Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Dima Ŝevĉenko Facebook sen ajna averto forigas grupojn de esperantistoj

Facebook sen ajna averto forigas grupojn de esperantistoj

by Dima Ŝevĉenko Laste modifita: 2011-08-04 15:17

Antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj mi kreis en Facebook grupon por uzantojn kaj interesiĝantojn pri la esperantista komunumo http://esperanto.com .
Ĝi havis 1000-1200 partoprenantojn.
Grupo ĉefe celis informi pri la novaj teknikaj eblecoj kaj agado ĉirkaŭ tiu ĉi jam sufiĉe granda esperantista retejo.
La grupo estis relative aktiva: uzantoj uzis diskutojn, alŝutis bildojn, ofte (preskaŭ ĉiutage) uzis mikroblogon.
Antaŭ ĉirkaŭ 1-2 semajnoj la grupo plene senspure malaperis (dum mi partoprenis la UKon).
Kelkaj miaj amikoj ĉe Facebook supozas, ke temas pri la renovigo de la sistemo de la grupoj ĉe tiu ĉi socireta monstro, kadre de kiu estis forigita ankaŭ la grupo pri Esperanto.com.
Tamen nek la membrojn, nek la administranton de la grupo la administrantoj (aŭ la sistemo) de Facebook iel avertis aŭ kontaktis pri tiu ĉi intenco.

Tio portas malbonajn pensojn, ke morgaŭ povas same malaperi la paĝoj de UEA aŭ diversaj aliaj aktivaj esperantistaj grupoj ĉe Facebook.
Pro tio estos perditaj miloj da E-lingvaj mesaĝoj, fotoj de la renkontiĝoj, ligiloj, diskutoj...

Laŭ mi, tiuj okazaĵoj estas sufiĉe grava malavantaĝo por la Esperanto-agado pere de Facebook.
Agoj pri dokumento

"Defendo" de lingva egalrajteco

Afiŝita de Molnár László je 2011-08-06 09:46
Lau la nuntempaj okazi/a/ntajxoj mi povas supozi,ke la forigo de grupoj de esperantistoj okazas ne hazarde,male tute konscie malgrau tio,ke oni cxie,cxiam povas legi pri la PRINCIPO DE LINGVA EGALRAJTECO.

Mi estus scivola pri tio,krom grupo de esperantistoj, kiuj grupoj estis forigitaj?

Mi povas nur esperi,ke cxi tio okazis vere cele de renovigo de la sistemo.

Metafore diriti,la premita al muro besto ekatakas.Ankau en socia fenomeno ofte okazas simile.La vera disputo okazas per argumentoj.Se ili mankas,au elcxerpigxas,sekvas aliaj "solvoj",ekzemple forigo de nedeziritaj lingvo au personoj.


Ne uzu Facebook

Afiŝita de Edmund GRIMLEY EVANS je 2011-08-06 09:54
Ĝi estas tute fia firmao. Se vi tamen uzos ĝin, estu preta tuj translokiĝi, kiam necesos, ekzemple al Ipernity aŭ Google+. Google estas malpli fia ol Facebook, laŭ mi.

Ne uzu Facebook

Afiŝita de Kalle Kniivilä je 2011-08-06 12:49
Kial Facebook estas pli fia ol Google? Mi ne emas fortigi la monopolon de Google, kaj tial klopodas laŭeble eviti uzi ĝiajn servojn, sed tio estas eĉ pli malfacila ol eviti Facebook, ĉar la servoj de Google estas tiom bonaj. Hm.

Ipernity estas agrabla, ĉar estas malgranda firmao, kiu eĉ atentas la esperantistojn. Sed bedaŭrinde ĝia malgrandeco kaŭzas, ke ne el ĉiaj aparatoj facile eblas transmeti fotojn tien. Tamen ĝi laŭ mi preferindas al la servoj de grandaj kompanioj, kiel ekzemple Flickr de Yahoo, kiu siatempe helpis enprizonigi ĉinan opoziciulon.

Ne uzu Facebook

Afiŝita de Andreas Kuenzli je 2011-08-06 13:28
Ghis nun mi legis chefe fatrason en Facebook, simile kiel en diversaj Chatrooms, do mi ne alighis. Vershajne la firmao de tempo al tempo malplenigas la rubajhujon. Prave.

Facebook

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-08-06 17:11
Senhonte mi reklamu ke en la fresha Beletra Almanako
http://www.beletraalmanako.com/boao/ba11/index.html
aperas en mia traduko la longa eseo "Unu nekredebla Facebook-vivo en sesdek unu simplaj meditoj" de Arjen van Veelen. Partojn mi pli frue afishis che:
http://pistike65.wordpress.com/[…]/
http://pistike65.wordpress.com/[…]/

amike
Istvan Ertl

Google

Afiŝita de Istvan Ertl je 2011-08-06 17:14
Hierau mi legis chi interesan artikolon pri la historio, funkciado, intencoj ktp de Google:
http://www.nybooks.com/[…]/

amike
Istvan Ertl