Personaj instrumentoj
Vi estas ĉi tie: Hejmo Members Attila Ĉu proponi esperantan projekton por la Eŭropa Junulara Karlo-premio?

Ĉu proponi esperantan projekton por la Eŭropa Junulara Karlo-premio?

by Kaszás Attila Laste modifita: 2010-01-26 16:46

La Eŭropa Parlamento kaj la Internacia Karlo-Premio Fondaĵo lanĉas tuteŭropan konkurson por la Eŭropa Junulara Karlo-Premio. Oni povus proponi esperantan junularan projekton por la premio.

Ĉu proponi esperantan projekton por la Eŭropa Junulara Karlo-premio?

La medalo de la Karlo-premio

La Eŭropa Parlamento kaj la Internacia Karlo-Premio Fondaĵo lanĉas jam la trian jaron tuteŭropan konkurson por la Eŭropa Junulara Karlo-Premio. Laŭ la priskribo: "La celo de la "Eŭropa Junulara Karlo-Pemio" estas la evoluigo de la eŭropa konscio inter la gejunuloj, kaj la enplekto de gejunuloj en la eŭropan integriĝon.

Oni aljuĝas la premion al tiaj projektoj de gejunuloj, kiuj helpas la ambaŭflankan interkompreniĝon, la elformiĝon de komuna eŭropa identeco, kaj montras praktikan ekzemplon pri la kunvivado de eŭropanoj, kiel komunumo."

Kio estus pli bona ekzemplo por la ĉi-supraj idealoj ol eŭropa esperantista junulara kunveno? Ĉu oni ne helpas la ambaŭflankan interkompreniĝon kaj la elformiĝon de komuna eŭropa identeco en niaj eventoj? Ĉu ili ne estas praktikaj ekzemploj pri la kunvivado de eŭropanoj kiel komunumo? La respondoj estas: jes, jes, jes! (ĉefe en la amasloĝejoj)

Iuj (eŭropaj esperantaj organizoj, esperantistaj individuoj) devus proponi iun konkretan projekton, ekz. JES, aŭ IJS, aŭ IJF. Se esperantistoj interkonsentus pri unu projekto, kaj pluraj organizoj proponus ĝin, la efiko estus pli granda. Vi trovas la priskribon de la projekto ĉi tie (elektu vian lingvon).


Agoj pri dokumento

Nepre uzi la okazon

Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 18:51
Estas vere granda okazo ankaux por reklami la junularan E-arangxon. Laux mia opinio JES estis kvazaux dua junulara kongreso, kaj certe valoras gxin poruri, malgraux kelkaj makuloj kaj proponi por premio.
La organizantoj ne preterpasu la okazon! Venonta devus ankaux esti organizota.