Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Douglas / Helpokrio el orienta Kongo

Helpokrio el orienta Kongo

de Douglas Draper Laste modifita: 2008-12-11 08:19
Norvega E-Ligo ricevis la jenan ŝokan raporton de amiko en orienta Kongo

Ĵaŭdon, 13 nov 2008 09:12:20 +0000 (GMT), unu el la afrikanoj al kiuj NEL sendis hereditajn librojn lastjare skribis: Kara Samideano, saluton, Certe vi miros kiam vi ricevos tiun mesaĝon.

Mi ankoraŭfoje skribis al vi kiam mi estis klariganta al vi pri la militoj kiuj okazis en la orienta parto de la Demokrata respubliko Kongio. hodiaŭ, mi ankoraŭfoje reskribas al vi por vin informi ke la nuna situacio malpliboniĝis en mia distrikto tiamaniere ni ĉeestas al granda homamasbuĉado en mia vilaĝeto.

Mi sukcesis eskapi ĉar mi rifuĝis en la arbaro kun mia tuta familio sed multaj personoj perdis [s]iajn vivojn kaj ĝis nun la homaj murdadoj daŭras dum la Unuiĝinta Naciaj militistoj kiuj devus nin protekti ŝajnas kunlabori kun tiuj kiuj nin buĉas kiel besto; eĉ bestoj multvaloras ol homo en mia vilaĝo.

Oni diras ke la bluaj kaskoj estas militistoj de la paco sed ĉi tie estas male. Anstataŭ protekti la enloĝantaroj[n], ili ĉeestas al la homaj buĉadoj sen reagi. Kia honto por la internacia komunumo! Kia honto por la Unuiĝinta Nacioj. Mi pensas ke tio kio okazis en mia vilaĝo RUTSHURU, la Unuiĝinta Nacioj multe kulpos ĉar ĝi malsukcesis protekti pacajn civitanojn.

Mi pensas ke la ĉefcelo de la bluaj kaskoj estas protekti kaj alporti paco[n] en la tuta mondo. Nun, kio okazas en Rutshuru?

Mallonge kara samideano mi volas diri al vi ke la nuna vivsituacio en mia vilaĝo estas tre malbona eĉ ne eblas vivi en tia etoso. Se eblas kara samideano vi povas nin helpi laŭ via ebleco.

Persone, mi estas la prezidanto de iu granda esperanto kiu nomiĝas VIRUNGA ESPERANTO KLUBO en RUTSHURU. Mi esperas ke vi rapide respondos al ni pere de tiu ret-adreso. Samideane via HUBERT

--------------------------

Ni tuj tradukis la mesaĝon norvegen kaj sendis ĝin al la norvega registaro, la Ministerio pri Ekstero kaj la UN-asocio. Kion plian eblas fari?

Douglas Draper en la E-oficejo en Oslo
porsxin
porsxin diras:
2008-11-22 13:54
Mi ne dubas pri la informo, tamen ĝi estas nedetala, do eblas dubegi.

La mesaĝo el Kongo venis je 13 nov 2008 09:12:20, ĉu la atako okazis je 12a? Grave: ĉu eblas foti ion ajn?

Per fotoj kaj detalaj informoj oni povus agi per indy media kaj portaloj kiaj terra.com.br, kiu estas unu el la ĉefportaloj en lando kaj permesas iun ajn raporti, kiam estas konkretaj fotoj.

ĉar certe estas ĵurnalistoj en Kongo, kaj oni ne disrompis komputilojn, eble oni ne disrompis telefonojn kaj eblas voki ilin en la vilaĝon.
iafantomo
iafantomo diras:
2008-11-28 12:53
Mi tradukis la tekstojn kaj afiŝis ilin en forumo kie iu jam raportis pri registara deklaro, ke eble Britio sendos trupojn al Kongo:

http://www.911forum.org.uk/board/viewtopic.php?p=127839#127839

Mia enkonduko tekstas:

Se Britio tien sendos trupojn, do, kiel vi sugestas, la unua demondo estos, ĉu ili estas tie por protekti la lokajn homojn aŭ por protekti la naturajn rimedojn. Mi opinias ke estas ege verŝajne, ke etnaj streĉoj estas kirlitaj de tiuj kiuj havas la plejmulton por gajni.

Sed se neniu ensendos trupojn, kio okazos? Ni ja havas trupojn de UNo tie, sed ili ŝajnas senefikaj. Kial? Ĉu ili estas same nesufiĉe ekipitaj kiel la trupoj en la MezOriento? Ĉu ili utiligas satelitan komunikadon por traki lokajn trupmoviĝojn. Kio okazas tie?

Mi ne scias kio estas la solvoj, sed kiel ĉiam, necesas establi la faktojn antaŭ ol ni povos utile kontribui. Sube estas helpokrio de la prezidanto de la loka Esperanto-klubo en Rutshuru, kiu havas hororan rakonton por diri. Iuj ajn ideoj kiel reagi estus bonvenaj.
bruno
bruno diras:
2008-12-06 17:12

CER-ES, en Rimini, kaj FKEA, en Francio, nuntempe organizas monkolektadon por sendi al esperantistoj en orienta Kongo, precipe en Rutshuru kaj Goma.

Ni estas en daura kontakto tra lokaj esperantistoj, kiel S-ro Hubert, kaj ankau pere de katolikaj religiulinoj kiuj tena(i)s hospitalon en Rutshuru.

Se vi shatus kontribui, skribu al mia retadreso (bruno (che) breviero.org) kaj mi indikos banko-konton, au en Italio au Francio. Por la venonta sendo, kiu okazos jhus antau Kristasko, ni kolektas ghis la 15a de decembro.

CER-ES (Cer-Es Centro Esperantista Riminese Ecumenico Solidale, de Duilio Magnani) kolektas por chiuj bezonoj, ghenerale. FKEA (Franca Katolika Esperantista Asocio) precipe por la orfejo de Rutshuru (fondita kaj plu administrata de loka esperantisto).

Bruno Masala, bruno (che) breviero.org
redakcio
redakcio diras:
2008-12-11 08:31
Atingis nin peto de la verkinto de la letero, ke por lia sekureco oni ne publike diskonigu lian kompletan nomon. Ĉar la kompleta nomo estis menciita en kelkaj komentoj, ni forigis tiujn komentojn. (La redakcio ne povas redakti komentojn.) Komentantoj, kiuj tion deziras, povas refari siajn komentojn, ne menciante la tutan nomon de la koncerna persono.