Enhavo kaj kovrilo de Beletra Almanako n-ro 1
Jen la enhavo kaj kovrilo de BA1
Jen la enhavo kaj kovrilo de BA1, la unua numero de la nova librofoma literatura revuo Beletra Almanako. Klakante sur la supra menuo, oni trovos pli da informoj pri BA kaj pri la manieroj mendi kaj kontribui. Klakante sur la bildo, oni povos vidi la kovrilon pli granda.
Altaj sendokostoj
Afiŝita de
Ulrich Becker
je
2007-08-31 20:01
Kiel eldonisto de BA, mi tute konsentas kun Edmundo. Bedaŭrinde la usona poŝto ekde kelkaj semajnoj ofertas nur aerajn ekspedojn eksterlandajn, neniujn surfacajn aŭ ŝipajn. Mi dume rekomendus mendi grupete por malplialtigi la sendokostojn. Eldono en Eŭropo estus bona, kaj ni devas pripensi tion, aliflanke mi ne tro ŝatus la ideon perdi iom la kontrolon pri la fina kvalito de la libro (ne estante proksima al la presejo). --- Tute aliflanke, mi tamen petas konsideri ke BA1 havas 176 paĝojn, do fakte estas libro, kaj 13 eŭroj por mazdika libro (inkl. sendokostojn!) ne estas absolute malnormala, eĉ kiam vi mendas de libroservo en via propra lando. Sed ni devos vidi kion ni povos fari pri tio. Eble iu havas realigeblan ideon.
Problemo pri la poŝto