Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / UK-101: La kongresaj kurieroj en la reto

UK-101: La kongresaj kurieroj en la reto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-07-24 20:45

En la 101-a Universala Kongreso de Esperanto, laŭ longa tradicio ĉiutage aperas kongresa kuriero, kiun povas senpage preni ĉiu kongresano, kaj kiu estas legebla ankaŭ en la retejo de UEA, kie jam estas elŝuteblaj la sabata kaj la dimanĉa numeroj.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2016/07/uk-2/

Stefano Keller
Stefano Keller diras:
2016-07-29 19:42
Nepras korekto al la mastruma-grupa respondo pri la demisikialoj de Stefano Keller (en Pribina-2)

Eble iuj konas la diraĵon: ‘la malĉeestantoj ĉiam malpravas’ - ne pro tio, ĉar ili vere malpravus, sed pro tio, ke ili ne povas sin defendi surloke pro sia for-esto.

Mi ne ĉeestas la 101-an UK-n en Nitro, do la ĉeestanta estrartriopo povis prezenti, respondi la aferon, kiel plej favore al ĝi estis. Sed ilia respondo raportita en la dua numero de la kongresa kuriero estas for de la vero, ĉar krom la enestraraj (personecaj, interpersonaj, komunuikadaj, funkciadaj, ktp.) problemoj mi havis absolute nenian kialon eksteran al tio por demisii (kaj nenie indikis ion tian).

Tiuj kiuj legis mian publikaĵon en Liberafolio:
http://www.liberafolio.org/[…]/iu-stefano-keller-neniam-ekzistis-en-uea povas koni la realajn kialojn de mia demisio.

Do, estas evidente, ke la raporto en Pribina-2 (paĝo 2, unua plena alineo):

«Inter la unuaj aferoj en la komitatkunsido aperis diskuto pri la kialoj de la demisio de estrarano Stefano Keller en aprilo ĉijare. La demisio surprizigis ĉiujn, sed surbaze de respondoj de aliaj estraranoj kaj de la prezidanto, ne temis almenaŭ unuavice pri la problemoj en la interna laboro de la estraro.»

disvastigas respondo(j)n, kiu(j) ne prezentas la veron. Mi volis ke la interesiĝantoj, demandintoj sciu tion - kvankam mi konscias pri tio, ke probable ne ĉiuj el ili ricevos, legos tiun ĉi mesaĝon/publikaĵon, samkiel la supre menciitan, pro nemembreco en iu listo au neregula retuzo.

Stefano Keller (la 29-an de julio 2016).