Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon?
Amri Wandel kaj Stefan MacGill en Kopenhago sukcesis aprobigi ŝanĝon de artikolo 8 de la Elekta Regularo, sed ŝajne la definitiva vortigo ankoraŭ estas necerta. Ambaŭ konfesas ke la demokratiigo de la elekta procedo estas unua paŝo al revalidigo kaj tiel al vigligo de la Komitato kaj difino de la asocia vojo, sed en la retpaĝaro de UEA la malnova teksto de la Elekta Regularo ankoraŭ pompas. Ŝajnas, ke iuj "gravuloj" volis prokrasti la definitivecon de la decido. Ankaŭ la ĝisnuna konduto de la Elekta Komisiono, kiu devos raporti en Hanojo pri sia progreso en varbado de kandidatoj ne estas favora al demokratiigo de UEA. Mi starigis retdiskutliston profilo-de-uea-estraranoj, en kiuj partoprenas tri membroj de la EK kaj atendas iliajn kontribuojn, por ke la "fenestroj malfermiĝu".
-
foto
—
by
Johan Derks
—
Laste modifita:
2012-01-19 12:08
-
Komitato, plej supera, ne papera organo
—
by
Johan Derks
—
Laste modifita:
2011-08-13 07:13
- La pasiveco kaj ne-engaĝiĝo de la komitatanoj ne estas kaŭzo, sed simptomo de la maldemokrata funkciado de la Estraro(j) de UEA. Tion atestas interalie la blokado al klopodoj por perinterreta voĉdonado dum pasintaj du jaroj. La strebo de Stefan MacGill plifortigi la Komitaton donante al ĝi rektan elektorajton de Estraro meritas plenan apogon.
-
Aspektoj de la krizo de UEA
—
by
Johan Derks
—
Laste modifita:
2012-05-02 10:37
- La evoluo de la membraro de UEA: Interreto Ĉu lernu.net estas financata kaj starigita de UEA? edukado.net Kion faras la Estraro de UEA kontraŭ tio? 1. la kvalito de la revuo, 2. la manko de demokrateco La malsufiĉeco de la Prezidanto kaj de la sekretario Anna Löwenstein: Kia estonteco por UEA? pri la delegita reto
-
Laboro en progreso en Burundo
—
by
Johan Derks
—
Laste modifita:
2012-01-19 12:37
-
Ĉu la Elekta Komisiono prenos sian respondecon?
—
by
Johan Derks
—
Laste modifita:
2012-05-02 08:15
- Amri Wandel kaj Stefan MacGill en Kopenhago sukcesis aprobigi ŝanĝon de artikolo 8 de la Elekta Regularo, sed ŝajne la definitiva vortigo ankoraŭ estas necerta. Ambaŭ konfesas ke la demokratiigo de la elekta procedo estas unua paŝo al revalidigo kaj tiel al vigligo de la Komitato kaj difino de la asocia vojo, sed en la retpaĝaro de UEA la malnova teksto de la Elekta Regularo ankoraŭ pompas. Ŝajnas, ke iuj "gravuloj" volis prokrasti la definitivecon de la decido. Ankaŭ la ĝisnuna konduto de la Elekta Komisiono, kiu devos raporti en Hanojo pri sia progreso en varbado de kandidatoj ne estas favora al demokratiigo de UEA. Mi starigis retdiskutliston profilo-de-uea-estraranoj, en kiuj partoprenas tri membroj de la EK kaj atendas iliajn kontribuojn, por ke la "fenestroj malfermiĝu".

