Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015

Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-10-28 10:31

Ekde 2004 Wolfgang Kirschstein ĉiujare prezentas en La Ondo de Esperanto ĉiun novan nobelpremiiton pri literaturo. En la novembra kajero de La Ondo de Esperanto li verkis sian 12-an sinsekvan artikolon – nun pri la belarusa ruslingva verkistino kaj ĵurnalistino Svetlana Aleksijeviĉ, nobelpremiito pri literaturo 2015. Legu ĝin en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/10/kirschstein/

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la 2016-a jaro. La abonprezo estas 42 eŭroj, kun rabata tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-10-31 16:54
Mi esperas, ke UEA sendis oficialajn gratulojn kaj bondezirojn.
Krizipo
Krizipo diras:
2015-11-06 16:57
Kial UEA faru tion? (Kompreneble ĉiu ajn povas bondeziri al iu ajn, sed mi ne vidas rilaton de UEA al sinjorino Aleksijeviĉ aŭ al Nobelpremio pri Literaturo.)
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-11-07 17:07
Kial ? Cxiu internacia, sinsxatata organizajxo devus fari, des pli, kiam estas honorata de Unesco kaj esti rimarkata kiel progresa asocio !
Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2015-11-07 08:32
En la sekva numero de Beletra Almanako aperos la artikolo "La voĉo de Svetlana Aleksijeviĉ" de kritikistino Galina Juzefoviĉ, kiu afable permesis tradukon en Esperanton fare de Grigorij Arosev.