Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Radio Esperanto denove aŭskultebla

Radio Esperanto denove aŭskultebla

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-05-06 13:48

Dum 2008-2013 aperis 31 sonprogramoj de Radio Esperanto el Kaliningrado (Ruslando). Ili estis aŭskulteblaj, elŝuteblaj kaj aboneblaj en la unua Ruslanda podkastejo Rpod ĝis la fino de la 2014a jaro, kiam Rpod estis fermita. Ĉar pluraj personoj petis redisponigi la malnovajn programojn, la redakcio de Radio Esperanto ĉi-printempe komencis publikigadon de la malnovaj podkastoj ĉe PodFM.ru. Tie jam estas la unuaj dek sonprogramoj, registritaj en 2008.

Pri la enhavo, aŭstulteblo kaj aboneblo de Radio Esperanto legu en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/05/podkasto-2/