Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members La E-kolektantoj konferencos en la E-urbo Herzberg Elstara politologo uzas publike Esperanton

Elstara politologo uzas publike Esperanton

by Stanislaw Rynduch Laste modifita: 2009-09-20 16:23

Dum politika publika prelego estara politologo de TU Dresden uzis Esperanton

Dum lasta Universala Kongreso mi ricevis multajn materialojn kaj invitojn, interalie partopreni decembre Dresdenajn Maria-Henkel-Kulturtagojn.Kunorganizanto inter aliaj estas TU Dresden kun stampo de Prof.D-ro Werner J.Patzelt. Fine de semajne, cxar mi estas politike interesita, legas en la loka gazeto artikoleton "Cxu la partia sxtato jam cxe fino?" kaj prelegonto estis anoncita Prof. Patzelt. La nomo sxajnis al mi iel konata.Post momento mi deduktis kaj kompreneble decidis tien veturi por scii cxu la prelegonto konigxos al Esperanto. Post la saluto kaj prezentigxo alpasxis simpatia persono kaj tute libere tre sperte prezentis la temon.Cxe fino estis ebleco partopreni en diskutado, do mi prenis la vorton, prezentite la zorgojn de la popolo kaj fine mi menciis Esperanton. Nia preleganto ne estis surpriza, pli bone mi dirus gxoja kaj tuj salutis min en flua,perfekta Esperanto por miro de la auxskultantaro. Multaj politkonsciaj personoj povis auxdi la internacian lingvon inter ili ankaux EU - parlamentano S-ro Robert Hochbaum. Cxe fino mi gratulis kaj dankis al Profesoro .Kontentaj ni povis veturi hejmen.
Agoj pri dokumento