8-a Internacia Turisma Renkonto
De 18-a - 21-a de junio okazis en la bela urbeto Plasy - Cxehxio en bela naturo jam 8-a internacia renkonto, kiun partoprenis 17 personoj de Cxehxio, Slovakio, Francujo, Pollando kaj Germanio. Ni havis belegan veteron, do ni povis piede, buse ekkoni gvidite ekkoni la cxirkauxajxon, la landon de multaj vidindajxoj - signojn de malnova euxropa kulturo. Precipe, dum tuttaga ekskurso, ni povis admiri la panoramojn kaj fine imponan kastelon de tri imperiestroj en Zbiroh, kie krom eksponatoj ni vidis kie pentris fama A.Mucha. Vespere ni spektis disketojn pri multaj diversaj e-arangxoj, babilis, kantis cxe gitaro kaj multe ridis.Ne mankis ankaux serioaza serioza kontribuo pri la vivo de A.Mucha fare de S-ino M.Turkova kaj politikumado pri rolo de esperanto en kunigita multkultura Euxropo. Cxar al cxiuj la arangxo placxis, oni promesis laux ebleco venontjare denove renkontigxi. Al la organizantoj koran dankon kaj sukcesan venontjaran organizadon. Partoprenanto Stanislavo

