Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / EmilioCid's Home / Esperanto en la paĝaro de la Monda Socia Forumo

Esperanto en la paĝaro de la Monda Socia Forumo

de Emilio Cid Laste modifita: 2008-03-09 18:18
La Monda Socia Forumo afiŝos esperantajn tradukojn en sia paĝaro

Indas oferti Esperanton al ĉiuj branĉoj de socio, al la skoltoj, al Rotary, al la Eŭropa Parlamento, al Green Peace, ktp. Ĉiuj estas gravaj. Sed eble unu el la plej gravaj estas la Monda Socia Forumo, ĝuste pro tio ke la MSF celas alian ordon en la mondo, pli justan. Laŭ la vortoj de Claude Piron: "... La monda socia forumo certe estas la iniciato, kiu plej esperigas ĉiujn, kiuj deziras, ke enmondiĝu nova ordo ekonomia kaj politika, pli justa ol tio, kion oni nun trudas al ni kun la nomo "tutmondigo". Sed por efike agi, necesas efika komunikado, precipe inter la aktivaj elementoj de la plej alfavoritaj medioj. Necesas ankaŭ ŝanĝo en la maniero pensi, distanciĝo rilate al la valoroj, kiujn la amaskomunikiloj disvastigas: tiuj, tre ofte, esprimas nur la interesojn de la potencularo... "

Esperantistoj agadis en la Forumoj ekde ĝia komenco en 2001; lokaj brazilaj grupoj, Brazila Esperanto Ligo, UEA, Libero por la lingvoj www.liberoporlalingvoj.cjb.net , MAS, Pakistana Esperanto Asocio, Barata Esperanto Asocio, volontuloj el Togolando, kaj multaj aliaj. En oktobro 2002 la MSF rifuzis nian oferton de traduko al Esperanto de ĝia paĝaro, kaj estis reago de Claŭde Piron en la sama jaro. En la postaj forumoj, ĉefe en Mumbajo - Barato (Hinda Unio) la partoprenantoj ekrimarkis la neceson diskuti pri "Lingva Demokratio" kaj ke la angla ne nur ne solvos la problemon de la internacia komunikado, sed foje eĉ malhelpas ĝin, per ĝia altrudo sur aliaj lingvoj.

Finfine la kontaktoj progresis kaj la MSF akceptis afiŝi esperantajn tradukojn en ĝia paĝaro: "... La tekstoj de la paĝo de MSF ne estas en esperanto ĉar ni havas grandan malfacilecon trovi tradukantojn. Tamen kiel vi voluntariĝis fari la tradukon de la tekstoj, kion ni multe dankas, ni sugestas ke vi komencu per la sekcioj 2 kaj 3 de la strategia debato pri la estonteco de la MSF, unu el la temoj pli gravaj de nia nuna kalendaro... Carolina Morais Araújo - Oficejo MSF -San-Paŭlo - Brasil"

Do ni jam komencis traduki tiujn tekstojn de la Strategia Debato, kiuj estas la plej gravaj. Vi povas pli facile kontroli la tradukendajn kaj tradukantajn tekstojn en la jena retejo.  El la esperantaj tradukoj, ni povos traduki al pluraj naciaj lingvoj, pruvante al la mondo la utilecon de Esperanto kiel taŭga ponto-lingvo. En ĉiuj tradukoj la homoj legos la tekston en la nacia lingvo: "Tradukita el la esperanta versio - www.esperanto.net"

Ni NE diros ke Esperanto estas facila, genia, bela, anĝela. Ni montros ke Esperanto estas ege utila kaj taŭga. Tio certe konvinkos plurajn homojn kaj asociojn inter la miloj, kiuj agadas ĉirkaŭ la MSF. Por tiu grava tasko, ni bezonas tradukistojn EL la franca, portugala, hispana kaj angla AL Esperanto, kaj tradukistojn EL Esperanto AL ĉiuj naciaj lingvoj. Anoncu vin al  kaj  antaŭ ol komenci traduki, por eviti duoblan laboron. (bonvole plusendu tiun alvokon al viaj grupoj)

Emilio Cid
San-Paŭlo
Brazilo