Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Jorge Gloro kaj hierarkio... for la subulojn!‏
Agoj pri dokumento

Gloro kaj hierarkio... for la subulojn!‏

by Jorge Camacho Laste modifita: 2008-07-02 11:08

Mempriskribo de postenuloj de la E-Civito en WALTIC: Gloro kaj hierarkio... for la subulojn!‏

"Delegacio de la Esperanta PEN-Centro oficiale partoprenas en la unua WALTIC, la Internacia Kongreso de la Literaturaj Tradukistoj (...) en Stokholmo. La delegacion gvidas la nova prezidanto de la Esperanta PEN, sen. Perla Martinelli, kaj konsistigas ankaŭ senatanoj Jarl Hammarberg, Bertil Nilsson kaj Giorgio Silfer. (...). Inter la kunlaborantoj, je nivelo de stabo disdonanta la programfoliojn al la partoprenantoj kaj gastoj, estas ankaŭ esperantlingvano: s-ro Gunnar Gällmo."

http://www.esperantio.net/index.php?id=586

koplo

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-07-03 09:02
"Dezireto"

Perla ighis 70-jara!
Mi deziras longan vivon
al shi, ke shia karulo
neniam ghuu trankvilon!

La kvina

Afiŝita de Gunnar Gällmo je 2008-07-03 18:58
Bonvolu notu ke la sola cxeestinta ne-civitano estas ministro de la Esperanta Respubliko...

Parte privata parte oficiala

Afiŝita de Istvan Ertl je 2008-07-03 23:50
En alia ero de la civitejo,
http://www.esperantio.net/index.php?id=584
jxus mi legis:

C-ano Lennart Svensson, respondeculo ĉe la gastejo kaj lernocentro Esperanto-Gården en Lesjöfors (Svedio), akceptis en parte privata parte oficiala vizito la Konsulon de la Esperanta Civito

eble devus teksti jene?

C-ano Lennart Svensson, respondeculo ĉe la gastejo kaj lernocentro Esperanto-Gården en Lesjöfors (Svedio), akceptis en vizito la parte privatan sed plejparte oficialan Konsulon de la Esperanta Civito.

Samloke mirigas ata/ita (fakte: anta/ita) konfuzo pri mangxejo funkcianta sed fermita:
"Mi bedaŭras ne bonvenigi vin al la ankoraŭ funkcianta Bon' Apetito, la restoracio kiu priservis la Esperanto-Domon" diris c-ano Svensson, posedinto de la restoracio (fermita pro fiskaj motivoj)

amoke
Istvan Ertl

la nova Akso de Mavo

Afiŝita de Jorge Camacho je 2008-07-10 09:23
Mi profitas por krei buklon ligante al:

http://www.esperantio.net/index.php?id=590

Jen la nova Akso de Mavo, kun torditaj psikoj!

Powered by Plone CMS, the Open Source Content Management System

Ĉi tiu retejo sekvas la jenajn normojn: