Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Halina Komar / La perdita diskuto revenas

La perdita diskuto revenas

de Halina Komar Laste modifita: 2010-10-05 10:01
Karaj diskutintoj pri la temo dum kelkaj la lastaj tagoj! Mi petas pardonon, ke hazarde mi nuligis ĉiujn erojn de la diskuto (eĉ ne sciante ke tio eblus). Post mia peto pri revenigo de la diskuto al paĝaro de LF, ĝia ĝentila redaktanto sendis la tuton al mia komputilo, de kie mi nun engluas de nove viajn voĉojn... Pardonpetante - Halina Komar

LA ESTRARO INFORMAS - PE 1/2010

Jam la kovrilo montras la temon aktualan, gravan, diskutindan, kaj la enhavo de la revuo celas pensigi vin pri nuna situacio de Esperanto en Eŭropo.

Do, ni komencu per la demandoj, starigitaj de prof. Humphrey Tonkin en „Lingvo kaj popolo”: Konsideru la situacion en la Eŭropa Unio. Malfacile ni laboras por meti Esperanton sur ties tagordon, malgraŭ la evidente nekontentiga lingva situacio, kiu tie regas.

Sed se morgaŭ ni sukcesus, ĉu nia Eŭropa Esperanto-Unio povus demonstri la efikecon de Esperanto en la kunteksto de la lingvaj servoj de EU? Se oni volus uzi la lingvon, de kie preni la interpretistojn kaj tradukistojn? Kiel montri per simplaj asertoj, ke Esperanto efektive funkcius en tiu rolo? Kaj ĉu la instruado kaj lernado de Esperanto estas sufiĉe evoluinta por formi kaj pretigi lingvajn profesiulojn en Esperanto?

Por ricevi respondon al supraj demandoj vi diligente tralegu la eseon de Istvan Ertl, kiu estas parto de la plej nova kaj la plej valora eldonaĵo de UEA : „La arto labori kune” dediĉita kiel festlibro por Humphrey Tonkin, kaj kiun ni enmetis en la revuon. Ĝi montras, kiom multe mankas en la nuna „lingva infrastrukturo” de Esperanto, por ke ĝi povu funkcii egalrange kun la oficialaj lingvoj de EU.

Johan Derks dum la diskuto pri la Strategia Laborplano de UEA en la kampo de Komitatanoj opinias: Se en Esperantujo ni povus krei nian propran socion, niajn lernejojn, niajn korektajn strukturojn, eĉ nian juran sistemon, kiel ili ekzistas en ĉiuj lingvokulturaj komunumoj, nur tiam ni povus esperi je lingvopraktikado egalnivela al tiu de „natura” lingvo. Maldanke al niaj praaj postuloj de ege facila Esperanto, kiu estu la dua lingvo por ĉiuj teranoj ni pensas, ke la „paŝoj al plena posedo” ne bezonas fariĝi per profunda studado, trejnado, korektado, eĉ disciplinado, sed renkontiĝante unu la alian kun diversaj „NR-oj”, „IF-oj”, „UK-oj”, kie la plej parto de kursoj estas… por komencantoj!

Al tio aldoniĝas, ke regas forta tabuo al interkritikado pri nia lingvouzo, eĉ se la plej bazaj gramatikaj reguloj estas prifajfataj… Rimarkigo: ankaŭ mi ŝatus ne plu uzi al ekstere la vortojn „fina venko”, nek „dua lingvo por ĉiu”, ne ĉar tiuj ĉi utopiaĵoj ne estas alstrebindaj, sed ĉar ili estas miskomunikaj. Ili sonas imperiismaj, dum la vera ĝuo, kiun alportas Esperanto al ni estas ĝenerale ne-komunikebla al ne-esperantistoj. La alia saĝa ideemulo el E-mondo, Renato Corsetti postulas novan difinon de la vojo, ĉar estas pluraj ideoj inter la esperantistaro.

Forigante t.n. „raŭmistoj”, li atentigas pri la agado de la „atendantoj de la misio”, kies faroj similas al tiu ĉi – preskaŭ fabela, sed fakte realigita ekzemplo de la enkonduko de Esperanto sur greka Samos-insulo. Tiun ĉi rakonton pri: VERA HISTORIO, VERA DECIDO, VERA PROVO, VERAJ EFIKOJ de la eksperimento enkonduki la Esperanton de supre, mi dediĉas al la pola grupo de batalantoj, kiuj nomis sin „Esperanto por Eŭropo”. Mi petas ilin: ĉiu foje, antaŭ ol ili prenos iun ajn „grandan ideon”, kondukantan ilin al kabinetoj de polaj kaj eŭropaj gravuloj, ili rememorigu la saĝan rakonton de Renato Corsetti pri historio de Anakreon Stamatiadis, tre ideema E-movadano, kaj eĉ prezidanto de la greka landa asocio, kiu provis realigi plej rapide la „finan venkon” sur iu greka insulo. La rezulton ni bone konas…

Multfoje mi skribis al ili pri neebleco de supra „anstataŭigo de angla per Esperanto” – unue oni devas, per longa, diversflanka informado, eniri al la konscio de popoloj, por ke ili ekvolu akcepti Esperanton. Kial la batalantoj ne kapablas tion kompreni? Dum Zamenhofaj Tagoj en Berlino mi estis de ili atakata (la atako similis al pola hejma milito!) per la argumento, ke EU havas miliardojn da eŭroj, do povas tion elspezi por preparado de E- tradukistoj kaj E- instruistoj. Oni ne volis diskuti, ke same la popoloj ne volas preni Esperanton, kiel esperantistoj ne volas iĝi instruistoj aŭ almenaŭ instruantoj de nia lingvo! Se ni ne kapablas konvinki aliajn al niaj ideo kaj lingvo, ni ne rajtas tion fari per forto, tiaj estas demokratiaj reguloj.

Mi ricevis la demandon de samideano A.Tabacki: kiom da instruistoj – nune aktivaj – laboras por Esperanto en Pollando? Mi konas ilin ĉ. 10, eble estas pliaj, pri kiuj mi ne aŭdis. Estas do grava kaj urĝa tasko al nova prezidanto de ILEI-PL: bonvolu afiŝi la liston de polaj E-instruistoj kun la indikoj: kie kaj al kiu (lernejo, institucio, kts.) ili laboras kaj iliajn kontaktadresojn. Ni volonte ankaŭ informos la legantaron de PE, kion ILEI –PL planas, por plenigi grandegan truon de pola E-movado, kio estas manko de instruistoj: en ĉiu loko, regiono, kun ĉiuj nivelaj kapabloj, de ĉiu aĝo…

La lasta afero estas same grava kiel aliaj, kaj mi tion spertas en nia urbo, kie mankas la instruistoj por junularaj grupoj – ili ne volas esti gvidataj de instruistinoj ĉ. 70 jaraj. La pola nombro de instruistaro estas katastrofo, kaj bezonas tujan obligon. Mi gvidas la asocion dum 2 jaroj, kaj dum tiu ĉi tempo mi aŭdis nur pri provoj organizi la instruistan trejnadon ĉe Interlingvistiko en Poznań. Kie estis (se estis) la proponoj de normalaj kursoj por progresintoj kun pedagogia programo, kiujn organizis amase dum 80aj jaroj Andrzej Grzębowski en Bydgoszcz? Kie troviĝas, kaj kion faras la tiamaj intruistoj?

Kaj ĉu ni povas atendi de ILEI organizan laboron, celantan pligrandigon kaj plifortigon de la pola instruistaro? Sen ordigo de la problemo per organizado en Pollando de larĝa, multflanka kaj efika informado kun varbado de volontuloj por instruistaj taskoj – nenio estos ŝanĝebla: tio estas la fundamento de la tuta agado por Esperanto. La nunan numeron de PE ni proponas kiel distut-opinian pri la pola esperantistaro. Pro la urĝaj problemoj en eŭropa skalo, ni devas paroli pli komplekse, enkondukante – krom temo de „finvenkismo”, surbaze de aktuala skizmodora situacio de pola E-movado, ankaŭ la temon de troa neŭtraleco de niaj ideoj.

Tiu ĉi troigo pri neŭtraleco de Esperanto, separigas nin de normale fluanta socia vivo. Esti neŭtrala – signifas esti ekster de aferoj gravaj por socioj lokaj, landaj, eŭropaj… Furiozaj atakoj al Zlatko Tiŝljar, kiu konstatis en la dokumento sendita de EEU al Europa Komisiono, ke Eŭropo rapide islamiĝos (pli ol 50 %) dum la venontaj kelkaj jardekoj, nur konfirmas nian pli grandan emon kontraŭstari ol observi kaj konkludi la faktojn. Mian vivon mi trapasis vojaĝante (pro turisma profesio), kaj ĉie mi povis kompari la familiojn islamajn – kun pli ol dek infanoj, kun okcidentanaj – unu aŭ eĉ nulo da infanoj! Kaj vi memoru , ke temas ne pri la aritmetika progresio, sed pri geometria! Zlatko povas observi la tendencojn en sia vivloko: Balkanoj, la plej militigema parto de nia kontinento.

Tie ne ekzistas garantio de la paco por ĉiu popolo tie vivanta, pro la ,,vulkano” kiu troviĝas ĝuste en Kosovo – la plej klara ekzemplo, kion oni povus (kvankam ne devas) kuiri en miksreligia kaj mikskultura poto. Zlatko mem travivis antaŭ nelonge la balkanan militon, kiam aliaj eŭropaj landoj trankvile disvolviĝis. Kial do, tiom da homoj forprenas de Zlatko rajton opinii la fakton malsekuran por la Europo, ĉar povus konduki al konfliktoj? Li postulas NECESON de konstruado de la eŭropa identeco por ĉiuj EU-civitanoj, kiel la sola rimedo, eĉ kuracilo, ebligonta la pacan kunvivadon de tute diversaj kulture, eŭropaj nacioj. Feliĉe, ke ni vivas jam tiom da jaroj sen milito, sen malamikaj najbaroj. Sed la paco ne estas donita al ni por ĉiam, kaj ni estu atentemaj.

Malĝuste komprenita „neŭtraleco” detruas atentemon. Ni vivas ĉirkaŭitaj de la homoj kun malsamaj ideoj, ofte aliaj kulturoj kaj principoj. Ni estas pro tio pli riĉaj, havas pli interesan vivon, ankaŭ la akcepton de nia diverseco de alia flanko. Do ni reciproku al „aliuloj” per la samo, sed ni ne parolu pri la sterila „neŭtraleco” de nia movado, ĉar jam tio ne eblas. Dum 120 jaroj la mondo ŝanĝiĝis, la homoj ne estas la samaj, la ideoj pli relativiĝis… Eĉ iĝis la politika-por-esperanta movado (EDE) kiu havas siajn ideulojn. Kaj tio ĉio estas normala, se ni ne volas iam konstati, ke ni troviĝas ekster de la vivo socia, popola, nacia kaj eŭropa – ni restu normalaj homoj socie establitaj en sia medio, kvankam ni estas ankaŭ esperantistoj! Halina Komar

 
Agoj pri dokumento

Pola hejma milito

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-09-30 09:46
Unue mi bedauxras, ke s-ino Komar eksportis la kampon sur internacia scenejo. Gxi estas nauxza afero kaj devus esti solvita kie ekestis.
Cxar sxi tamen perdas kredemon enlande sercxas apogantojn eksterlande, kiuj eble ne komprenas la tutan problemon. (ecx enlande apenaux iu konas detale kaj se oni ne povas detale koni, ne eblas jugxi). Por cxion kompreni, mi proponis en Poznan , ke cxiu flanko aperigu korespondajxojn. Certe ili montrus, ke ni estis atakataj kaj ordonoj de S-ino Komar estis tute ne demokrataj.

Por publiko, eble estus utile klarigi kiel ekestis la milito.Por tion kompreni oni devus studi historion de PEA almenaux de pasintaj 20 jaroj.
Fakto estas, ke la stato estas vere kompatinda. En Pollando ekzistas nun krom PEA multaj aliaj organizoj, grupetoj sendepende agantaj.PEA kaj precipe s-ino Komar uzurpas rajton paroli, kiel cxies reprezentanto, plej volonte tute neniun demandante.
Problemo gxenerale estas,ke sxi, kiel persone diris al mi en Poznan, ni devas kompreni, ke la angla venkis kaj ni devas agnoski, konsenti kun la fakto. Jam tio montras, ke sxi rezignas kaj ne povas esti gvitantino de PEA. Generalo, kiu tion agnoskas estas malliberigita. Kiu tion akceptas iru en malliberejon.

Mi mem kaj nia grupo historie spertitaj, estas konvinkitaj, ke pri tia lingva venko kelkaj asertis jam dum tempo de Napoleon, dum tempo de Hitler, dum tempo de Stalin kaj ecx estis kunlaborantoj.Cxio estas nur tempe aktuala, kaj tio devus al ni doni ion por pensi. NENIU LINGVO NACIA POVAS ESTI DAUXRE INTERNACIA! Se vi vere deziras estonton de EU tion ni devas prikonsideri.

Neniu postulas, ke ni volas devigi, ke cxiuj tuj akceptu Esperanton. Traktu kaj donu al gxi la saman rajton kiel cxiu alia linvo kaj la vivo mem decidos!
Se ni ne sxangxos legxon, vi sensence klopodas pri E-instuistoj. Unue ni devas doni al ili perspektivon, ke ili rajtos instrui en lernejoj kaj perlabori sian cxiutagan panon.Tiam ankaux ILEI ne havos problemon.Konvena legxo kaj financado cxion regulos.

Cxi tie estas unu el plej grandaj niaj diferencoj en cxi milito.Por enkonduki en la lernejojn ni faris nian lastan iniciaton kolekti 100 mil da subskribojn, kio povus esti devo pritrakti en la SEJMO. Bedauxrinde s-ino Komar ne subskribis! Do,tio estas suspektinda, cxar mi ne imagas, ke fervora esperantisto ne dezirus tion.

Ni estis kritikataj pri nia politika agado pri intenco oficialigi EDE en Pollando, sed mi gxojas, ke almenaux tion sxi nun akceptas.

S-ino Komar devas kompreni, ke ni estas liberaj homoj, vivantaj en demokratio kaj rajtas skribi kion ni volas al kiu ni volas kaj respondas kion ni faras.
Politikistoj, kiuj volas nin renkonti okazas digne kaj diplomatie en oficejo kaj ne sur strate, kiel tio faris s-ino Komar kun komisaro Lewandowski.

Mi opinias, ke tiu temo estos multe komentita kaj fine portos fruktojn.

Sincere Stanislavo Rynduch - dumviva membro de PEA, membro de EDE,UEA kaj ano de Iniciata Grupo "Esperanto por EU"



Pola hejma milito

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-09-30 10:40
Mi havis la okazon vidi s-inon Komar dum la vilna jhurnalista konferenco, kaj tio sufichis al mi (por la tuta vivo).

Mi ne bezonas vidi nuntempan PE, char tio, kion mi audis de aliaj poloj pri ghi, sufichas. Mi esperas, ke ghi ne estas pli malbona ol PE dum la 60-70aj jaroj, kiam ghi estis redaktata de Pettyn, Dobrzynski, ktp.

Al s-ino Komar mi rekomendas retirighi de la publika scenejo antau ol kauzi ankorau pli da damagho al la Eo-movado (en Pollando). La sama rekomendo validas por pluraj certaj aliaj maljunaj polaj e-istoj.


Pola hejma milito

Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 15:30
Pola hejma milito
Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 13:10
Kara Samideano (?) Andreas Kuenzli,
mi bedauras kaj pardonpetas, ke mi ankoraux vivas, cxar vi postulas forigon de cxiuj maljunaj polaj esperantistoj...
Mi nur informas ke tute samagxa estas ekz. Roman Dobrzynski (la jaro kaj ecx monato de la naskigxo), sed kion vi konsilas al la idea gvidanto de la grupo, kiun vi subtenas (nur sur baze de mokoj iu ajna malhonesta persono) tio estas - Kazimierz Krzyzak, preskaux dek jaroj malplijuna ol mi?
Vi ne diskutu uzante la nomon de Hitler, kaj tuj poste postulante forpeligon de la tuta generacio maljunaj polaj esperantistoj, kiuj gxuste kreis kaj gxis nun estas plej aktivaj agantoj de nia movado.
Via postulo estas simpla fasxizmo, kaj mi hontas, ke esperantisto montris tiom grandandan diskrimiaciemon kontraux la maljunaj E-agantoj, kiuj plej parte tenas la movadon ne nur en Pollando, sed ankaux en la tuta Europo, rapide maljunigxanta kontinento.
Post la supra via opinio mi jam ne volas diskuti kun vi, cxar laux via elekto - inter ni estas generacia abismo.
Sed kontrauxe, kun vere junaj homoj mi tre sukcese kunlaboras, kion povas konfirmi PEJ, TEJO, Varsovia Vento...
Ili ne postulas nian eksterminadon, sed uzas niajn vivsperton kaj organizan kapablon.
Kaj fine - mi montros al Andreas ekzemplon de la enhavo de redaktata de mi Pola Esperantisto. Skizo de la numero cxiam trovigxas en antauxparolo de la Estraro. Mi petas la legantojn de LF opinii, kion malbonan gxi enhavas?
Mi pretas afisxigi ankoraux la skizojn pri tri aliaj numeroj de cxi jare eldonitaj PE-j.
Sxokigita de la stulta atako de Rynduch (kvankam mi jam devus alkutimigxi...) sed neimageble pliforte - pro la propono de mia/nia eksterminado fare de Kuenzli... - Halina Komar

Jen la ekzemplo-skizo de la PE 2/2010:
La Estraro informas

Kiam mi skribis sur la kovrilo de la antaŭa revuo - PE1/2010, informon pri la temo de venonta Pola Esperantisto, kiel „neantaŭvidebla…”, neniu povis pensi pri tia temaro, kiun fakte mi enhavigas en la revuon hodiaŭ. Tute ne antaŭvidebla, neatendata teruraĵo, kiu faliĝis sur nia lando pro la aerakcidento, okazinta la 10-an de aprilo 2010, apud Smolensko en Rusujo.
Nia Patrujo perdis dum unu momento 96 personojn, gravajn por la politika, armea, eklezia, memregistara kaj socia vivo de nia ŝtato kaj nia popolo. Neniu povas kompreni la misteron de tiu ĉi tragedia evento, kiu aspektas kvazaŭ „diabla cirklo” – la historirado, precize antaŭ 70 jaroj, en preskaŭ la sama loko, frakasis tie ankaŭ la plej valorajn reprezentantojn de pola nacio – el armeo kaj inteligentaro. Ili estis amase (pli ol 20 milojn) murditaj laŭ decido de Stalin, por ke la Pollando pereu, malfermante la rektan vojon por komunismo al okcidenta Europo. Detalajn informojn pri la historio vi trovos en interesa „Kalendaro de Katin”, prilaborita de Roman Dobrzyński.
Oni povas paroli pri la fato: fatala loko, ripetiĝanta dato… Kia estas signifo de tiuj terurigaj eventoj? Kredante, ke nenio sur la tero okazadas sen kaŭzo kaj sekvo, ni provas trovi la respondon tie, kie malfacilas eĉ starigi demandon…Kortuŝigaj reagoj de samideanaj geamikoj montras, ke ankaŭ la mondo serĉas klarigon de historiaj faktoj, pri kiuj Europo plej parte sciis sed silentis. La katastrofo iĝis universala leciono de vera novtempa historio por la popoloj, ŝokitaj pro ĝisnunaj mensogoj ĉi teme. Eble tia estas senco de la okazintaĵo? Malgranda greno de Espero, havanta ŝancon kreski en grandan arbon de amikeco inter dividitaj du najbaraj ŝtatoj, solidareco de ĝies popoloj?
Ĉirkaŭbrakumo en tiu ĉi momento de du gvidantoj de niaj registaroj: V.Putin kaj D.Tusk aspektis sinceraj.

Sed la fato tuŝas ne nur polan nacion, sed ankaŭ nian Esperantujon: pasintjare, tuj antaŭ gravaj eventoj por E-movado, subite mortis Bronisław Geremek, de kies flanko estis deklarita helpo sur EU-kampo. Nune, nur unu monato post la deklaro de helpo pri venigo de favoraj al Esperanto parlamentaj inciatoj – same subite mortis Vicmarŝalo de Pola Parlamento, Jerzy Szmajdziński. Lian deklaron de amikeco al E-movado ni rememorigas sur paĝaro de la revuo. Kaj ni kun profunda funebro adiaŭas Lin.
Kolektitaj kondolencaj vortoj ni decidis enmeti en la revuon, por ke ili atestu ankaŭ solidarecon inter ni, esperantistoj. Kaj ni komencu per normala, persona letero el Herzbergo, kiu ĝuste pro montritaj funebraj reagoj de stratpasantoj - en fremda lando kaj fremda urbo - havas tiom da esprimplena signifo.
El Herzbergo:
...Tie ĉi la loĝantoj funebras kun ni. Mi ricevis multajn telefonajn kaj SMSajn kondolencojn. En ĉiu tago mi sentas simpatiajn gestojn de Herzberganoj, en la Germana Esperanta urbo, en kiu vivas diversaj nacioj. Fremdaj homoj, kiuj scias, ke mi estas Polino premas miajn manojn, kaj mi preskaŭ ĉiutage havas larmojn en okuloj pro tiu homa kunsento...
Hodiaŭ mi ricevis florojn kaj brakumojn.
Se ne Esperanto, neniam mi estus tie ĉi kaj travivus tiom kortuŝajn momentojn. Mi ne parolas nur pri la tragedia por ni akcidento. Oni devas substreki apogon de multaj homoj, kiuj haltigas min sur strato, demandas, ĉu mi estas Polino laboranta en Esperanto Centro kaj poste kun kortuŝo brakumas min kaj plej ofte diras la nomon de nia prezidento....
Małgosia Komarnicka,
staĝantino en la projekto GRUNDVIG-ASISTANTECO 2009
„LERNADO DUM LA TUTA VIVO”

Similaj informoj venas al ni el ĉiuj flankoj de la mondo, kiu unuiĝas en la funebro. Precipe esprimas kompaton al ni Esperantistoj, por kiuj Pollando, lulilo de Esperanto estas ,,la dua patrujo”. Amaso da kondolencoj kiuj venis kaj plu venas el ĉiuj kontinentoj, de homoj je diversaj rasoj, kulturoj, religioj, atestas pri universaleco de la Esperanta movado. Pruvas tion aneksitaj tekstoj el :
Albanujo, Afriko, Argentino, Armenujo, Belgujo, Brazilujo, Bulgarujo, Ĉehujo, Ĉilujo, Ĉinujo, Danujo, Francujo, Germanujo, Hindujo, Hispanujo, Hungarujo, Irlando, Izraelo, Japanujo, Kazaĥujo, Koreo, Kroatujo, Luksemburgo, Litovujo, Latvujo, Nederlando, Serbujo-Nigra Monto, Pakistano, Rumanujo, Rusujo, Senegalo, Slovenujo, Slovakujo, Usono, Uzbekistano…
La leteroj montras, ke la neimageble tragika katastrofo interesigis la mondon pri la historio de Pollando kaj tiu ĉi regiono. Ni esperu, ke tio permesos verigi la plej novan historion de Eŭropo. Fato, kiu en tiu loko, en la historia momento ripetiĝis, eligos historiajn faktojn. La veron pri viktimoj de totalismo kaj pri nemoralaj kondutoj de aliancanoj, kiuj kondamnis nian kaj aliajn popolojn de Orienta Eŭropo, forprenante dum longaj jaroj ilian sendependecon pro malhonestaj, sekretaj decidoj kun Stalino en Teherano.
    Multaj niaj eksterlandaj amikoj scias tion, kaj montras la komprenon en siaj leteroj – kelkaj el ili mi citos sube.
FRANCUJO, Renee Triolle: „....pensi, ke la homoj pereis dum ili estis emociplenaj, en tiu historia momento, kiam Rusujo finfine agnoskis sian murdigan rolon en Katyn kaj pretis kuncelebri kun Pollando tiun nigran momenton, estas duobla tragedio”.
KROATUJO, Josip Pleadin „...Tragedio estas des pli granda, se oni komprenas la rolon de la Katina arbaro , kiu iĝis la plej granda eŝafodo en la pola historio”
ITALUJO, Gian Carlo Fighiera „... Neniu vorto povos priskribi la hororon, kiu frapis la tutan mondon, rilate la aviadilan tragedion, kiu eliminis per unu bato la supron de pola ŝtato. La dimensioj de la evento, fariĝis historiaj kaj tuthomaraj.
Ke la fakto estas kunligita al Katyn, kies sola nomo estas simbolo de la besteca masakro, eĉ pli nigrigas la eventon…….Temis pri krimo ne nur kontraŭ Ĝeneva Konvencio , sed kontraŭ la tuta homaro. Krimo, kiun neniu tribunalo ĝis nun kondamnis nek punis.
-------------------------------------------------------------------------------------------------
Eble nun la situacio ŝanĝiĝos?
Ni havu la esperon, restante en malĝojo.

Halina Komar

Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"

Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 15:50
Milito en Pollando estis signalita de batalantoj "Esperant por EU". Dume - agantoj de PEA kaj aliaj kunlaborantaj E-organizajxoj vere forte kaj sukcese laboras, kvankam tiaj homoj kiel St. Rynduch ne konas la agadon, cxar ecx ne legas nian asocian gazeton, kiu indikas diversajn inicjatojn kaj eventojn en pola E-movado. Jen la dauxrigo de la prezentado - laux batalantoj "kompatinda" agado de pola esperantistaro:
LA ESTRARO INFORMAS

La plej bela monumento al Chopin, troviĝanta en Varsovia parko „Łazienki”, invitas vin al legado de tre interesaj artikoloj pri la Majstro, kies komponaĵoj estiĝis la eterna heredaĵo de la tuta homaro. La mondo ŝatas lian muzikon, sed Japanoj – amegas ĝin, kiel priskribas nia samideanino el Japanujo, Krizantemo. Ŝi rakontas pri la festado de la jaro „CHOPIN 2010” kaj organizataj dum tiu ĉi jaro festivaloj k. koncertoj t.n. „chopinaĵoj”. Mirindaj estas la nombroj citataj de ŝi, konfirmantaj la grandan skalon de ĉi tiuj eventoj en Japanujo.
Alia artikolo pri la mondfama komponisto detale priskribas spurojn de Chopin en Majorko. La aŭtoro - Roman Dobrzyński, kolektis multe da informoj danke al sia vizitado de la insulo kaj profunda esplorado de la rilatoj inter Chopin kaj George Sand dum ilia „majorka periodo”. Helpis lin en la tasko, la ĵurnalista kapableco kaj tre larĝaj konekteblecoj de Roman, pro la antaŭa posteno en la pola ŝtata televido.
Per tiuj ĉi artikoloj en nia revuo, ni ankaŭ iel festas la „Jaron de Chopin” afiŝitan de UNESCO en 2010j. Pollandon superŝutis la temoj pri „chopinaj”: koncertoj, konkursoj, festivaloj, diskutoj, prelegoj kts. Aktuale nia lando travivas malfacilan politikan periodon – interpartian batalon pri elekto de la ĝusta ŝtata administrado kaj respondeca pri tio prezidento. Sed la politiko kaj ĝies gvidantoj ŝanĝiĝas, kaj muziko de Chopin restas eterna. Ni fiere memoru pri tio!

Antaŭ ni somero, kiu ne estos ripoziga sed tre laciga – tiu ĉi jaro estas elektojaro en UEA kaj la procezo jam komenciĝis. Finajn rezultojn ni ekkonos dum la 95a UK en Havano. UEA travivas malkreskon de la membraro, kaj la diskuto pri la kaŭzoj de la situacio kaj rimedoj por ĝin sanigi daŭras jam de monatoj, sen iu videbla efiko. Renato Corsetti en sia letero konsideras la gravecon de tia membreco kaj konvinkas al individua aliĝo al UEA. Nek li, nek aliaj estraranoj de UEA, volas kompreni, ke definitive finiĝis la periodo de asocioj vivtenataj danke al la anarkotizoj! Kaj mi ne vidas ŝancojn, ke ankaŭ novaj proponitaj kandidatoj al la estraro, faros revoluciajn ŝanĝojn en la agado de UEA. Ĝis kiam la valoraj, allogaj projektoj ne iĝos bazo de la agado de UEA kaj ĝia monfonto – kion komprenis Broccatelli kaj komprenas Mark Fettes, nenio estos ŝanĝebla. Bedaŭrinde – la unua jam forpasis kaj la dua ĵus rezignis pri sia kandidatiĝo al la estrara teamo… Kaj ni atendu la novan Mesion…

PEA havas kelkajn taskojn por realigo. Ĝis oktobro ni devos organizi multajn kaj gravajn eventojn: nune SES en Pieŝtany por la grupo de dudek „seminarianoj” kiuj planas atingi KER – ekzamenajn atestilojn kaj – eble – poste perfektiĝi kiel instruantoj/instruistoj de Esperanto? Do ni jam devas pensi pri la nova projekto por gajni la monon por venontjara instruista trejnado ĉe UAM en Poznano. Pri la lasta nia eduka sesio en Rytro, legu raporton de Katalin Kovats.
Ĝis la 15a de aŭgusto oni devas ankaŭ prepari nian multimediuman materialon al la konkurso de GRUNDTVIG „Lernado dum la tuta vivo”, kiu aktuale financas nian 2jaran seminarian agadon, kaj kiu festos aŭguste jam 10an sian datrevenon. La konkurso ne promesas la monon, sed prestiĝon, kaj ni volas kunlabori.
Nune konsiderata estas programo de nia partopreno en DIVERSITY DAY en Varsovio, pri kio raportas Barbara Pietrzak, kiu reprezentis nian organizon dum la unua laborkunsido de la Organiza Komitato. Por riĉigi la parton de la Esperanta temaro en la programo de DD, ni invitis al kunlaboro ankaŭ aliajn E-organizojn. Konfirmis interesiĝon ILEI kaj Varmia-Mazuria Societo de E. en Olsztyn. Rifuzis niajn proponojn Bjalistoka E- Societo, kaj ne respondis Vroclava organizo, kiu nune havas grandegan loĝproblemon.






Junularo en Pollando elektis novan Estraron – gratulojn! Legu la novaĵojn en la raportoj de eksa prezidanto de PEJ Łukasz Żebrowski. Li devis lasi la postenon, ĉar estas jam estrarano de TEJO (kune kun Irmina Szustak), kaj tio malpermesas gvidi samtempe landan organizon (iomete strange – laŭ mia opinio).

Małgosia Komarnicka finis sian asistentan staĝon en Herzberg. Adiaŭante la Esperanto-urbon, ŝi intervjuas kun simpatia ĝies urbestro Gerhard Walter, kiu montras sin de la tute ne atendata flanko. Legu, ekridetu kaj… kuiru!
Kaj aŭtune vi probable trovos en nia revuo alian informon, pri la eksterordinara projekto de la kunlaboro germana-pola , kiun ni nune prilaboras laŭ la projekto de Małgosia kaj Halina Komar kun jura helpo de Wiesława Borczyk. Ni montros al vi, kiom flanka povas esti internacia kunlaboro kaj kiel helpilo povas Iĝi Esperanto.
Venis jam fina etapo en la preparoj al Jubilea 20a Ekonomia Forumo. Tiu ĉi jare oni permesis al ni inviti eĉ 10 personojn kiel gastojn. Dum tiuj tagoj mi provas organizi la ĉeeston de profesoro Reinhard Selten, kiel honoran gaston de FE. Post kelkaj tagoj oni scios, ĉu li konfirmos la inviton. Kaj tio signifos aliajn, aldonajn taskojn… Tia estas sorto de la gvidantoj…

Al ĉiuj legantoj, kiuj ne estas premitaj per similaj taskoj kiel supre listigitaj – Estraro de PEA kaj la redakcja teamo de Pola Esperantisto - deziras sanan, sunan kaj sekuran someron!

Halina Komar

 

Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-09-30 17:02
"Kiu multe parolas havas nenion por diri!"

Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-09-30 19:31
Chi tiu konfuzajho, kiun oni legas chi tie (kaj simila al la plej lasta publika parolado de Janos Kadar), kongruas proksimume kun la impreso ricevita pri la prezidantino de PEA dum la vilna jhurnalista konferenco. Imagu se tiun fatrason legus alta reprezentanto de EU, UN au Unesko. Konsekvencoj fatalaj...

Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"

Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 21:35
MI devas klarigi al Andreas Kuenzli, ke mi ne parolis dum la Vilna konferenco de jxurnalistoj, do probable li suferis nur rigardante min... Aux li mise imagas min? Neniun kontakton dum mia longa esperantista vivo ni havis, kaj mi ne parolis publike dum lia cxeesto ieajn - iamajn.
Vi povas min malakcepti eble pro redaktado la Pola Esperantisto, kiun vi cxiam atakis/as kaj pro la perditaj fieroj kaj esperoj pri "Spegulo", kiu fiaskis. Sed ankaux tie - mi estis atakita de via flanko, sed mi ne kontrauxatakis vin.
Halina Komar

Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-09-30 22:22
Oni povas nur esperi, ke ankau via Pola Esperantisto baldau ne denove fiaskos. Char la reala danghero ekzistas.

La problemo de tiuspecaj revuetoj estas, ke nur malmultaj abonantoj estas kolekteblaj (despli en konkurenca situacio), SE TIUJ REVUOJ NE ESTAS ALTRUDITAJ al la asociaj membroj kadre de la kotizo.

Spegulo kun eble 150 legantoj (che eble 80-100 abonoj) fartis ech ne tiom malbone. Kompare kun la fanfaronaj "kvincento" da BA, "sescento" da LF, Ondo ktp. (mi ne kredas tiujn ciferojn - eble temas pri eldonkvanto, sed ne pagantaj abonantoj).

Certe la malica ghojo (germane: Schadenfreude) estas granda en certaj Eo-medioj de Pollando (kaj UEA) pri la malapero de Spegulo. Pro la mizero fakte kulpas la PEA-bando chirkau Dobrzynski, kiu enkondukis la skismon. Spegulo naskighis sur la cindroj de la siatempe fiaskinta Pola Esperantisto, kiun vi dum jaroj ne sukcesis revivigi. Shajnas, ke du tiaj revuoj la pola Eo-movado ne eltenas, char ekzistas tro malmultaj membroj de tiu movado (lau la Jarlibro 820 - reale tio signifas ne pli ol 100 aktivaj). Lau mia scio ankau Literatura Foiro ne havas pli ol 5 abonantojn en Pollando (kvankam oni fanfaronas pri "multaj" abonantoj).

La eldonista kaj redakta teamo de Spegulo neniam havis fierojn perdotajn. Ni chiam restis realismaj de la komenco en la konscio, ke ne suficha kvanto de abonantoj povas konduki al la fino de tiu revuo, kiu estis produktita lau merkatekonomiaj kriterioj.

Kiel ajn, mi bedauras, ke Leja decidis chesigi Spegulon, char tio ne estus estinta necesa. Sed kiel mi komentis en Ondo de Esperanto (kiu ja aperigis tre tipan "nekrologon"), lau mi ne necesis fermi la gazeton pro ekonomiaj konsideroj kaj ke la financan demandon oni estus povinta solvi.

Sed mi certe ne diskutas kun vi publike pri la decidoj kaj konsideroj de Leja. Mi nur volus aldoni kelkajn faktojn, por ke vi en via konfuzita kapo objektive vidu la aferojn.

Spegulo estis lau mi vera alternativo al la ghenerala propaganda fatraso, kiu aperas en Esperantujo. Lau mi la Eo-movado ankorau ne estas preta akcepti tian revuon kiel Spegulo, char oni tuj vidas en ghi achan kritikanton kaj detruanton de la movado. Sed ni scias, ke ghuste multaj "gravuloj" legis Spegulon kaj forte interesighis pri ghia enhavo. Do, ili ludis la rolon de la malhonestaj cinikuloj, legante chion sed silentante. Spegulon oni povas percepti kiel specon de disidenta samizdato, kaj vi kiu loghis en komunisma lando, bone scias pri kio temas. Chiuj admiris Samizdaton kaj ghiajn disidentojn, kvankam tia konduto ne estis oportuna (kaj ech danghera). Per tio mi ne volas diri, ke Spegulo estis samizdato kaj ghiaj redaktoroj disidentoj - ni sekvis/imiti nur la modelon kaj stilon de la nacilingva publicistiko kaj kuraghis esprimi kelkajn ideojn TABUAJN pri la Eo-movado, kvankam ni sciis, ke multaj e-istoj same pensas.

Pri Vilno: mi vidis kaj observis vin de la distanco, starante du-tri metrojn apud vi en la hotela halo kaj (kvazau sub-)auskultante vian konversacion. Char mi ja interesighis pri kiu persono temas che la prezidanto de PEA. Char via konversacio ne interesis min, mi rezignis alparoli vin kaj prezenti min al vi.

Mi ne atakis vin, sed mi esprimis nur mian opinion pri vi kiel publika figuro de la pola Esperanto-movado. En Svislando oni kutimas esprimi sian opinion publike pri publike gravaj personecoj, ekzemple prezidantoj de gravaj organizajhoj, politikaj partioj ktp. Sed shajnas, ke vi en Pollando estas netusheblaj kaj tuj ofenditaj kiel malgrandaj infanoj (sed la komunismo ja ne produktis maturajn homojn, kiel oni povas konstati pere de viaj diskutaj "kontribuajhoj").

Sed mi jam perdis mian paciencon diskuti kun vi, char mi vidas, ke tio havas neniun sencon kaj kondukas al nenio. Ghis.

Daure mi faras la saman eraron, ke mi legas la mesaghojn en Libera Foiro kaj sentas la bezonon reagi. Char ekzistas tiom da esprimoj, kiujn oni devas kontraui kaj korekti.

Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"

Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 23:32
Ne nur tian erraron vi faras legante la LF, sed ankaux opiniante min kaj PEA- agadon, kiu estas serioza, forta, stabila... Ni sukcesis konstrui firman fundamenton legxan, dum la lastaj 3 jaroj ankaux sukcesis arangxi financadon de kelkaj projektoj, estis kelkfoje premiitaj ecx en konkursoj de la "ekstera mondo", cxar ni enplektis nian agadon kun la eventoj de ne-esperantista mondo.
Kaj vi ankaux erraras opiniante min kiel persono fusxita per komunismo - kontrauxe, gxuste pro tio mi estas forta kaj sendependa, cxar komunismo ne "obstaklis mian maturigxon", kion vi supozas. Mi ankaux ne volas jam diskuti kun vi, cxar cxiu el ni restos kun sia koncepto de E-agado. Kiel la lastan mi metos mian enkondukon en la posthavana PE, kian vi probable ne imagus, sen la suba ekzemplo. Kaj punkto, fino.
Halina Komar
LA ESTRARO INFORMAS

Jen ni havas novan – malnovan Estraron de UEA. Post la kunsida tumulto dum la elektado, oni opiniis ĝin en la oficiala organo de UEA, kiel „elektita en granda unuanimeco”, kio nun konfirmas, kiom malproksime la Estraro troviĝas de nia E-formikejo… Oni vidas nur tion, kion volas vidi, aŭdas ankaŭ nur tion, kion volas aŭdi… Jen sube la rezultoj de la balotado:
Partoprenis la voĉdonadon 32 personoj per preparita de la Elekta Komisiono listo de 7 kandidatoj - tri aliaj kandidatoj ( Martin Schaffer, Jose A. Vergara kaj Mark Fettes ) estis de la Komisiono evititaj. Kaj tiom da voĉoj ricevis:
Amri Wandel – 23:9 (30% ne jesis), Stefan Keller 24:8 (25% ne jesis) kaj por Probal Dasgupta, Claude Normount, Maritza Gutierrez , Barbara Pietrzak – ne jesis ĉ. 20% . Tio estas sufiĉe bona rezulto por ili, sed ne unuanima. Kaj okazis io tre grava dum tiu ĉi elekta kunsido – montriĝis, ke estas Komitatanoj, kiuj protestas pro maldemokratio en UEA , kaj postulas la ŝanĝon de la elektoregularoj. Dum postaj kunsidoj ankaŭ estis rimarkeblaj aliaj opinioj de Komitatanoj ol la deziroj de UEA - Estraro. Tio signifas, ke komenciĝas la komitata aktivado, de longe atendata ŝanco por puŝi antaŭen necesan modernigon kaj rekonstruadon de nia mondskala organizo.
Regas opinio, ke UEA estas tro kontenta pro ĝi mem. Tio estas vero, ĉar ili nek vidas, nek interesiĝas pri nia baza agado surtere… Apartigas formikajn E-agantojn de ili, tavolo de komforte molaj nubetoj, permesanta kovri gravajn problemojn de la fundamenta movado, ĝies konstanta manko de monrimedoj por larĝa, ĝenerala, ekstera informado, por preparado de la instruistaro… Pluvoj kaj fulmtondroj okazas ĉiam malsupre de dia Olimpo…
Sed venis ankaŭ unu suna radieto, kiu povas doni esperon pri eblaj ŝanĝoj – tio estis kreado de la Strategia Komisiono gvidota de Mark Fettes, kun freŝa imagpovo de kelkaj junaj kaj entreprenemaj personoj, kiel ekzemple Peter Balaż, Sonia Lundberg… Ni atedas novajn nomojn de aliaj reprezentantoj de TEJO kaj ILEI. Ilia celo estas UEA NOVA, eble fakte ili alportos ion novan? Do ni esperu, ĉar nenion pli ni povas fari, krom helpi la necesan laboron de la Strategia Komisiono, per kontribuo en iliaj projektoj. Miaj personaj proponoj de la ŝanĝoj temas pri la elekto-regularo de UEA kaj necesa diskutigo de neesprimeblaj decidoj pri organizado de UK-oj dum elekto-jaroj speciale en foraj landoj, malfacile atingeblaj por plimulto da esperantistaro (ankaux Komitatanoj). Rememorigu: Pekino, Jokohamo, Havano… kaj laŭ havanaj klaĉoj, jam estis priparolata venonta elektokongreso sur la mara pasaĝerŝipo , dum iu krozado… Do certe plu mankos mono al informadceloj, se roterdama teamo tiom forte bezonas turismumi.
Alia , tre doloriga min temo, estas la persista neglekto de europaj bezonoj. Dum diversaj kunsidoj de komitatoj, subkomitatoj kaj fakaj kunsidoj mi atentigis: la kerno de la Esperanto troviĝas en Eŭropo, ni devas zorgi pri la lingva akceptado, pri ĝia propagando kaj informado ĝuste en tiu ĉi mondparto. Sed oni konstatis, ke eĉ ne devas esti organizita la Eŭropa Komisiono, kvankam ekzistas Afrika, Amerika, Azia, eĉ Oceania… Komisionoj, sed ne Eŭropa! Oni kiel granda sukceso informis, ke venis po unu persono el Haitio, Dominiko, Bolivio aŭ Nikaragvo?


 Kian signifon havis fakto, ke venis iu solulo – eĉ malbonparolanta – el la lando, kie Esperanto havas/os neniun ŝancon ? Samtempe falas la eŭropa movado, malfortiĝas Landaj Asocioj. Se estos detruita la fundamento de E- agado, kiu financos per la UK-oj kaj membrokotizoj la ekziston de UEA?
Sub la germana titolo de la fama filozofia verko de Osvald Spengler „Krepusko de Okcidento”, kies autoro pesas la sekvojn de metafizike senfekundigita grundo de Okcidento, klarigas la situacion Renato Corsetti. Li ne tiom profunde serĉas kialojn de eŭropa malforto, sed atentigas: sen forta agado en iu ajn europa lando, ĝies (eŭro)parlamentanoj neniam ekinteresiĝos pri Esperanto-aferoj!
Nia rolo estas strebi, por ke ni estu rimarkeblaj ĉie kaj ĉiam. Kelkaj esperantistoj sen fari bruegon por propra eksponigo, jam sukcese agas tiamaniere. La ekzemplo estu Małgosia Komarnicka, kiu ĝuste finis sian asistantecan staĝon en Herzberg. Jam pli frue, ŝiaj travivaĵoj dum la nacia funebro aprile/maje 2010 estis montritaj sur la paĝaro de la Pola Nacia Agentejo GRUNDTVIG-programoj. Nune - la europunia institucio ekproponis al ŝi enhavigon de ŝia postasistanteca raporto al paĝaro de FRSE ( Fondaĵo de Disvolvigo de la Eduka Sistemo) kaj en la tuteuropunia eldonaĵo pri la „bonaj praktikoj” ! Ĉu vi imagas, kia estos sukceso, ke la informo pri uzebleco de Esperanto kiel pontolingvo por eduka internacia kunlaboro, estos videbla en diverslingvaj eldonaĵoj de EU kiel ekzemplo de „bona praktiko”? Tio estos la reala sukceso de E-movado, sen fanfaroj. La skizo de la informo pri asistanteca staĝo troviĝas en la revuo.
Ankaŭ la alia materialo preparita de Małgosia, indas atenton de legantoj. Tiu ĉi estas intervjuo kun ĉi-jara venkinto de la Belarta Konkurso pri POEZIO, kroato Josip Pleadin. Ni aldonas ankaŭ ekzemplon de lia amverko, sed la premiitaj versaĵoj oni rajtos publikigi nur post ilia apero en la Beletra Almanako, do eble fine de la jaro.
Ĝoigis nin ricevitaj raportoj pri la regiona agado, ĉar krom jam bone enstabligitaj en nia kalendaro eventoj en Olsztyn kaj Szczawno, la unuan fojon estas montrita aranĝo en Wągrowiec kaj ankaŭ venis de longe atendata signo de la agado en Szczecin. Tre interesa estas iniciato en Cieszyn, kie oni celis la profesian socion de policistoj, kiuj iam havis tre bone organizitan tuteŭropan fakan agadon. Ilia devizo „Servado per Amikeco” aspektas sufiĉe alloga ankaŭ hodiaŭ, do eble en aliaj regionoj oni trovus similajn kondiĉojn por enplekti Esperanton en la loka policistaro?
Promesitaj sur la kovrilpaĝo de PE 3 postkongresaj impresoj, ne eblus sen almenaŭ kelkaj rimarkoj pri Kubo kaj Havano. Tial mi aldonas miajn personajn opiniojn pri „iama karaiba paradizo”, kiuj probable estas malobiektivaj, ĉar mi atendis alian realecon…
Agrablan legadon de la tuta revuo!

Halina Komar
 

Pri Spegulo kaj la acha okcidenta kapitalismo

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-01 00:47
Postskripte mi volus nur rimarkigi, ke komentantoj, kiuj ekzemple en tiu chi komento
http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-32.htm
skribas:
"Inter ni ne multas admirantoj de la usoneca vivostilo kaj de la kapitalisma ekonomio"

foje demandu sin sincere, chu ili ankorau akceptu la monon, kiu devenas de la kapitalisma ekonomio al ilia adreso (au preferu plusendu ghin ekzemple al Afriko).

Tio koncernas chefe diversajn orienteuropanojn, kiuj flaris la monon de usonaj au germanaj fondajhoj kaj volonte akceptas ghin. Lau germana proverbo: Mono ne malbonodoras.

Legante chion ceteran, mi kredas, ke la autoro de tiu komento, chifoje ne anomima, kaj laudata en altaj tonoj kaj sonoj de la duono de la senkritika, naiva kaj blinda movado, plej malfrue nun malvualis sian veran vizaghon. Sed chiu individuo reprezentu sian propran opinion.

Cetere jughu mem, chu "Inter ni ne multas admirantoj de la usoneca vivostilo kaj de la kapitalisma ekonomio". Mi tre dubas pri la ghusteco de tiu altgrada hipokrita aserto.

Pri Spegulo kaj la acha okcidenta kapitalismo

Afiŝita de Jens Stengaard Larsen je 2010-10-01 14:35
Se oni povus diri ke ekzistas iu "la" Usoneca vivstilo, tiam ĝi ne inkluzivus intereson pri io ajn krom propra riĉiĝo (kaj, iagrade, famiĝo). Feliĉe por Usono, kaj la mondo, multaj diversaj vivstiloj prosperas tie.

Verŝajne la kapitalisma ekonomio havus pli da admirantoj, se ĝi estus pli konsekvence aplikata en la landoj kiuj pretendas esti kapitalismaj. Ekzemple la Usona armeo neniel estas submetita al la kondiĉoj de la merkato.

Pri Spegulo kaj la acha okcidenta kapitalismo

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-01 15:53
Cetere, se che la komento en la Ondo temis pri chi-tema aludo, Spegulo neniam adoris usonan vivstilon au okcidentan kapitalismon. La redaktoroj de Spegulo praktikas saman skeptikan rigardon al tio, same kiel al komunismo, ktp. Kompreneble, ni estas adeptoj (kaj infanoj) de Okcidento kaj ne adeptoj de Ruslando - jen la diferenco.

La unika Esperanto-publicistika eksperimento, en kiu kunlaboris polaj kaj svisaj esperantistoj, kiuj havas pli malpli saman pensmanieron, estas dume interrompita se ne finata. Chefe tion oni povas bedauri. Sed ghis nun neniu esperantisto esprimis ech nur etan ideon de bedauro pro la malapero de tiaj eksperimentoj, dum la samaj esperantistoj diskutas, en Libera Folio kaj aliloke, neimageblajn stultajhojn.

Do, tiu frazo de sam. K. estas pura polemikajho kaj respegulas la frustritan reagon de civitano de lando, konkrete Ruslando, kie la usona vivstilo kaj la okcidenta kapitalismo, kiujn oni volis enplanti en Ruslando, mem fiaskis. Poste venis Putin... Tiel oni devas percepti la aferojn. La menciitajn "kanajalajn" shtatojn ni kritikis unuavice, char ili draste subpremas la civitanajn liberecojn kaj rajtojn. Kvankam en Usono kaj Okcidento ekzistas deficitoj rilate la homajn rajtojn, oni neniel povas kompari la situacion en la civilizita okcidento kun la situacio en la menciitaj "kanajlaj" shtatoj.
Se por sam. K. Fidel Castro kaj Kubo estas modelo por la Esperantismo - bone estu tio lia opinio kaj lia problemo (kiun neniu normale pensanta e-istoj povas serioze konsideri au apogi). Se Kim Jong-Il dirus ion pozitivan pri Esperanto, vershajne la duono de la finvenkista kaj kontrauokcidenta e-istaro adorpilgrimus al Norda Koreio kaj La Ondo de Eo abunde represus adorraportojn prie.

Bedaurinde Ruslando plene fiaskis, kaj oni povas nur averti la liberan Okcidenton, ke oni rigore kontraustaru ajnan provon de Moskvo tushi la civilizajn atingojn de la libera Okcidento (inkluzive de Estonio kaj similaj ekssovetiaj respublikoj). Bedaurinde ni dependas de gaso el Ruslando, sed diversaj landoj, inkluzive de Svislando, klopodas nun serchi aliajn fontojn por eviti la dependecon de Ruslando, kiu havas neniun alian kapablon kaj celon ol minaci kaj chantaghi aliajn landojn, se en Moskvo oni estas ofendita pro iu kritiko au simile de ekstere. Oni bone vidis, kiel ekzempole Ukrainio estas traktata de Moskvo, se en Kievo oni decidas ion kontrau la volo de Kremlo.

La kapitalisma ekonomio havas en la tuta mondo admirantojn kaj imitantojn, ankau en Chinio, kie la komunistoj transformighis en perfektajn kapitalistojn. Kiel heredajho de la malnovaj tempoj ili ankorau subpremas la civitanajn liberecojn, sed oni povas esperi, ke ankau tiu problemo pli malpli baldau solvighos. Lau mi Ruslando en multaj rilatoj plej multe postrestis el chiuj tiuj iamaj iom pi modernaj komunistaj shtatoj. ech se iliaj butikoj estas nun plenplenaj de importitaj varoj, kiujn ili povas sin permesi pro enspezoj pro gaso ktp. Mem Ruslando nenion produktas sur la civila merkato krom la minimume bezonata lakto, pano, kaj precipe vodko (kiu chiam abunde ekzistis en Ruslando, ech kiam la homoj malsatmortadis kiel kuloj kaj mushoj). Pro tio Ruslando, kiu estas chio alia ol civilizita lando (la homoj daure vivas en mizero kaj granda malricheco), estas kaj restas danghera, char neprikalkulebla kaj daure frustrita, venghema kaj malbonintenca (subtenante malbonfarantojn en la tuta mondo kiel la reghimojn de Irano kaj Venezuelo). Kompreneble, rusajn naciistojn ege chagrenas tiuj faktoj kaj veroj.

Sed shajnas al mi, ke miaj memkompreneblaj klarigoj estas superfluaj. Kompreneble sam. K. vidas kiel kutime chion inverse, por tio ajna diskuto kun li pri tiuj temoi havas neniun sencon.

Pola Esperanto Asocio dum la "Pola hejma milito"

Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 23:55
Ne timu - ili ne konas Esperanton, do ankaux viaj profundaj kaj tre sagxaj opinioj ne estos konataj de ili. Tio estas bona informo - ili restos sanaj, ne infektigitaj per totala koleremo kaj malamo al cxio kaj al cxiuj...
Halina Komar

Pola hejma milito

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-01 13:07
Chi tiu komento estas tipa reago de neracia kaj konfuzita persono kiu evidente perdis la nervojn kaj la kapon.
Mi opinias, ke prezidanto de Landa Asocio, kiu kulpigas alian samideanon je fashismo, nur char li kuraghis iom kritiki shin, kaj vershajne prave, neniel estas akceptebla, eltenebla au tolerebla che la pinto de tiu Landa Asoco - pro tio shi devus esti malelektita kaj anstatauita en la plej proksima momento.

Cetere mi mem sufiche bone konas la historion de Pollando, por povi distingi inter Hitlero kaj Stalino, ktp. Nekompetentajn "polajn" lekciojn de via flanko mi certe ne bezonas. Kaj cetere estis vi, kiu komencis uzi la vorton "milito". Chu tio decas por chefo de Landa Asocio, mi ne scias, kaj dubas.

Pola hejma milito

Afiŝita de Halina Komar je 2010-10-01 17:33
Ecx kun konfuzita mia kapo mi estas suficxe diligenta, por rimarki, ke la vorto MILITO estis uzita 30-an de septembro je la h.9,46 kaj ne mi gxin uzis. certe.
La kolero blindigas vin.
Halina Komar

Pola hejma milito

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-01 19:14
Tute ne temas pri kolero (mi sentas nenian koleron kontrau vin, sed multe pli eble kompaton), nur pri objektivaj konstatoj - rilate la konduton de la prezidantino de Pola Esperanto-Asocio (PEA).

Imagu: kian utilon kaj sencon che la pinto de Landa Asocio kaj por Esperanto povas havi persono, kiu konstante torde interpretas chion kaj kiu argumentas kiel histeria virino.

Pola hejma milito- unua foje?

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-10-02 22:25
Kara granda prezidantino,

fakte mi jam ne volis respondi, sed mi vidas, ke vi ne estas konscia kion vi skribas, kion vi algluas.
 
Bonvolu atente legi vian enkondukan artikolon, kie vi skribis;"Dum Zamenhofaj Tagoj en Berlino mi estis de ili atakata (la atako similis al pola hejma milito!)

Mi transprenis la esprimon, nur por substreki vian parolmanieron! Do ne miru, ke vi nun rikoltas.

Pola hejma milito - Malferma Letero al la prezidento de Pollando

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-10-02 20:20
Altestimata sinjoro shtatprezidento Dr. h.c. Mag. Bronislaw Komorowski, Ekscelenco

Per chi tiu mesagho mi (kiel privata persono) intencas direkti al vi la informon, kaj samtempe la plendon, ke la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio, kiu nomighas sinjorino Halina Komar, permesas al si arbitre akuzi aliajn esperantistojn pro "fashismo", char oni kuraghis kritiki shian agad- kaj esprimstilon.*
Ekscelenco, mi opinias, ke tiu maniero sin defendi kontrau teknika kritiko ne estas adekvata por gvida pola adepto de la lingvo de L.L. Zamenhof, kiu lau mi neniel meritas tian titolon.

Lau mi gvidaj funkciuloj de polaj publikaj organizajhoj, kiuj faras tiajn misakuzojn, perdis chian moralan krediton, fidon kaj subtenon. Chi tia lingvouzo, kiu dudek jarojn post la felicha fino de la komunismo daure indikas, ke similaj malnovaj komunismaj tradicioj ankorau vivas, estas neniel akceptebla. Pro tio mi devas kun bedauro komuniki al vi kiel shtatestro kaj garantianto de sociaj organizajhoj en Pollando, ke oni ne povas rekomendi al vi la menciitan prezidantinon de Pola Esperanto-Asocio, kiel personon kaj kiel publikan funkciulon kaj kunlabor-partneron.

La agado de Pola Esperanto-Asocio sub la gvido de sinjorino Komar konsistas chefe el plumpa, hipokrita kaj senutila propagando, kiun neniu serioza esperantisto povas vere konsideri, kaj bedaurinde ankau el publika kalumniado de alipensantoj. Diversaj elstaraj polaj esperantistoj, kiuj ne plachas al la gvidaj funkciuloj de PEA, estas ignorataj, prisilentataj, marghenigataj kaj bojkotataj.

Kun bedauro oni devas chi-okaze ankau konstati, ke Pola Esperanto-Asocio neniam per deklaro distancighis de la komunisma pasinteco kaj ankau ne prilaboris sian historian pasintecon. Por prilabori la historian pasintecon de la pola Esperanto-movado kaj por povi ekscii la historian veron, mi esperas, ke povus helpi via grava Instituto pri Nacia Memoro (IPN), ankau por ricevi klarecon pri la supozata eventuala denunca agado de polaj esperantistoj favore al la sekretaj servoj dum la komunisma periodo.

La drasta falo de la membraro de la Esperanto-movado en Pollando estas evidenta kaj tragika. Tion ilustras nudaj ciferoj: De iamaj dekmilo da membroj de Pola Esperanto-Asocio restis ankorau kelkcent. La komunismaj spuroj kaj praktikoj en Pola Esperanto-Asocio (PEA) ghis nun bedaurinde ne povis esti tute forvishitaj.

Samtempe mi deziras aparte rekomendi al vi, Ekscelenco, la agadon de kelkaj aliaj Esperanto-cheloj en Pollando, inter kiuj estas emfazinda la aktiveco de la Esperantistoj en Bjalistoko, kie en la jaro 2009 okazis la 94a Universala Kongreso de Esperanto, kies Alta Protekanto vi mem estis.** Chi tiuj laudindaj aktivecoj meritas en chiu kazo la atenton kaj subtenon de la pola shtato, char en Bjalistoko oni inde daurigas la heredajhon de L.L. Zamenhof (1859-1917), neforgesebla filo de Bjalistoko, iniciatinto de la neutrala lingvo internacia Esperanto kaj autoro de la hillelismo/homaranismo.

Kiel historiisto (kun specialigho pri Orienteuropo) kaj slavisto mi estas, ekde mia unua vizito en 1981, longe ligita kun Pollando. Persone mi estas ankau tre kontenta, ke vi, altestimata Ekscelenco, gajnis la elektojn por la prezidenteco de Pollando, char lau mia modesta privata opinio post pluraj fiaskintaj polaj prezidentoj nur vi kapablas kiel vera kaj respektinda shtatestro inde reprezenti vian fieran popolon. Mi kredas, ke la plimulto de la svisa popolo apogis vian kandidatecon kaj forte esperis, ke vi estos elektita. Feliche tio okazis.*** Povante ricevi la TV-kanalon TV Polonia, kaj iom scipovante la polan lingvon, mi sekvas chiujn gravajn politikajn eventojn en Pollando.


Mi esperas, ke oni povos che vi traduki chi tiun leteron skribitan en Esperanto al la pola lingvo.

Kun fervoraj salutoj
Andreas Künzli (sviso), lic. phil., Bern, Svislando
www.planlingvoj.ch
www.osteuropa.ch
http://eo.wikipedia.org/wiki/Andreas_Künzli


*La chi-rilata referenco estas: http://www.liberafolio.org/Members/Halkom/halkom#1285853433

** Por la unua fojo en la historio, Pola Esperanto-Asocio ludis kiel Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio preskau neniun rolon en la organizado de tiu kongreso.

***La Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (en Rotterdam) gratulis al vi:
http://www.uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=394#2

Tiu chi mesagho estis sendita la 3an de oktobro 2010 sur http://www.president.pl/en/contact/
kaj publikigita en Libera Folio okaze de la Tago de la Germana Unuigho

Pola hejma milito - Malferma Letero al la prezidento de Pollando

Afiŝita de Halina Komar je 2010-10-03 16:37
Do - jam cxio klarigxis, nun mi komprenas KIAL vi admiras la "skriban agadon" de detruantoj de PEA: vi estas la sama! Pinton de la stulteco mi opiniis la faman leteron de ili al pola registaro kaj parlamento, sed ili estis nur "alpinistoj" skribante la leteron. Certe vi estas vera "himalaisto" en cxi tia agadacxo.
Tre longe mi vivis (laux via opinio - tro!) por renkonti sur E-vojo, kiu atakas ne nur min, sed la tutan mian generacion, jen citajxo el supre listigita via letero:
"...Mi ne bezonas vidi nuntempan PE, char tio, kion mi audis de aliaj poloj pri ghi, sufichas. Mi esperas, ke ghi ne estas pli malbona ol PE dum la 60-70aj jaroj, kiam ghi estis redaktata de Pettyn, Dobrzynski, ktp.

Al s-ino Komar mi rekomendas retirighi de la publika scenejo antau ol kauzi ankorau pli da damagho al la Eo-movado (en Pollando). La sama rekomendo validas por pluraj certaj aliaj maljunaj polaj e-istoj..."

Do - en Euxropo nur ofte cititaj de vi Stalin kaj Hitler laux plane forigis la tutaj sociaj grupoj. Kiujn (naciaj, fakaj, sociaj....)estos planitaj de vi por plua forigo el la agado aux el vivo?

Vi estas vere malsekura homo, sed probable neniu traktos serioze vian stultan, detruigan laboron, inkluzive la supran leteron...

Malutila letero

Afiŝita de Cyril Brosch je 2010-10-04 09:54
Andy,

en tia okazo tia letero neniel helpos, sed nur plifortigos la malbonan aspekton de E-o antaŭ la aŭtoritatoj, al kiuj ĝi liveras plian eron de la "sekteca kaj kverelema E-istaro".
Mi bone komprenas, ke nenecesaj internaj bataloj kaj neprofesieco de E-istoj frustras vin, kaj ke vi agas bonintence, sed ĉi tie mi devas citi konatan diraĵon: Se vi ne povas diri ion pozitivon, prefere diru nenion.
Amike,
Kirilo

Se vi ne povas kunlabori, almenaŭ ne batalu

Afiŝita de Bert Schumann je 2010-09-30 19:53
Mi legis la unuajn sep tekstojn de Halina, Stanislaw kaj Andreas. Ĉiuj tri estas aktivuloj inter la E-parolantoj. Ĉiu celas fari ion utilan, sed ne konsentas pri la celoj kaj kondutoj de iu alia. Do ili simple ne kunlaboru, ili agu aparte. Sed ili ne bezonas ataki sin reciproke.

Se vi ne povas kunlabori, almenaŭ ne batalu

Afiŝita de Halina Komar je 2010-10-01 17:28
Dankon Bert, via konsilo estas sole sagxa dum tiu cxi diskuto. Mi nur bedauras, ke ne realigebla, cxar mi devas defendi E-pozicion, konstante fusxitan de iuj frenezaj agoj...
Mi ankaux revas pri paco.
Halina

Pola Esperantisto

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2010-09-30 21:25
La supre indikitaj temoj sonas interese. Se vi sendos al mi viajn novajn eldonojn de PE, mi pretas bonvole ekzameni, prijughi kaj eventuale recenzi ilin, lau la modelo de recenzoj publikigitaj en Spegulo.
Sed char multaj esperantistoj abomenas/is la stilon de Spegulo, char ghi ne kongruas kun la flatacha, hipokrita kaj nauza propagando de la Esperanto-gazetaro, eble ne havas sencon, ke mi aparte klopodu recenzi viajn eldonojn de Pola Esperantisto, char tio povus esti vana klopodo - krom tio en kazo de recenzado risko de seniluziiga rezulto por vi.

Se vi volas tamen sendi ilin al mi, mian adreson vi trovos en la Jarlibro sub Svislando (ne Svazilando), Berno.

Krom tio estus bone, se vi sendus viajn eldonojn de PE al CDELI en Cxaudefono - char tie mi ne trovis ilin. La adreson vi trovas chi tie:
http://www.planlingvoj.ch/cdeli.htm

Pola Esperantisto

Afiŝita de Halina Komar je 2010-09-30 21:41
Dankon pro la propono, mi gxin pripensos. Kaj koran dankon pro la atentigo pri Svislando, kiun probable mi povus misi kun Svazilando, cxar mi estas jam maljuna, kapable mallerta virino...

Halina Komar

Lerni dum tuta vivo...

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-10-01 06:38
Estimataj gesamideanoj,
lerni dum tuta vivo por kelkaj ecx ne helpas. Tion ni nun spertas.Jam eksterlandaj gasto demandas min kiu elektis tiun "inteligentan"prezidantinon.

Vi vidas, ke sxi ne scipovas respondi mallonge je temo.Mi miras, ke ankoraux ne rakontas pri sxiaj knabinaj jaroj.

Krom tio volonte vestigxas sin per fremdaj agoj kiu ne kreskis sur sxia korto.

Mi ne volas substreki, ke nenion sxi faras, sed kio sxi faras plejparte okazas ne por ekstera publiko. Tio rezultigxas, ke eskstera mondo nenion auxdas, scias pri Esperanto.En septembro en okazanta teleturniro kun 10 multe sciantaj personoj estis starigita demando kiu estis auxtoro de Esperanto? - neniu sciis! Certe sxiajn artikolojn apenaux volis publikigi pri Esperanto (se ni pritraktas kion sxi cxi tie prezentas).Mi ne volas taksi cxu tio kion sxi faras estas pli ol tio kion sxi detruas. Unu estas certa, ke sxi oferis al ni cxiojn fari, ke EDE ne ekestu en Pollando.Gxi tamen ekestos por bono de Esperanto.

Certe la temo ankoraux longe ne estas finita, (similajn leterojn ankaux ni ricevadis..)sed mi ne donas al partoprenantoj, ke sxi ion komprenos. Jam dum UEA kongreso neniu prenis sxin serioze pri kio sxi plendis kaj ankaux nenion komprenis.

Mi pardonpetas, ke mi devas konfronti vin pri tiuj "delikatajxoj".

Ilona Koutny pri Pola hejma milito

Afiŝita de Istvan Ertl je 2010-10-04 06:01
Char Ilona Koutny ne estas registrita membro chi tie, shi petis min, ja membron, afishi la suban reagon. (Bedaurinde, che la kopiado kursivigoj kaj grasigoj perdighas.)

amike
Istvan Ertl

********************************************************************
Reage al letero inter kelkaj koncernatoj de la pola diskuto:
 
Estimataj,
 
Mi, kiel hungarino vivante jam de pli ol 10 jaroj en Pollando kaj laborante por e-o, vidas samtempe de ekstere kaj de interne la problemojn. Mi bedauxras, ke internaj konfliktoj malhelpas la sukcesan kunlaboron por la antauxenigo de Esperanto en Pollando. La lastatempan konflikton inter la Inicia Grupo - Esperanto por EU (IGEEU) kaj la prezidantino de PEA, Halina Komar ne sukcesis solvi ecx dum la publika diskuto kadre de Arkones (gvidata de Zbigniew Galor). Bedaurindas, ke la diskuto en Libera Folio dauxras kun la nekompetentaj atakoj de Andreas Kunzli.
 
Mi certas, ke cxiuj havas bonajn intencojn kaj la saman cxefan celon: antauxenigi la aferon de Esperanto. Tamen en ekstera agado necesas interkonsento, disdivido de la taskoj laux kompetentoj, ja kontrauxaj agadoj ne povas esti farataj en la nomo de la samaj esperantistoj, tio povas ecx malutili.
 
Tion, kion mi diras, ne fontas el konflikto, en konvena momento mi kunlaboras kun ambaux flankoj. Mi estas dankema, ke mi povas regule sendi prelegantojn kaj studentojn de la Interlingvistikaj Studoj al Malbork, kie ili bonfartis dank'al la prizorgo de Eduardo. Mi altetaksas la arangxon de podiaj diskutoj dum Ekonomia Forumo far Halina (kie mi partoprenis dufoje).
 
Landa asocio iusence reprezentas la esperantistojn de la lando, kvankam nuntempe ne nur LA-j ekzistas. Mi ne scias, cxu la Inicia Grupo Esperanto por EU estas oficiale registrita kaj kiom da membroj gxi havas. Videdeble 4 homoj agadas: E. Kozyra, S. Rynduch, K. Krzyzak, Witucki. Kiujn ili reprezentas, kiam ili aperas en la nomo de esperantistoj? Speciale interesa estas la rolo de Eduardo Kozyra, vicprezidanto de PEA, kiu reprezentas ne PEA, sed IGEEU. Tiaj aferoj en la ekstera mondo ne rajtus okazi.
 
Halina pripensinte kaj singarde aliras la aferojn kaj atingas sukcesojn. Temas ekz. pri la antauxe menciita EF en Krynica, pri la instruprojekto por la "triaagxuloj", kiun financis la EU-a Gruntwig-fondajxo.
 
La leteroj sub la respondeco de IGEEU, kvankam fontas el la deziro de ni cxiuj vidi progresi e-on, taktike, stile ne estas konvenaj. Ili atakas la adresatojn pro ilia ignoro de la gxusta solvo de lingva problemo, kiun ni esperantistoj bone konas. Bedauxrinde tio estas ofta eraro de esperantistoj. Tamen atakante kaj postulante ne eblas multe atingi en la vivo.
 
La nuna kampanjo por la enkonduko de e-o en polajn lernejojn strategie estas malkonvena, bedauxrinde senbaza. Ni vidu! En bona kazo la petskribo fine atingos la ministron pri edukado. Li petos informojn el la ministerio: Kiom da instruistoj de esperanto ni havas? Cxu ekzistas lernolibroj? ktp. Post negativa respondo, revenos letero de li kun gxentila bedauxro, ke la realaj kondicxoj ne favoras la enkondukon.
 
Antaux ol ion proponi, ni devas konsciigxi pri la realo! Se polaj esperantistoj mem ne volas profesie instrui esperanton, kial eblas atendi tion de ne-esperantistoj?!
La realecon de ne-interesigxo de polaj e-istoj pri profesiigxo kaj akiro de iu diplomo pri instruado de e-o pruvas ne nur la neinteresigxo pri la 3-jaraj Interlingvistikaj Studoj kun fina UAM-diplomo (en la lasta grupo ne estas poloj), sed ankaux la sporada partopreno en la unujara instruista trejnado de UAM-ILEI (en 2008 neniu aligxis, 2009: 1, 2010: 2 - cxi lasta dank'al la stipendio de PEA).
 
La lerneja instruado de e-o apartenas al la kompetento de ILEI. La pola sekcio de ILEI rajtus kaj devus en tiu tereno komenci pasxojn: ellaborigi lernolibrojn por gelernantoj, aperigi la jam ellaboritan, instigi siajn membrojn akiri kvalifikon... kaj post iom da rezultoj kontakti la ministerion pri edukado sendante bone bazitan leteron.
 
Cxiu-kaze la rajto instrui e-on en bazlernejoj, en si mem ne suficxas por atingi vastaskalan instruadon - pro multaj aliaj faktroroj. Suficxas kontroli la liston de bazlernejoj, kie e-o estas instruata en Hungario (egalite.freeweb.hu/listo/bazgradaj.doc) - pri kiu Esperantio tiel fieras!
En marto mi akceptis la inviton de IGEEU renkontigxi kun la vicprezidanto de la Pola Parlamento (la intertempe mortintan Szmajdzinski) pro miaj kono kaj praktika sperto de e-instruado en Hungario. Tiam mi sukcesis moderigi iujn ne-pripensitajn, idealismajn proponojn. Pliajn ne-pripensitajn iniciatojn mi ne subtenas.
 
Dezirante pacon inter la agantoj kaj solvon surbaze de reala kompreno de la situacio
Ilona Koutny
 
P.S. Zbigniew Galor plene konsentas kun mia opinio.
 
Aldono poste:
Mi jxus legis la leteron de Kunzli al la pola prezidanto. Ni estas sxokitaj.
Bedauxrinde, momente la efektiva frukto de IGEEU estas la feroca atakserio
de Kunzli, kiu multe malutilos al la pola e-movado. Ne sxtatestroj devas
solvi la internajn problemojn de diversaj movadoj!
Tiu letero ilustros, ke esperantistoj inter si mem ne harmonias. Kiel ili
povus doni al la mondo ilon por interkomprenigxo :-) :-(

Kiu profitas tiu subtenas

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-10-04 07:13
Valoro de eldiro dependas cxu gxi estas neutrala. La profito cxiam pli aux pli determitas la donitan komenton.

Se vi sincere volus pacigxon kaj bonon de Esperanto, vi kun la edzo havis eblecon klarigi tion al s-ino Komar por ne fari tiun teatrajxon dum Arkones publike kaj ankoraux kun eksterlandaj gastoj. Tio montris jam vian diplimatian pasxon.
Ni tamen ecx post la "interparolo", kie plej parte uzis la tempon s-ino Komar esprimis eblecon de pacigxo, se ni ne estos atakaj. Prezidantino ne vidis tiun bezonon.

Tio ne suficxis, sxi skribis litanion en Libera Folio kio dokumentis sxian inteligentecon. Do, ne miru, ke "kiu semas venton rikoltos sxtormon"! Cxu sxi pensis, ke se parolos granda prezidantino aliaj silentos? Sxi ne estas partia sekretario kaj ni vivas en demokratio. Sxi ne rajtas malpermesi al nia grupo skribi , paroli, agi. Sxi koncetrigxu pri agado en PEA, kie sxi tute agas ne laux statuto kaj kiu helpas kaj subtenas estas ankaux morale kulpa.

Ni tamen ne malhelpis sxin en sxia agado kaj kaj sxi respektu nian agadon, kiun sxi kaj vi ne povas kompreni.

Pri plej granda diferenco cxu ni unue eduku instruistojn aux arangxu legxan fudamenton mi jam skribis, sed nek vi ne sxi komprenas. Kiom da insrtuistoj vi edukis por polaj lernejoj en lastaj jaroj? kiom da lernolibroj vi eldonis?
Certe suficxas unu mano! Vi kaj S-ino Komar plendas , ke neniu volas instruistigxi. Estas tute klare. Por kio? Cxu estas perspektivo? Nur kiam estos konvena legxo, ke Esperanto estas samgrade kiel alia fremda lingvo ili rajtos instrui kaj salajri por havi cxiutagan panon.
Neniu diras, ke tuj cxiuj lernejoj enkondukos Esperanton. Sxtata dokumento,
 financado kaj fine vivo mem decidus kiel rapide disvolvigxus.

Pri ne pripensita ideo cxe v-marsxalo Szmajdzinski,vi scias, ke ke ne estis nia ideo kaj kritiku personon, kiu volis sxin prezenti. Mi klarigis al vi kaj tamen vi ne skribas.

Finfine ni devos konstati, ke ni ne sercxu truojn en la tuajxo, sed almenaux ne malhelpu unu la alian en la agado. La vivo decidu kiu vojo estas gxusta.
Unu jam estas certa, nia kelkpersona grupo aperigis pli da artikolojn ol sxi en tuta periodo kaj akiris pli da rezultoj sen mono ol tuta PEA en tiu tempo kun mono.

Ni estas trista, ke ni devas perdi tempon por defendado, tamen ni devus danki , cxar sxi diskonigis nian laboron kaj ni laste akiris novajn gravajn membrojn.

primitiva finvenkismo

Afiŝita de Cyril Brosch je 2010-10-04 10:04
Kara Stanisław,

ankaŭ mi estas finvenkisto, tamen traleginte multajn viajn komentojn kaj opiniojn, mi konkludas, ke vi agas laŭ la tradicia desupra metodo, kiu en la pasinta 120 jaroj fiaskadis.
Ĝuste via kerna aserto miaopinie estas malĝusta: Sen profesiiĝo de la E-istaro, al kio apartenas interalie instruistoj kaj instruiloj, neniu serioze konsideros la enkondukon de E-o eĉ en iun niĉeton. Kaj ankaŭ nun estas certe sufiĉaj fervoraj junaj E-istoj, kiuj ankaŭ sen certa estonteco ekprofesiiĝus pri E-a instruado, se oni pli subtenus ilin. Prefere agu tiel.
Krome, dissendado de leteroj al respondeculoj ne helpas, sed eĉ malhelpas la aferon, ĉar ili jam ricevas multe da leteroj ne volas esti ĝenataj per nerealigeblaj postuloj.
redakcio
redakcio diras:
2010-10-05 09:51
Evidente neniu leganto povas forviŝi komentojn de aliaj sub redakciaj artikoloj de Libera Folio. Tio ne eblas ankaŭ, kiam temas pri artikoloj afiŝitaj de legantoj, kiel la teksto de Halina Komar. S-ino Komar erare forviŝis sian _tutan artikolon_, kiam ŝi volis forigi sian propran komenton, kaj ĉar jam ne ekzistis la artikolo, malaperis ankaŭ la komentoj, kiuj estis ligitaj kun ĝi.

Ni esploros eventualajn teknikajn solvojn por eviti, ke similaj fuŝoj povu ripetiĝi.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
esperanto
esperanto diras:
2010-10-06 00:25
Strangaj aferoj okazas, sed sur tiu chi pagho
http://www.liberafolio.org/[…]/la-perdita-diskuto-revenas#1286265098

chiuj tekstoj restis konservitaj

Kial Komar forvishis, au volis forvishi sian tutan artikolon, sian propran komenton, al kiu estis ligitaj ankau aliaj komentoj ?
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-09 08:15
Sub http://www.esperantio.net/index.php?id=1474
la civita lautparolilo jhus piratis, en malkompleta formo, la komenton de Ilona Koutny aperintan chi tie. Ghi manipule aldonis la titolon "La pola finvenkismo sinkas en kvereloj". Supozeble, se chiuj konvertighus al civitismo, ekregus eterna paco - tombeja.

amike
Istvan Ertl
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-09 21:49
Hurra, Andy, ni jhus kune meritis mencion de la Majstro!

http://www.esperantio.net/index.php?id=1481

"La interna milito en la pola finvenkismo, kun eksteraj apogoj kaj intervenoj, eĉ naŭzigaj* (ekzemple de Andreas Künzli kaj de István Ertl), koncernas nek la polojn kiuj havas la esperantan civitanecon, nek la paktintan establon en Pollando"

Oni povas do demandi sin kial la civita retejo okupighas pri io kio ne koncernas ghiajn anojn. Eble char chi lastaj tro malmultas por mem produkti internan militon...?

*naŭzigi = igi naŭzi = igi iun kaŭzi vomemon. Chu Vi, Andy, kaj mi, sukcesas igi la Majstron kaŭzi vomemon? Tion li devus tamen sukcesi mem, sen nia helpo.

amoke
Istvan Ertl
esperanto
esperanto diras:
2010-10-09 22:58
Mi konstatas, ke ankau La Konsulo ne regas la gramatikon. Nauz- jam estas transitiva.
Supozeble la polaj Eo-civitanoj, kaze ke tiaj ekzistas (mi konas neniun) estas jam de longe nauzitaj.
pistike65
pistike65 diras:
2010-10-11 15:23
Aperis:
"Rimarko de la redakcio (sen la aprobo de la Konsulo)"
http://www.esperantio.net/index.php?id=1484
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-06 09:10


























Fakte cxi tie malaperis mia responda komento al s-ano Cyril Brosch, sed mi ne volas gxin reverki, sed pli bone doni mian lastan vorton al cxi afero;

NEK TITOLO, NEK FUNCIO RAJTIGAS NIN PRAVI!
NI DEVAS AKCEPTI, KE CXIU PRAVAS GXIS KIAM NE ESTAS PRUVITE.

IAME ONI ASERTIS,KE NIA TERO ESTAS PLATA KAJ LA ASERTINTOJ ESTIS "FRENEZULOJ" ECX ESTIS FORBRULIGITAJ.

NI DEVAS AKCEPTI DEMOKRATAJN REGULOJN,KE CXIU RAJTAS UZI SIAN VOJON AL LA CELO CXU PIEDE CXU FLUGE. CXIU RAJTAS DIRI KAJ SKRIBI KION LI VOLAS, SE NE DOMAGXAS PER TIO ALIAN. ANKAUX MEM RESPONDAS PRO SIAJ AGOJ.

NI RAJTAS ANKAUX DIREKTIGXI AL CXIUJ, ECX AL NIAJ SXTATGVIDANTOJ.ILI ESTAS DE NI ELEKTITAJ KAJ VIVAS DE NIA IMPOSTO (KAJ NE MALBONE) KAJ NI RAJTAS POSTULI (ESTAS ECX NIA DEVO) RACIAJN AGOJN.
ALBERT EINSTEIN DIRIS: "SXTATO ESTAS POR LA POPOLO KAJ NE POPOLO POR LA SXTATO".

MI ANKAUX ESTAS KONVINKITA, KE POR ATINGI SUKCESON NI DEVAS UZI CXIUJN VOJOJN KAJ VIVO MONTROS KIU ESTIS PLI GXUSTA.

ESPERANTO DEVAS ESTI POR CXIO; SE NE VOLAS ESTI POR NENIO!

NI CXESU DO FINE SENSENCAN BATALON KAJ UZU LA ENERGION KAJ TEMPON POR AGOJ.

Sincere via Stanislavo











esperanto
esperanto diras:
2010-10-06 11:26
Ja bone, mi konsentas principe. Sed la agoj estu pripensitaj (pri la sekvoj) kaj ne stultaj. Cxar se ili estas tiaj, oni certe ne vidas bonan rezulton.
esperantisto
esperantisto diras:
2010-10-06 12:13
Antaux kelkaj tagoj komencigxis cxi tie diskuto, kiu al neniu aldonis splendoron sed nur honton. Tiu cxi diskuto pri "pola hejma milito" simple ne devus cxi tie komencigxi. Do kiam cxio subite malaperis, mi estis vere felicxa - finfine iu sagxe cxion distrancxis. Tamen laux la volo de S-ino Halina Komar cxio denove aperis.
Do se sxi atendas ankoraux iujn novajn vocxojn aux demandojn do mi havas kelkajn.

PE 1/2010 ....... sxi skribas ........ "Mi gvidas la asocion dum 2 jaroj......."

Kaj do mia demando al S-ino Komar estas: kial vi trompas la legantojn de Libera Folio, cxar kiel prezidantino de PEA vi estis elektita en septembro 2007j.
Kaj do gxuste nun, en septembro pasis jam tri jaroj de kiam vi estas kaj agas kiel prezidantino de Pola Esperanto Asocio.
Do laux Statuto de PEA via elektperiodo jam finigxis.
Laux Statuto de PEA periodo de la tuta estraro de PEA povas dauxri precize 3 jaroj.
Unu el devoj de la estraro de PEA, kaj do ankaux via, estas: 60 togoj antaux fino de sia elektperiodo, kunvenigi Landan Kunvenon de Delegitoj por elekti novan estraron (§21 de Statuto de PEA) kaj do ankaux novan prezidanton(inon).
Via estraro de PEA kaj ankaux via posteno laux la Statuto de PEA jam ne devus ekzisti.
Dum la arangxo ARKONES en Poznano aperis informoj pri la nova Pola Esperanto Kongreso kiu okazos en majo 2011 kaj tiam oni elektos novan estraron de PEA.
Mia demando estas: kiu permesis al vi prilongigi vian "gravecon" gxis majo 2011 do ... ok monatoj ?
Cxu vi havas iun specialan permeson aux cxu vi agas laux via propra vidpunkto ? Por organizi novan elakton vi ja ne bezonas la cxiujn polajn esperantistojn kiuj ecx ne rajtas vocxdoni sed nur delegitoj kiuj povas fari tion. Vi ankaux ne bezonas por tio 7 tagojn kun multaj pagendaj ekskursoj dum bela printempo kaj en via propra bela regiono. Tamen , eble tio cxi pli tauxgas por vi, iama oficistino de vojagxoficejo ? Tamen ... neniu povas rompi legxo, rompi la Statuton de propra organizo por plilongigi sian postenon.
PEA estas membro de UEA. Mi havas do demandon al estraro de UEA: cxu ili konas statutojn de siaj membraj organizoj kaj cxu iu kontrolas, cxu tiuj organizoj laboras laux la legxo ? Se ne scias tion la tuta estraro de UEA do certe devus koni la aferon S-ino Barbara Pietrzak - sekretarino de UEA, kiu kiel polino certe estas ankaux la membro de Pola Esperanto Asocio. La 17-an de septembto 2007 okazis en pola esperanto-radio interviuo kun novelektita prezidantino de PEA Halina Komar. Cxu nun, post tri jaroj, S-ino Pietrzak kiel redaktorino konsentas kun kontrauxstatuta plilongigo de agado de S-ino Komar kiel prezidantino ? Cxu UEA akceptas tion ?
Certe ne akceptas sxian agadon multaj sendependaj grupoj kaj organizoj de polaj esperantistoj kiuj ne volas aparteni al PEA kaj kunlabori kun sxi.
Mi pensas, ke ankaux S-ino Koutny kaj S-ro Galor eble na apartenas al PEA kaj ne sciis pri tiu cxi plilongigo de Komar cxar mi simple ne kredas, ke en tiu cxi situacio ili (du profesoroj de universitato) tiel volonte apogus sxin en sxia kantrauxstatuta agado kaj gvidis la arangxitan "cirkon" dum ARKONES.
Kaj nun la lasta demando: kial ankaux aliaj membroj de estraro de PEA silentas. Kial ili ne reagas kaj ne kontrauxstaras al S-ino Komar se sxi rompas la Statuton. Cxu sxi estas tiel terura diktatoro aux cxu ili ankaux jam tre alkutimigxis al iliaj postenoj ?


otbuller
otbuller diras:
2010-10-06 14:22
Laŭ la Statuto de UEA (art.13) la kondiĉoj por la aliĝo de landa asocio al UEA estas, ke ĝi estas "laŭorde organizita kaj vaste malfermita al la civitanoj de sia lando, sen ekskluzivoj pro politika aŭ religia sinteno aŭ pro raso, lingvo aŭ sekso, kaj ke ĝi skribe konfirmas sian pretecon respekti la Statuton kaj regulojn de UEA, precipe ĝiajn celojn kaj ĝian neŭtralecon".

Kiam landa asocio petas aliĝi al UEA, oni kontrolas, ke ĝi estas "laŭorde organizita", nome ke ĝi havas statuton aŭ similan regularon, kiu priskribas i.a. ĝian organizan strukturon kaj la elektadon de la gvidorgano(j). Al UEA sufiĉas, ke tiuj aferoj estas statute difinitaj, sed kun 70 landaj asocioj UEA tute ne povas kontroli, kiel fidele ĉiu observas ĉiujn siajn regulojn. Tiurilate ĉiu asocio respondecas antaŭ sia membraro kaj la oficialaj instancoj de la lando. Ĉu la leĝoj de la lando estas sekvataj, tio ne koncernas UEA sed nur la jurajn instancojn de la koncerna lando.

La Statuto de UEA ja aldonas: "Kondiĉo por daŭra aliĝinteco estas, ke la Komitato restas kontenta pri plenumo de la jam difinitaj kondiĉoj kaj deklaro." Praktike tio rilatas al la postulo pri neŭtraleco kaj pago de kotizo al UEA. Tion UEA aktive sekvas. En aliaj rilatoj la Komitato de UEA teorie povus ĉesi esti kontenta, se ĝi ricevus formalan plendon el la koncerna lando kaj trovus la kazon sufiĉe serioza. Internajn problemojn oni tamen ĉiam klopodu solvi interne, ankaŭ en Pollando.

Osmo Buller
ĝenerala direktoro de UEA
Halkom
Halkom diras:
2010-10-06 23:17
Kiu vi estas?
Gxis nun kontrauxstaras al mi la homoj, kiuj ne estas konataj pro sia agado en PEA, kiel ekz. sinjoro Rynduch (28 jaroj en Germanujo), sinjoro Witucki (ne estas ano de PEA sed ESENCO). Kaj la plej interesa estas historio pri Kozyra - li estis forigita jam komence de 2009j. laux decido de la Gdanska Filio de PEA pro la konfliktoj kaj ne pago de la PEA-kotizoj por la tuta malborka klubo dum 2 jaroj: 2007 kaj 2008. Kaj la pluaj 2 jaroj (sume jam kvar jaroj) li ankaux ne pagis kotizojn por la tuta malborka klubo, nek faris io ajn por oficialigi novan, anoncitan de li filion. Senditaj al mi dokumentoj de inaugura kunsido estis falsaj, cxar sur la listo de "inaugurintoj" ecx 16 personoj ne havas precizan adreson, kio atestas, ke ili ne kunvenis! Do li fakte ne estas ecx ano de PEA, laux la statuto, pri kiu vi diskutas! Mi petas vin, por ke vi - ne konante la internajn aferojn de PEA - ne tro postulu.
Kaj mi anoncas la votum separatum al Kozyra, cxar ne povas anstatuxi min malkredinda homo, vera malamiko de la nuna estraro kaj ankaux la antauxa. Kun prezidanto St. Mandrak li batalis dum dek jaroj de lia prezidanteco (kial vi ne postulis tiam respekton de la Statuto?), cxar antauxa prezidanto tiom longe restis sur la posteno.
Do fakte nur sinjoro Krzyżak havas rajton ion postuli al la Estraro de PEA, cxar nur li estas ano de PEA. Mi ne konas vin, sed mi volonte ekscius, al kiu Filio de PEA vi apartenas, kaj kion vi gxis nun bonfaris por nia Asocio? Poste ni povos diskuti samnivele.
Halina Komar


Halina Komar
Halkom
Halkom diras:
2010-10-06 23:25
Post skribo:
Mi ne klarigis, ke la unua numero de PEA estas por januaro/februaro 2010, do fakte mi trompis la legantoj de LF cxar mi devis skribi: mi gvidas la Asocion dum 2 jaroj kaj 3 monatoj...( mi ne pensis ke tiuj 3 monatoj estus tiom valoraj en la diskuto).
Mi pardonpetas la sinjoron, kiu havas pro tio pretencon...
Halina Komar
esperantisto
esperantisto diras:
2010-10-11 00:36
Estimata eksprezidantino de PEA.
Estas bone, ke vi konfesis vian trompadon de legantoj de LF. Tamen ne temas cxi tie pri iu "numero de PEA... jan/feb 2010" sed pri via elektperiodo. Ne temas ankaux pri 3 monatoj. Vi estis ja elektita en SEPTEMBRO 2007j do nun estas jam TRI JAROJ KAJ UNU MONATO - laux la Statuto de PEA jam unu monato vi agas kiel prezidantino senlegxe kaj vi planas havi tiun cxi postenon gxis majo 2011j (aux eble se la printempo ne estos suficxe bela por kunveno ecx pli longe). Se vi ne volas memori kiam vi estis elektita, rigardu cxi tien, anoncon pri intervjuo kun vi, kiel la novelektita prezidantino de PEA:

http://groups.yahoo.com/[…]/1581

Se temas pri via supra komento do: multaj polaj esperantistoj scias, ke S-ro Rynduch kvankam logxas en Germanujo, estas kiel polo konata kaj aktiva inter polaj esperantistoj. Certe ankaux pro lia bona kaj valora agado por Esperanto, li farigxis dumviva membro de Pola Esperanto Asocio kaj vi devus tion estimi.
Certe vi ne rajtas tion, laux via propra vidpunkto nuligi.
Vi ankaux ne povas senkulpigxi skribante, ke antauxa prezidanto de PEA ankaux agis kontraux Statuto. Cxu tio jam estas kutimo ? Bone, ke S-ro Kozyra (kiej vi mem skribas) batalis kun eksterregula agado. Cxu pro tio, ke li postulas legxan agadon, estas por vi "neoportuna" kaj vi anoncas votum separatum al li ?

S-ino Komar, vi ne devas koni persone min, vi ecx ne povas koni multajn esperantistojn, cxar la plej multaj esperantistoj ne volas aparteni al via organizo. En Pollando ekzistas multaj esperantaj grupoj, organizoj kiuj agas sendepende kaj multe pli bone ol via. PEA reprezentas polajn esperantistojn oficiale sed verdire pli ol duono de esperantistoj ne apartenas al PEA. La plej grandaj regionoj de Pollando kiel: Bjalistoko, Wroclavo, Poznano, Krakovo, Lublino kaj aliaj pli malgrandaj grupoj ne apartenas al PEA.
PEA ne organizis la Universalan Kongreson en Bjalistoko. Faris tion lokaj esperantistoj.
Do cxu verdire vi devus diri ion nome de la tuta pola esperantistaro ?
Se vi volas fari tion, unue vi devus agi laux legxo kaj laux propra Statuto kiu diras, ke elektperiodo de estraro de PEA povas dauxri nur tri jaroj.

Ankoraux unu afero: se vi tiel bone zorgas pri "bona informado" do rigardu Vikipedion, kie ni povas legi:
"PEA ..... establita en la jaro 1908. Gxis 2007 gxia sidejo situas en Gliwice, cxar ekde tiu cxi jaro la cxefa urbo de PEA estas Nowy Sącz"

Kaj nun mia demando estas: kie perdigxis la plej multaj jaroj kiam PEA agis en Varsovio cxe la strato Jasna ?
Tion mi skribis nur por informi vin cxar eble vi ne legas Vikipedion kaj ne scias pri tiu cxi "neekzaktajxoj".

Boguslaw, Mielec





Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-08 10:02
Unuan fojon en historio de Esperanto, iama prezidantino de PEA(sxia prezidanteco ja finigxis laux statuto en septembro) nuligas mian dumvivan membrecon en la asocio.(legu la supran sxian tekston)
- bonvolu klarigi al la legantojn kiaj mi ne rajtas agi? diskuti?

En la mesagxo de 20-a de marto 2010 je la 9.38 PM, vi vi estis inter alie informita; .."por la informo mi aldonas, ke la elektra periodo havas demokratan bazon en la statuto. ...." Kion vi respondis, cxiu jugxejo gxojus tion pritrakti!

Ne sercxu kulpojn en aliaj nur respondu pri viaj agoj. Se vi ne blinde batalus kun la iniciata grupo, vi havus tempon studi la statuton. Anstataux tio vi jxuris (vidu leteron an Zdankowski) cxion fari por kontrauxagi, kion ni spertis. Ni ne malhelpis al vi en via agado, vi provis cxion.

Ankoraux unu, cxiu civitano rajtas laux pola legxo direktigxi al jugxejo kun akuzo, se iu ne agas laux statuto de iu asocio, aux estas supozo. Gvidanta funkcio ne nur rajtigas sed antaux cxio devigas gvidi laux legaligita statuto. Tio ne estas privata turisma firmao.

Ne eblas ankaux facile malpermesi paroli, forigi de asocio cxu sendi al siberio.
Ni vivas en demokrataj cirkonstancoj kaj ni devas ankaux tiel agi.

(nur por informo mi estas pli longe dumviva membro ol vi esperantistino kaj vivas en Germanio ne de 28 jaroj sed 45 kaj estas cxiam kun pola movado plej bone informita)
vasall
vasall diras:
2010-10-10 16:48
Terura estas ĉi-loka diskuto, malseriozaj argumentoj kaj infanecaj metodoj de ambaŭ flankoj. Dum Arkones, kiam mi ne ankoraŭ certis pri ĉies sintenoj, ĝi almenaŭ ridigis kaj min, kaj la aŭskultantaron (ekz. se s-ro/s-ino X nomis s-ron/s-inon Y tiel kaj ĉi tiel en privata letero - oni publikigu ĝin tuj, por ke la mondo rekonu kanajlon). Nun mi vidas tamen, ke la afero povas damaĝi ne nur Polan Esperanto-Asocion, kies stato delonge malvolontigas plurajn agemulojn, sed la tutan Esperanto-movadon en Pollando, kiun malseriozigas ĝiaj geĉefoj. Kiam la disputo fariĝos pli malferma, kaj (malpermesu, Majstro!) okazos en pola lingvo, aŭdebla de eksteruloj interesitaj pri Esperanto, mi kaj pluraj aliaj devos duoble honti.
Pli ol iniciati Esperanton en lernejoj, pli ol popularigi ĝin inter kelkaj eŭropaj deputitoj - la movado bezonas urĝan forlason de ĉi damaĝa etoso.

Cetere - mirigas min la sinteno de prezidantino de PEA, kiu devas defendi sin per akra atakado. Sendepende de certo pri pravo, ŝi ja ne parolas nur sianome en publikaj diskutoj (ne nur aranĝoj, ĉar eĉ retpoŝta disputado fariĝas duonmalferma), sed ja nome de la plej granda Esperanto-organizaĵo.

- Przemysław Wierzbowski
Bjalistoka Esperanto-Societo
esperanto
esperanto diras:
2010-10-10 17:22
Lau la diversaj fushaj kaj pseudaj agadoj, kiuj okazas en la pola Eo-movado, kie diktas stranguloj kaj ridindaj diktatoretoj, oni ne miru, kial polaj instancoj ne pli multe pretas apogi la polan Eo-movadon, malgrau sejmaj rezolucioj ktp. Ankau la postrestinta Pollando intertempe alvenis en alia epoko, en kiu la maniero agadi por Esperanto, kiel oni tion faras, havas, krom por kelkaj amikaroj, kiuj deziras pasigi sian libertempon, ech sen bona au nur pasiva kono de Eo, praktike neniun sencon por la lingvo kaj movado mem.
Jen en tiu esenca problemo situas la diablo.
Seriozan diskuton pri tiuj demandoj mi ne vidas, kaj mi ankau ne komprenas, kial neniu kapablas analizi la aferojn sur pli alta nivelo.
Kiel historiisto mi konsilas al la polaj samideanoj studi la problemojn kaj erarojn de la intermilita tempo (pri la komunisma ni tute ne parolu), por veni al iuj konkludoj, kiuj povus helpi por pli bone percepti la aktualan situacion.
Halkom
Halkom diras:
2010-10-11 02:18
Mi sube respondis al Rynduch, sed oni montris la respondon sub alia teksto, pro tio mi ne certas, cxu tiu cxi letero estos aperigita sub la letero de Przemek Wierzbowski, kion mi celas.
Mi ankaux opinias la tutan diskuton hontinda, sed ne mi gxin komencis, kaj ne mi gxin subtenas. Oni atakis min haste, en la pagxaro, kiun mi neniam uzis (speciale mi devis registrigxi por respondi), kaj insultas min la nekonataj personoj, certe ne valoraj agantoj de nia movado, cxar tiaj estas de mi konataj... Ili faras grandan bruon, uzante kiel armiloj ecx malpermesitajn en civiliza mondo rimedojn, kiel privataj leteroj... Kaj ili instruas la plej gravajn personojn en Pollando kaj en Euxropo kion ili devas fari, uzante la neakcepteblajn vortojn kaj formoj de la korepondacxo...

Mi devas protesti, kaj mi rajtas protesti. Kaj vi ne pravas, skribante, ke mi parolas publike ne nur mianome, cxar fakte mi estis/as furioze persone atakata de la kvaropo (kun novaj helpantoj?).Iliaj atakoj estas gxuste direktitaj al mia persono, cxar PEA estas forta kaj efika organizajxo almenaux dum mia gvidado, kaj neniu ofendkampanio ne sukcesos tion nuligi.
Przemek, observante vin mi scias, ke vi estas valora E-aganto,same kiel aliaj junuloj, certe pli sagxaj kaj malpli koleremaj ol bruantaj kaj nenion komprenantaj batalantoj.Felicxe, probable jam alproksimigxas la periodo, kiam via generacio prenos la stirradon, enkondukante la novan manieron en la agado - sen historia balasto, malamikecaj rilatoj inter dividitaj diverspartianoj kts. Mi revas disatendi tiun cxi periodon de plijunigxo de la pola movado.

Mi estas jam vere maljuna, sed oni atakas min ecx pro tio, ke mi enkondukas la
Esperanton en Universitatoj de Tria Agxo (al homoj 50 +) kaj tion diras la persono ne reganta la ligvon kaj malpli juna ol mi cx. 10 jaroj! Cxu vi opinius tion normala? La diskuto ne havas sencon, oni batalas nur por luktado mem, ne por solvo de iu problemo, respondo al iu demando... Cxu vi rimarkis, ke jam ne korespondas kun ili elstaraj esperantistoj, intelekta elito de pola E-movado? Ili ne volas por ke iliaj nomoj estu iam kunligitaj kun stultaj ideoj kaj neakcepteblaj formoj de la agado.
Mi jam de longe volas fini la diskuton, kaj mi DECIDAS DEFINITIVE GXIN ROMPI
per tiu cxi la lasta mesagxo, cxar tiaj leteroj kiel ekz. de Bogusław Mielec ecx ne estas legindaj... Mi jam ne perdos la tempon por venontaj stultajxoj aux fiajxoj...
Adiauxante - Halina Komar
Halkom
Halkom diras:
2010-10-11 02:23
Atento - okazis erraro (klavara) kaj mi skribis pri disatendo, anstataux GXISATENDO. Mi petas pardonon.
Halina Komar
esperanto
esperanto diras:
2010-10-11 13:05
Oni legas "estinta prezidantino", "eks-prezidantino".
Kio okazis? Chu Komar demisiis? Mi ne komprenas. Eble mi ion maltrafis.
Shajne mankas diskutkulturo.

Al la polaj e-istoj mi rekomendus pripensi la starigon de iu loza koordina konfederacio de polaj Eo-organizoj, iom similan kiel en la kazo de la intermilita PED. Chi tiu "tegmenta" organizo havu che la pinto respektatan polan e-iston (kiel siatempe Bujwid), kiu reprezentu tiujn unuopajn grupojn en- kaj eksterlande, ekzemple che gravaj politikaj instancoj. PEA povus, kiel unu el multaj organizajhoj, farighi ano de tiu strukturo. Do, ne temus pri tute nova organizajho lau klasika maniero, kiu regus kaj diktus kaj sentus sin la sola reprezentanto de la pola e-istaro, sed temus pri organizajho, kiu reprezentus kaj HELPUS tiujn lokajn organizojn (ekzemple akirante shtatajn rimedojn), kiu eventuale pacigu kverelojn, kaj do kiu havus neniajn pretendojn rilate al aliaj krom subtenaj. Ghi organizus jarajn konsultajn kunvenojn, eble regionajn, kaj eble ech ankau tutlandajn au ech internaciajn kongresojn KUNLABORE kun la lokaj grupoj.
Sed mia ideo eble estas tro idealisma. Nature mi scias, ke la poloj estas tre skeptikaj pri centraj organizoj, pro tio nuntempe chiu speco de centra organizo en PL povas nur fiaski. Tion homoj kiel Komar ktp. ne komprenis. Sed komprenis homoj kiel Chmielik, Zelazny k.a. (kiuj sentas sin totale forpushitaj de la nuna sitaucio).
Se Komar volus priservi la maljunulojn, shi faru tion trankvile, neniu povas havi ion ajn kontrau tia intenco. Do, PEA iusence transformighus al Eo-organizajho por la tria agho. Lau mi tute akceptebla metamorfozo. Oni ech povus konservi la nomon PEA, char PEA ne signifas automate, ke ghi estas au devus eti la organizajho de chiuj polaj e-istoj.
Chiuj samideanoj de bona volo estus bonvenaj. Eviti oni devus nur la strangulojn, fushulojn kaj la diktatorojn, kaj kaze ke tiaj tamen restas necesus ilin integri kaj "eduki" (sed mi dubas chu e-istoj, kiuj kutime agas egoisme, tion kapablas).
Halkom
Halkom diras:
2010-10-11 01:24
Mi dum preskaux 3 jaroj nenion sciis pri vi, simple pro ne agado, kaj nuna via aktiveco estas direktita kontraux mi, persone. Kaj por mi estas grava nuna laboro de multaj, valoraj esperantistoj, organizitaj en strukturoj de la Asocio.
Mi ne plu perdos la tempon por diskuti kun vi.
Halina Komar
esperanto
esperanto diras:
2010-10-11 01:44
Nu bone, nun vi konas min.
(en PL mi estas konata ekde 1981).
esperantisto
esperantisto diras:
2010-10-11 15:18
Pri la starigo de koordina konfederacio en Pollando oni jam diskutis dum pasinta Pola Esperanto Kongreso. Tamen kontraux tio batalis, kontrauxstaris gxuste S-ino Komar dirante, ke tiu cxi konfederacio povas ekzisti nur sub la gvido de PEA. Cxar neniu volis havi iun diktatoron, la afero finfine ne sukcesis.
Tamen nun denove multaj esperantistoj parolas pri bezono de konfederacio sen PEA aux kun PEA kiu havos la samajn rajtojn kiel la aliaj.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-11 16:11
Do, bone se oni almenau jam diskutis pri la ideoj, kiujn mi esprimis.
Lau mi Komar estas la kerno de la problemo (au almenau parto de ghi) en Pollando, au almenau de PEA (char multaj aliaj polaj e-istoj tute ne sentas sin koncernataj de PEA. Prave, char tiu organzajho estas lau mi politike tro kompromitita, kaj ghi devus unue purigi sin de sia pasinteco, alivorte: reformi sin). Do oni devas iamaniere senighi de Komar, se shi ne volas veni al certa racio. La konduto de Komar ja perfekte estas observebla lau la krudaj mesaghoj, kiujn shi metas en chi tiun forumon, kaj lau shia rifuzo diskuti gravajn problemojn. La tonon de shiaj mesaghoj neniu shtata instanco povus konsideri serioze.

La bjalistokaj e-istoj kaj urbaj instancoj pruvis, ke ili kapablas, organizi kvankam modestan, universalan kongreson, sen PEA, kaj se necese ankau sen UEA, kiu chefe sendis siajn estraranojn, hindajn, varsoviajn, luksemburgajn, ktp. por prononci belajn vortojn, senti sin gravuloj, kvazau shteli la "Show", kiun la bjalistokanoj iniciatis, por poste foriri, povi pli malpli forgesi la aferon kaj jam pensi pri la venonta kongreso, en Kubo, Vjetnamio ktp, kie ili probable ripetas sian saman "Show", por plachi al la surlokaj shtataj instancoj. Lau mi la Eo-movado devas KOMPLETE KAJ TOTALE distancighi de tia sinteno, au strategio.

Principe mi ne kontrauas, ke oni kunlaboru kun shtataj instancoj. Sed tiel kiel UEA faras, mi ne shatas, milde dirite.

Simile estas kun Arkones, kien pilgrimas "centraj funkciuloj" el Varsovio por same shteli la "Show", kiujn la homojn en Poznan aranghas. Kaj vershajne la samo okazas en aliaj urboj kaj regionoj, kie PEA aperas por kontroli la aferojn kaj klopodi ne perdi la "povon".

Sed la poloj devas mem solvi siajn problemojn, nek svisoj, nek UEA, nek la iama sovetia Granda Frato, nek la Esperanta Civito, kiu nur blufas kaj charlatanas, povos kaj volos helpi al ili, eble per bonaj konsiloj, sed ne pli. Monon neniu havas au donas. Kaj EU volus unue vidi utiligeblajn rezultojn de e-istoj, ne nur stultan kaj altrudan propagandon. Se en eksterlando au en "Europo" oni konstatas, ke poloj nur kverelas kaj faras sensencan agadon, oni perdos la paciencon kaj intereson. Tiel funkcias la vivo, kaj precipe la nuntempe mondo, en kiuj trovighas sufiche multaj da konkurencaj agadoj. La e-istoj devas kompreni, ke ili valoras preskau nenion en tiu chi mondo, se ili ne reale partoprenas la vivon kaj nur palavras pri fina venko kaj supereco de Esperanto ktp., pro kio oni mokas jam en la emancipighantaj evolulandoj ktp., kiu enkondukis modernan teknologion - sen Esperanto. La e-istoj finfine chesu revi kaj frontu la realecon per adekvataj aktivecoj. Sed tion mi predikas de jaroj kaj vidas neniujn rezultojn au shanghojn. Ech male, konstante oni rikoltas tiajn reakciajn reagojn kiel de Komar, cetere same en Svislando. Chu vi kredis, ke estas alloge esti membro de tiuj organizajhoj kaj kunlabori kun tiaj e-istoj ? La klara kaj nemiskomprenebla respondo estas: NE.

Lau mi oni nenion atingu perforte. Se montrighas, ke la konfederacia strukturo ne estas matura, do oni ne devige starigu ghin.
Aliflanke oni devas ion entrepreni, por ke la movado ne disfalu. Tiu danghero ekzistas. Nuntempe mi gajnis la impreson, ke iu ajn faras ion ajn, kaj ke ekzistas neniu "morala" instanco, kiu povus glui la frakasitajn vitrojn. Kaj la aktivuloj tre rapide ofendighas, se io ne plachas al ili PERSONE.

Lau mi la Esperanto-movado, ne nur en Pollando, bezonus novan komencon. Sed tio shajnas al mi esti iluzio. Tio signfias, ke dume oni devas labori kun la fortoj, kiuj estas je la dispono, chu ili plachas au malplachas. Do, en tia situacio povus venki nur iusenca racio, pragmatismo. Sed chu ghi ekzistas inter la pola e-istaro, mi dubas. Tamen, en chi tiu Libera Folio elpashis kelkaj polaj e-istoj, kiuj lau mi plenumas la kodnichojn por tiu racio.

Se la e-istoj mem ne kapablas ordigi siajn aferojn, ili eble voku eksterajn fakulojn, kiuj konsilu ilin kiel "vendi siajn produktojn".
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2010-10-11 16:23
Jes, vi pravas solvo por pola E-movado estus konfederacio. Jam estis gviditaj privataj interparoloj kaj kelkaj estus interesitaj.Kompreneble gxi devus estis gvidata demokratie, kie cxiuj grupoj, asocioj, kun eble 15 personoj havu la samajn rajtojn kaj rotacie gvidu la konfederacion(eble po jaro).En gxi povus same agi PEA kiel ILEI, EDE cxu PEJ k.t.p.

Estus ankaux pripensebla loko de oficejo.Bonajn eblecojn havus Bjalistoko (iom tro rande), suficxe da loko havus Vroclavo(ankau iomete ne centrale) kaj bonan eblecon havas Wargrowiec kun du belaj senpagaj cxambroj kaj ne nur).Gxi kusxas suficxe centrale kaj loka urba estraro estas tre amikeca al Esperanto. Ankaux loka kulturdomo gastus nin volonte.

Oni devus fondi unue komision, kiu prilaborus ankaux statuton kaj povus interkonsente agi.
La afero, konante patrujanojn ne estas facila, sed ne neebla.

Estus interese auxdi opiniojn de aliaj speciale de kultur-politike ineresitaj esperantistoj. Mi alvokas al nova komenco dauxriganta.
esperanto
esperanto diras:
2010-10-11 18:33
Lau mia impreso en PL gravas burokrataj formalajhoj (kiel statutoj, numeroj, fiskaj kasoj, oficejoj, ktp.). Do posedi luksan oficejon che prestigha adreso en la chefurbo estas vershajne pli lukrativa ol administri la asocion en privata loghejo en Kędzierzyn-Koźle, Czeladź, Malbork au Swidnik au tie kie loghas s-ino Komar. Tio el la vidpunkto de la prestigho. Alternativo povus esti Krakovo (ja ne nepre sur Vavelo). Sed kial ne utiligi la establitan "reputacion" de Poznano, kie jam okazas signifaj Eo-agadoj ?

Do, la poloj devas mem decidi, adapante sin al la kulturaj tradicioj de la lando, kio estas por ili pli grava: statutoj/oficejoj au la formala apogo de iuj politikistoj au la produktado de altnivelaj servoj por la membraro kaj la publiko. Dum la komunisma tempo la chi-lasta faktoro estis lau mia kono sendube neglektita, kun kelkaj esceptoj, sed oni ne forgesu en kiuj tempoj oni trovighis kaj sub kiuj kondichoj oni devis labori.

Do reorganizante sian movadon, la e-istoj ankau komencu sin demandi: KION ni faru pere de Eo, KION ni atingu, KION ni ofertu, produktu ktp. ? Chu chefe nur turismon lau Grzebowski au chu ankau seriozan publicistikon (lau Gazeta Wyborcza).

Char oni ne havas sufichajn fortojn kaj rimedojn por realigi chiujn altajn ideojn samtempe, pro tio ampleksa analizo estas farenda, el kiuj necesas elfiltri prioritatojn. Poste necesas labori lau konkreta realisma plano, kaj ne lau spontanaj kapricaj ideoj de incidivuoj, kiuj volas savi la Eo-movadon, lanchante sensencan aktivismon, kiu kondukos al nenio racia.

Resume mi volus diri: Nuntempe pli gravas kvalito, malpli propagando. Lau mi la Eo-movado devus adapti sin lau tiu regulo. Mi iomete argumentas lau Hector Hodler, por kiu gravis la praktika agado, malpli la propagando kaj la altrudo che la politikistoj (kio povus esti trompa risko).

LukiZ
LukiZ diras:
2010-10-11 19:02
Boguslaw Mielec skribis:
"Pri la starigo de koordina konfederacio en Pollando oni jam diskutis dum pasinta Pola Esperanto Kongreso. Tamen kontraux tio batalis, kontrauxstaris gxuste S-ino Komar"

Ŝajnas, ke ni partoprenis aliajn kongreson, ĉar en la Tutpollanda Esperanto-Kongreso en Lodzo en 2008, kiun mi ĉeestis, kiel reprezentanto de PEJ, jes estis diskuto pri tio, sed ĝuste Halina Komar estis la iniciatinto de ideo pri federacio...
esperantisto
esperantisto diras:
2010-10-12 08:14
S-ino Komar estis iniciatinto sed ne de ideo pri vera federacio, cxar laux sxi tio cxi devus esti NUR sub la gvido de PEA (do sxi kiel prezidantino), kun membrokotizoj ktp. Sxajnis, ke sub la "titolo de federacio" sxi simple volis havi novajn membrojn. Tial aliaj, sendependaj organizoj diris NE.

La konfederacio devus kunigi sendependajn grupojn, organizojn kiuj havas la samajn rajtojn, kun jaraj (aux se oni bezonas - pli ofte) konsultaj kunvenoj por kunordigi sian agadon kaj kun mallonga (eble 1 jara) gvido de unu grupo.
vasall
vasall diras:
2010-10-12 13:59
Laŭ mia memoro tio ne estis diskuto pri federaciiĝo de la pola Esperanto-movado, kion mi estis naive kredinta antaŭ ĉi programero de la lodza kongreso, sed preskaŭ nur senfina unupersona ripetado de la frazo "ni devas federaciiĝi", sen valoraj argumentoj por kaj kontraŭ, sen almenaŭ eta skizo pri ĝia formo, fine sen iu ajn formaleca paŝo...