Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Hejma paĝo de Lu Internacia Kongreso 2010

Internacia Kongreso 2010

by Lu Wunsch-Rolshoven Laste modifita: 2010-03-28 19:19 expired
— filed under:

La asocio EsperantoLand okazigos internacian Esperanto-kongreson en la dua semajno de aŭgusto en la bela kaj histoririĉa urbo Strasburgo - centre en Eŭropo, je la limo inter Francio kaj Germanio, do en tre taŭga loko por Esperanto-renkontiĝo. Kiel kongresejon ni antaŭvidas hotelon en kvaronhora piedira distanco al la urbocentro kaj katedralo de Strasburgo. Loĝado eblos tie aŭ en alia hotelo aŭ gastejo de la urbo.

Kio
  • aktuale
Kiam 2010-08-06 18:00 ĝis
2010-08-13 10:00
Kie Strasburgo (Francio)
Nomo
Kontakta telefono +49-30-685 58 31
Aldonu eventon en la kalendaron. vCal
iCal

Kongresi somere en bela urbo

La unua "Internacia Kongreso" (IK) okazos ĉi-aŭguste en Strasburgo. Ni invitas vin kunveni en ĉi tiu bela eŭropa urbo kun vidindaj konstruaĵoj.

Pri Esperanto, Esperanto-agado kaj la ekstera mondo

En la kongresa parto ni planas prelegojn kaj diskutojn pri Esperantujo kaj Esperanto-agado, sed ankaŭ prezentojn pri la “ekstera mondo” - do fakajn kaj eble popularsciencajn prelegojn. En la parto pri Esperantujo kaj Esperanto-agado la gvida demando estos:

"Kiel disvastigi Esperanton, kiel kreskigi Esperantujon?"

Kion ni faru kaj povas realisme fari pri publikaj rilatoj aŭ rilate al instruado? Kiel informi loke aŭ sukcese gvidi grupon? Kiaj strukturoj necesas por antaŭenigi la revon kaj la realecon de Esperanto? Kiujn specifaĵojn prezentas ekzemple Afriko, Nepalo aŭ Suda Ameriko kaj kiujn Eŭropo? Jen kelkaj eblaj demandoj.

Ni krome planas plurajn kulturajn aranĝojn, ekzemple pri libroj kaj koncerton.

Ĝui la urbon kaj la ĉirkaŭaĵon

Ni antaŭvidas promenojn al la vidindaĵoj de la urbo kaj ekskursojn al la ĉirkaŭaĵo (ekzemple al la katedralo, „Petite France“, boata vizitado, eŭropaj parlamento kaj konsilio, kavoj, muzeoj; vin-itinero, Colmar, Mulhouse, kastelo Haut-Koenigsbourg)

Internacia partoprenantaro

Ni atendas partoprenon de homoj el pluraj landoj kaj certas, ke regos bela internacia etoso. Ja la kongresurbo troviĝas rekte ĉe la limo de Francio kaj Germanio, proksime de Svislando, ne tro for de Luksemburgio, Belgio kaj Nederlando...

Kongresejo tuj apud la urbocentro

La kongresejo troviĝas en kvaronhora piedira distanco de la centro de Strasburgo (ekzemple la katedralo). La hotelo ofertas konvenajn salonojn kaj ĉambrojn de diversa grandeco kaj tiel ebligas komfortan kunvenon en unu domo.

Ĉu vi interesiĝas?

Eble ĵetu rigardon al nia retejo...

Pli da informo pri tiu evento...