Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Licxjo / Kio okazas ĉe vortaro.net?

Kio okazas ĉe vortaro.net?

de Lee Alexander Miller Laste modifita: 2016-07-22 09:14
La retejo de la enreta PIV2005 estas nealirebla

Se ekzistas “Esperanto-kulturo”, estas certe ke ĉefa “kultura heredaĵo” estas la Plena Ilustrita Vortaro.  Kvankam ĝi estis produkto de privata entrepreno (SAT) oni ne plu povas diri ke ĝi ne apartenas al la tuta Esperantistaro.

Post du revizioj, antaŭ kelkaj jaroj okazis granda projekto por enretigi la tekston de PIV, kaj havigi ĝin senkoste al ĉiu parolanto de la lingvo.  Multaj Esperantistoj subtenis tiun projekton mone.  La rezulto ne estis perfekta:  aperis plendoj pri la devo starigi konton, la kvanto de uzado ĉiutage estas limigita, ne eblas konsulti la vortaron sen aktiva ret-konekto, ktp.  Sed tamen la rezulto estis uzebla kaj iĝis normala parto de la vivo de parolantoj kaj verkistoj ĉie.

Kaj nun, antaŭ kelkaj tagoj, el nenio, sen informo, sen antaŭaverto, la retejo de vortaro.net ne estas alirebla.  Aperas nur ne aparte helpa mesaĝo “Okazas laboroj!  Ĉe la paĝaro nun okazas laboroj, pro tio ĝi ne estos atingebla dum iom da tempo. Ni pardonpetas pro tio kaj esperas, ke vi revenos poste.”  Mi simple ne komprenas, en nia bone konektita mondo, kial oni ne anoncis kelkajn tagojn antaŭ la malŝalto ke io okazos, klarigis kiajn laborojn okazos, kaj indikis kiam la retejo estos denove disponebla.

Mi provis instigi konversaciojn en la Facebook-grupoj Lingva Konsultejo kaj Literatura Babilejo, sed multe da reago aŭ informo.

La enretigo de PIV estis projekto de E@I.  Ĉu ekzistas teamo tie, el kiu iu povus klarigi kio okazas?

Redakcio
Redakcio diras:
2016-07-22 15:02
Jen klarigo de Jevgenij Gaus: "Saluton, ĝi ne funkcias pro la lanĉo de la nova lernu!, ambaŭ sistemoj estis forte kunligitaj kaj nun la vortaro adaptiĝas al la ŝanĝoj. Hodiaŭ ĝi devus ekfunkcii."
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-07-22 22:55
Dankon. Sed mi ne komprenas kial ne estis informo antaŭ la plur-taga malapero de vortaro.net.

Mi feliĉas pri la reapero. Sed eĉ nun mankas informo pri iuj ŝanĝoj aŭ plibonigoj kiuj okazis dum la prilaborado. Ŝajnas ke nun oni ne plu devas ensaluti, kaj malaperis la indiko pri "beta-versio". Ĉu io novas krom tio?
Tapani AARNE
Tapani AARNE diras:
2016-07-24 12:25
Nun oni ne devas ensaluti ĉe http://vortaro.net/ . Tio estas bonega afero. :-)