Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes

Vojmezaj respondoj de prezidanto Fettes

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-02-23 21:39

La Estraro de UEA, elektita somere 2013 en Rejkjaviko, atingis duonon de sia trijara mandato. Tio estas taŭga momento por vidi la (mal)atingojn de la 18-monata agado. La prezidanto de UEA Mark Fettes trovis kelkajn minutojn por respondi tri demandojn de la redakcio de La Ondo de Esperanto. La teksto de la intervjuo, aperinta en la antaŭnelonge dissendita kajero de La Ondo de Esperanto, estas nun legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/02/fettes-5/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm