Esperanto estas... ĉe YouTube
Jam antaŭlonge tra Esperanta mondo traflugis informo pri kompletigita infofilmo de E@I Esperanto estas... . Tio ege plifaciligas informadon de ekstera publiko. Ja 10 lingvaj versioj estas dublitaj. Eĉ ĉiuj ĉapitroj de ĉiuj lingvoversioj aperis ĉe YouTube. Por geesperantigemuloj estas nun bonega eblo informi publikon. Sed kia estas reala situacio? Kion ni faras?
Esperanto estas... . Temas pri brila dokumento prezentanta Esperanton per moderna kaj viva maniero. Klaras, ke teamo multe laboris pri ĝi: registrado de videaĵoj, preparado de tekstoj, muntado, tradukado al 20 lingvoj per subtitoloj kaj al 10 eĉ per voĉoj daŭris 3 jaroj. Nun tiu cxi filmo jam estas eldonita kaj atingis grandan sukceson inter publiko, kiu ĝin spektis. Kiel ekzemplo utilas Yvees Nevelsteen kiu dum prelego montris kelkajn ĉapitrojn de tiu ĉi filmo al aŭskultantoj kaj nelonge parolis. Rezulto estis, ke ĉirkaŭ duono da aŭskultantoj tuj aliĝis al kurso de Esperanto.
Do ni havas fortan ilon en niaj manoj. Sed ĝis nun ni ne kapablis kvalite utiligi ĝin. Jam antaŭ triono de jaro ĉe YouTube, do ege vizitata kaj ŝatata portalo, aperis ĉiuj lingvaj versioj. Tio donas forton al niaj manoj, ĉar sufiĉas ne prelegi (nur komence) sed sendi ligilon al iu, priskribi ĝin ĉe blogo aŭ retpaĝaro, aŭ, tre ŝatata, konigi homojn ĉe Facebook aŭ alia socia reto.. Tiamaniere informoj pri Esperanto eblas facile disvastigi inter publikon.
Kaj ne nur inter publikon. Dum ĉi novjaro mi partoprenis Ago-Semajnon. Sed mi estis malsana kaj ne povis partopreni unuan duonon. Mi cerbumis ĉu resti hejme kaj finsaniĝi aŭ iri al AS kaj malstreni sin. Dum ripozo mi spektis Polan KDon "Esperanto" kaj de tie ankaŭ polan version de Esperanto estas... . Ĝuste tiu ĉi filmo konvinkis min por ke mi tuj pakiĝu kaj iru rekte al AS. Mi atingis akurate novjaran feston kaj ĝis nun mi dankas al tiu ĉi filmo pro instigo.
Sed kiel ni utiligas tiun eblon reale? Ĉi videoj pli malpli ne havas spektantojn! Nur versioj de grandaj lingvoj havas almenaŭ 1 000 vizitojn (Esperata versio estas tie jam pli longe kaj havas subtenon de lernu! do havas eĉ kelkdek milojn da vizitoj). Tiuspeca eblo ne alvenas ofte sed ni utiligadas ĝin nur minimume. Kaj sufiĉas tiom malmulte, unu bloga afiŝo (kiom da el vi blogadas?), ligilo sur retpaĝaro, sendi ligilon al amiko, subskribo en retpoŝto, konigi amikojn ĉe Facebook, ... se homo volas do trovas solvon. YouTube eĉ ebligas enkonstrui ludilon al ajna retpaĝaro (por vizitanto pli interesa ol ligilo) kaj video spekteblas tuj. Mi mem enkonstruis ludilon al miaj retpaĝaro kaj blogo, poste mi skribis unu artikolon pri la filmo kaj nombro da spektantoj (de slovaka versio) plialtiĝis 20-oble dum du tagoj!
Ĝi tiom facilas, do ni profitu eblon kaj pligrandigu vicon de samideanoj!
Ligiloj por ĉiuj lingvoversioj troveblas ĉe: www.youtube.com/user/Esperantoestas
Michal "KuboF" Matúšov


pli alta valoro ĉe YouTube
Granda subteno estas ankaŭ lernu.net kiu jam longe havas enkonstruitajn videojn ĉe paĝo http://eo.lernu.net/biblioteko/filmoj/eo_estas.php . Sed novaĵo de lastaj tagoj estas ke ĉe nacilingvaj paĝoj estas nacilingvaj versioj! Tio ege bonas ĉar ĝis nun plialtiĝis precipe Esperanta versio sed por ekstera publiko pli interesas nacilingva versio. Dankon E@I!