Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Zamenhof kaj Shakespeare

Zamenhof kaj Shakespeare

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-04-24 12:18

La 23-a de aprilo markas la kvarcentan datrevenon de la morto de William Shakespeare – kaj la 452-an de lia naskiĝo: li naskiĝis kaj mortis en la sama tago de la jaro. Okaze de ĉi tiu duobla datreveno, hodiaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo aperis artikolo “Zamenhof kaj Shakespeare” de Humphrey Tonkin, kiu estas publikigita en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto. La artikolon garnas la Zamenhofa traduko de la monologo de Hamleto “Ĉu esti aŭ ne esti”.
Legu en La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/04/shakespeare/