Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Bert Schumann / Varia ferio en reva Esperanto-kastelo

Varia ferio en reva Esperanto-kastelo

de Bert Schumann Laste modifita: 2011-06-18 09:23
40 tagoj + 30 programeroj + 20 animantoj + 10 kursoj = 100 % revaj E-ferioj

Detaloj de evento

Kiam

2011-07-17 je 11:00 ĝis
2011-08-24 je 16:00

Kie

kastelo Greziljono, Francujo

Kontakta telefono

+33-2.41.89.10.34

Atentatoj

?

Aldoni eventon en la kalendaron.

Kastelo Greziljono ofertas en julio kaj aŭgusto 2011 riĉan programon en Esperanto

Ĉiuj vizitintoj revas reveni: Bela malnova kastelo ĉe lageto, ĉirkaŭita de granda tereno kun arbaro por promeni kaj herbejoj por tendumi. Dormoĉambroj por vi sola, por paro, amikaro aŭ tuta familio. Bona franca menuo. Simpatiaj organizantoj. Internacia etoso kun gastoj el pluraj landoj. Turisma regiono kun la konataj reĝaj Luar-kasteloj.

Elektu vian formulon:
Loĝu kelkajn tagojn, tutan semajnon aŭ pli longe en la kastelo. Vizitu (aŭ ne) semajnan kurson aŭ kulturan aktivaĵon. En libera periodo eblas lui la kastelon.

Agendo

2011-jul-17/23: Pedagogia semajno.

Seminario “Esperanto en la oficiala edukadsistemo”.
Intensaj E-kursoj kaj FEI-ekzamenoj. Bonveniga aperitivo dimanĉon 11h30. Legu pli.

2011-jul-23/30: Alternativa semajno

(ekologio, kuracmetodoj, verda turismo).
E-kursoj matene. Vegetaraj manĝoj. Legu pli.

2011-jul-30/aŭg-06: Turisma semajno

Kursoj de franca lingvo kaj Esperanto matene.
Ekskursoj al Luar-kasteloj posttagmeze. Legu pli.

2011-aŭg-08/15: FESTO

Junulara internacia renkonto kun muzika festivalo (Vinilkosmo). Legu pli.

2011-aŭg-15/24: Festa semajno

por infanoj, junuloj, familioj. Post-FESTO tuj post FESTO.
Muziko, gitaro, sporto, ludoj, artumado kaj E-kurso. Legu pli.

2010-jul-22,31: Muzika prezento

de kantoj E-igitaj el itala kaj angla lingvoj:
Manŭel - Emanuele Rovere, Italujo. Legu pli.


Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: