Brita esperantisto malaperis en Italio
David Kelso, konata skotlanda Esperantisto malaperis en lundo, la 15a tago de novembro, kiam li iris promenadi en montaro de San Pantaleo, Italio. La serĉado daŭras. Savistoj priserĉas montaron en la kalabria regiono de Italujo por trovi la malaperintan promenanton.
Ed Robertson rapide tradukis la sekvan kiu enhavas lastan novaĵon pri la malapero:
"Plej lastaj novaĵoj pri la malapero de Skoto de San Pantaleo lunde: oni mobilizis la nacian montaran kaj kavernan savservon, la savservon de la financa polico, fajrobrigadon and arbargardistojn. La alarmo leviĝis ĉe la karabinieroj mardon vespere, kaj la serĉadoj komenciĝis merkredon matene, kontinuantaj dumtage mardon [tiele!] kaj merkredon, inkluzivante teamojn piede, aŭte, hundo-unuon, kaj helikopterojn. Aldonaj fortoj estas venontaj ĵaŭdon de Catanzaro [regiona ĉefurbo] de la montara savservo, kaj teamo de flar-hundoj estas speciale survoje de Marche [provinco en centra Italio]. Estas la unua fojo, ke uzatas en Kalabrio tia tipo de flar-hundo, kaj ĝi donas bonegajn rezultojn rilate la serĉadon pri perdintaj homoj." (Esperantigo de Ed Roberton)
Hodiaŭ, vendrede, venas neniuj novaĵoj; nek bona nek malbona. La serĉteamoj simple ne trovas lin en tiuj montoj.
David estas eksprezidanto de Esperanto-Asocio de Skotlando kaj sekretario de Esperanto-Asocio de Britio; profesoro emerita, li estis ĉefinspektoro pri post-lerneja edukado en Skotlando. Li travintras en tiu bela regiono de Italio, revenante printempe al Skotlando.


David Kelso
Mi aldonu, ke li estas bonkorulo, kiu multe faciligas kaj vigligas diskutrondojn kaj similajn aferojn, kaj ofertas kaj dediĉas multege da sia libertempo al Esperanto.
Mi tutkore esperas, ke bonaj novaĵoj aperu baldaŭ.