Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon? / Biblioteko en Burundo proksime finkonstruadon. Kio nun?

Biblioteko en Burundo proksime finkonstruadon. Kio nun?

de Johan Derks Laste modifita: 2013-04-14 19:42
En 2009 estis fondita fondaĵo Esperanto en Evoluo, post la sukcesa instruvizito de Johan Derks kaj Svetlana Milanović al Rumonge en Burundo. En la daŭro de kvar jaroj la Burunda Asocio ricevis entute 10080 eŭrojn por konstruigi bibliotekon, projekto, kiun ĝi arde deziris realigi por proponi hejmon al la Rumongaj esperantistoj, gardi iliajn esperantajn librojn kaj servi al ne-esperantistaj lernantoj en Rumonge. Sed la laboroj ege stagnis, dum mankis klarigoj en raportoj el Rumonge. Tial ankaŭ la monvarbado stagnis. Sed ŝajnas ke post tri monatoj la biblioteka konstruaĵo estos malfermita kaj luigata al grupo de religianoj. Kiam longe oni devos ankoraŭ atendi la malfermon kiel biblioteko ?
Biblioteko en Burundo proksime finkonstruadon. Kio nun?

subskribo de vendokontrakto de la tereno

La konstruado de la Esperanto-biblioteko en Burundo nun eniris sian 16an monaton. Je la 24a de novembro 2010a la tereno en Rumonge estis aĉetita, kontraŭ 3000 eŭroj, sed restis vaka dum tuta jaro, dum la fondaĵo Esperanto en Evoluo (EeE) fervore kolektis monon por komenci la konstruadon. Tiu komenciĝis, pere de unua monsendo de 5200 eŭroj, en januaro 2012a. Tria kaj kvara monsumoj sekvis, tiel ke sume estis sendita por la konstruaĵo 10080 eŭroj ĝis septembro 2012a. Sed post tio restis silente.

Jes venis regulfoje fotoj pri plua fazo de la konstruado kaj la estraranoj faris demandojn, sed la Rumongaj esperantistoj-kontraktintoj pri la konstruigado de la biblioteko ne sukcesis plirapidigi la konstruadon.

Burundo ne estas tiel organizita lando kiel la loĝlandoj de la estraranoj de Esperanto en Evoluo (Nederlando, Serbujo, Italujo, Rusujo), sed la maltrankviliĝo ĉe la fondaĵestroj kreskis: Ne temas nur pri laŭtempa finkonstruado, sed ankaŭ pri la ekspluatado de la biblioteko. Kion la Rumonganoj sukcesis atingi en tio?

En 2010 la esperoj en la Estraro ankoraŭ estis altaj: planoj estis faritaj por ligi kun la biblioteko publika komputilejo, kiu estos la nura en Rumonge, sed la investoj montriĝis tro altaj kaj riskaj. Aliaj proponis fari el la biblioteko kulturcentron, sed tio necesigis la altiron de subvencioj de evoluhelpaj organizaĵoj en Nederlando, kie la fondaĵo havas sian sidejon. Neniu tia organizaĵo fidis en la ekonomia firmeco de plano, bazita sur iniciato de ne-profesiulaj entreprenantoj, nek en la valoro de esperantismo por kontribui al plenumado de la jarmilaj celoj.

Pro la stagnado de la konstruado ankaŭ la monvarbado inter esperantistoj stagnis. Kiel peti monon de esperantistoj, se oni ne povas montri flagon kun kvinpinta stelo sur la tegmento aŭ foton de ridanta grupo da esperantistoj?

Kio kaŭzis la stagnadon? Pri tio informis la sekretario de la nacia asocio de Burundo:

2-4-2012a: Jérémie kaj Pamphile jam informis al vi, ke la prezoj de materialoj ŝanĝiĝis.

Ni vidis, ke la buĝeto ne ĝustas pro la ŝanĝo de la kosto de materialoj. kaj du semajnojn poste de Sabiyumva Jérémie, la prezidanto de ANEB: Mi antaŭinformas al vi ke prezoj terure altiĝis, certe la sendita sumo ne kovros ĉiujn elspezojn.

Intertempe estis ankoraŭ neniu klareco pri la maniero en kiu oni ekspluatos la bibliotekon. Ja la nuda staro de la konstruaĵo jam kostas monon: impostoj, gardokostoj, por ne paroli pri la foresto de kapitala rendimento.

La 30-an de junio 2012a estis kriza interkonsiliĝo de la respondeculoj en Burundo,  interalie pro premo el la fondaĵo, ke ili ekplanu por la ekspluatado. La raporto de Sabiyumva Jérémie pri tiu kunveno menciis:
Venis du proponoj: en Rumonge estas organizo, kiu instruas la anglan, kaj ĉi organizo ne havas sian propran klason. Ni iam parolis kun la estraro de ĉi organizo kaj ili pretas lui la bibliotekon kondiĉe ke estu mebloj kaj tabulo. La laboro de tiu organizo ne malhelpos la funkciadon de la biblioteko ĉar la instruado okazos nokte. Tio estas la unua propono. La dua propono, iu religio aŭ sekto kiu ne havas preĝejon jam interesiĝis lui la legejon por sabatoj kaj dimanĉoj.

La problemo laŭdire estis, ke eksteraj grupoj pretas lui la bibliotekon kondiĉe  ke estu mebloj kaj tabulo, sed la fondaĵo EeE klare diris, ke ĝi ne sendos plu monon al Burundo. Meblaro jam estis antaŭvidita en la buĝeto.

Ses monatoj pasis kaj la sekretario kaj prezidanto de EeE telefonis al Burundo. Ja en la estrara raporto de UEA pri 2011 estis skribite (revuo Esperanto, junio 2012a): Inter diversaj porafrikaj projektoj estas menciinda tiu de s-ro Johan Derks en Burundo, kiu konsistas el konstruo de Esperanto-domo por la landa asocio, funkciigota en 2012.

Respondo de la sekretario Ntahonsigaye Hasan: Bonvolu trankviliĝi ĉar ni estas maturaj por bone uzi la monon. Ni faras ĉion por ke la laboro progresu bone. Vi ĉiuj scias, ke pro la monda krizo, la kosto de la materialoj ĉiam ŝanĝas. Sed, ni al vi garantias ke nia laboro progresas.

Hasan skribas en marto, ke la konstruisto diris, ke li bezonas ankoraŭ nur tri tagojn. Sed de la fondaĵa flanko ni ripetis niajn demandojn, interalie: Ĉu jam finiĝis intertrakto kun ontaj luantoj de la ejo? Ĉu vi jam kalkulis kurantajn en/elspezojn (almenaŭ ĉirkaŭe)?

19-3-2013a venis mesaĝo el Burundo:  Pri interparolo de Mugabo kaj Pamphile kun la luontoj, la tempolimo estas la fino de ĉi monato. ………. Mi esperas ke la varbota sumo (por povi pagi akvoprovizon) ne estos pli ol 500 eŭroj. Subskribas: Jérémie.

Al ultimatema mesaĝo de Johan Derks je la sesa de aprilo nun venis respondo de unu el la respondeculoj en Rumonge:

Mi nun volas diri ke ni burundanoj esperas ke la ekspluatado de la biblioteko okazos kaj iros bone.

Ni  jam parolis kun la estraroj de la religio kiu luos la centron kaj ili diris nin, ke ni skribos la kontrakton en la monato de julio ĉar ili atendas kiu subtenas la religion. Ni ne dormas kaj ni ĉion faros por la bono de nia centro de esperanto.

Ĉu tio estas la lumo je la fino de la tunelo …………………….. ?

La estraro de Esperanto en Evoluo deziregas tosti en venonta aŭgusto kun ĉiuj burundanoj pri la finkonstruado kaj luado de la Esperanto-domo en Rumonge. Kaj tiam komenciĝos la kolektado de libroj, ne nur esperantaj, sed ankaŭ por lernejoj en la konglomeraĵo Rumonge kun pli ol cent mil enloĝantoj.

Tio jam estas plu fazo de la realigado de la biblioteko !

Johan Derks, prezidanto de EeE