Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / La E-kolektantoj konferencos en la E-urbo Herzberg / 86-a Germana kaj 8-a Eŭropa Esperanto Kongreso

86-a Germana kaj 8-a Eŭropa Esperanto Kongreso

de Stanislaw Rynduch Laste modifita: 2009-06-07 15:37
Kiel partoprenanto kaj kunaganto mi volas mallonge raporti pri la impona kongreso.

Pli ol 400 partoprenantoj de 26 landoj dum unu semajno regis en la Esperanto-urbo Herzberg de 28.05.09 - 03.o6.09 en neforgesebla etoso.Estis e-manifestado kian jam longe Germanio ne memoras.

Oni sentis sin tuj hejme kaj kongresaj aranĝoj kontentigis ĉiujn entute kaj mi nur povas diri, bedaŭru ke vi ne povis partopreni.Por ĉiu estis io interesa, eĉ oni volonte volus kelkajn programerojn partopreni, sed fine oni devus elekti la plej gravan laŭ sia vidpunkto. Dum multaj kunvenoj oni pritraktis multajn temojn: organizaj, lingvaj,kuturaj, sociaj eĉ politikaj. Ĉiutagaj kuturaj altnivelaj programeroj daŭris ĝis meznokto.Ni spektis internaciajn kantistojn, dancistojn,ludantojn.

Granda sukceso estis ankaŭ ekumena diservo, kiu estis plenigita de internaciaj esperantistoj kaj lokaj loĝantoj. La partoprenantoj konatiĝis kun la urbo kaj ĝia mezepoka etoso kaj dum komuna belega tra tuta urba minifestado sentis sin hejme.

Ankaŭ filatelistoj povis plene ĝui. En la kavalira salone de Kastelo Herzberg oni povis pritrakti Esperanto-ekspozicion de Kurt Zeitz el Herzberg,en la urba biblioteko ekspozicion de E-raraĵoj kaj unikaĵoj de St.Rynduch kaj kiel evento por ĉiuj estis porokaza posta stampo.

Certe estis kelkaj organizaj problemetoj sed entute sensignifaj kaj al la organizantoj ni devus esprimi la plej estiman dankon.Pro entuziasmo mi tuj fariĝis ano de ĉi tiu societo, ĉar mi vidis, ke tie ĉiu cento estos orumita. Mi alvokas ĉiun, kiu nur povas faru la samon, por estiĝu en unu loko granda E-fajro.

Mi nur aldonu ankoraŭ, ke tutaj partioj subtenas Esperanton kaj ni travivis, ke mem urbestro parolis en bona Esperanto pro kio ricevis de prezidanto de EEU s-ro Seán O Rian honoran diplomon.

PS: Ĉe ipernity, vi povas rigardi multajn bildojn.