tiam venis la informo, ke ĉi-jarfine ne okazos la tradicia Internacia Seminario (IS) en Germanio (ĝi kuniĝis kun AS al JES, kiu okazos en Zakopane en Pollando). Sekve ni decidis oferti renkontiĝon por tiuj junuloj kaj junaj plenkreskuloj el diversaj landoj, kiuj ŝatos festi jarfine en Germanio.
Internacia partoprenantaro
En la kvin pasintaj "Novjaraj Renkontiĝoj" (NR) ĉeestis inter 120 kaj 175 partoprenantoj; ili aĝis inter du monatoj kaj okdeko da jaroj. Partoprenas trideko da familioj kun ĉ. kvindek infanoj; krome ĉeestas kvindeko da unuopuloj kaj paroj sen infanoj. Ili loĝas en ĉ. dek kvin landoj - feliĉe la plimulto venas el eksterlando kaj kreas bele internacian etoson.
Libertempo kaj iom da kleriĝo
Ni ĉefe volas pasigi kelkajn agrablajn tagojn kaj havi multan lokon por neformalaj interparoloj. Ni ĝuas promenojn, ekskursojn kaj vesperan programon kun silvestra festo, koncerto kaj certe denove magia kaj (pup-)teatra prezento de Christoph Frank (Zauberbühne).
Ampleksa programo
Okazos prelegoj, diskutrondoj kaj diversaj kursoj; ni antaŭĝojas pri via programkontribuo! Estos aparta programo por etaj kaj grandaj infanoj, kiun gvidos Christoph Frank kun teamo da helpantoj.
Koncerto
Koncertis por ni en la pasinteco ekzemple la kantgrupo Akordo kaj "Ĵomart kaj Nataŝa", Jomo, Kim kaj Ale; por la venonta fojo ni estas serĉantaj bonan muzikgrupon aŭ unuopulon.
Moderna renkontiĝejo
La ĉambroj disponas pri propraj duŝo kaj necesejo. La indikita kotizo inkluzivas ĉe plenkreskuloj la loĝadon en dupersona ĉambro. Ni denove havos apartajn ĉambrojn por infanoj - via familio povas decidi, ĉu vi deziras loĝi kune au dise.
Estas ludoĉambro, tablotenisejo, tablofutbalo kaj multaj aliaj ludiloj. Ni certe trapasos belajn tagojn en la agrablaj salonoj de la domo kaj en la kafejo kaj vespera renkontejo.

Lerni Esperanton en EsperantoLando
Ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la koncerna lando - Esperanton oni bone lernas en EsperantoLando. Ankaŭ ĉi-foje por maksimume dek komencantoj ni ofertos iom intensan kurson en la komenco de la aranĝo (28a kaj 29a de dec.); progresantoj ĝuos lingvan subtenon kaj estos konversacia rondo. Tiel eblos dum unu renkontiĝo lerni la lingvon kaj tuj ekapliki ĝin en internacia rondo - aŭ plulerni ĝin post baza kurso kaj fari la unuajn paŝojn en tiu multnacia ĉirkaŭaĵo. (Kompreneble ni zorgos, ke la plimulto de la partoprenantoj estos spertaj Esperanto-parolantoj.)
Aparte ni okupiĝos pri la lingva evoluo de la infanoj. Ili povos ekzemple partopreni diversajn kursojn kun lingva subteno (ni konstatis, ke "lingvokurso" ne estas ŝatata dum la lernejaj ferioj); krome ili kutimas ŝati komune ludi aŭ praktiki la lingvon dum manlaboraj rondoj. Ni esperas kaj pro antaŭaj spertoj fidas, ke tiel ni sukcesas ligi amuzon kun lingvolernado kaj refoje kontribuos al la estiĝo de gaja internacia infana rondo.

