Tri kongresoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-10-01 21:48

En la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis, interalie, artikoloj pri pluraj esperantistaj renkontiĝoj, okazintaj fine de la Kongresa Sezono. Tri el ili ĉi-semajne aperis ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”: temas pri landaj kongresoj en Irano kaj en Italio, kaj pri la 88a Kongreso de SAT. Ĉi tiuj artikoloj estas legeblaj kaj komenteblaj en “La Balta Ondo”
http://sezonoj.ru/

En ĉi tiu novaĵretejo aperas nur ĉ. triono da tekstoj el “La Ondo de Esperanto”, legado de kiu donas bonan imagon pri ĉefaj eventoj kaj diskutoj en Esperantujo, ankaŭ pri la kulturaj novaĵoj.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016a jaro. La abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm