Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Strato Esperanto en Kazano estas renomita

Strato Esperanto en Kazano estas renomita

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-07-01 10:52

Lastatempe en Ruslando estis du stratoj, kies nomoj estis registritaj en la listo de ZEOj (Zamenhof-Esperanto-Objektoj). Sed nun la nombro da ZEO-stratoj en Ruslando duoniĝis, ĉar la urbestraro de la Tatarstana ĉefurbo Kazano la 26an de junio 2015 decidis renomi la straton Esperanto al la strato Nursultan Nazarbajev, honore al la prezidanto de Kazaĥio.

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/06/kazano/