Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Nova programo de Radio Esperanto

Nova programo de Radio Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-10-10 22:58

La 9-an de oktobro 2016 estis registrita la 39-a podkasto de Radio Esperanto (Kaliningrado, Ruslando), kiun, kiel ĉiam, kungvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

En ĉi tiu programo:

  1. Enkonduke
  2. Nova guberniestro: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka
  3. Esperanto-novaĵoj
  4. La Ondo de Esperanto, 2016, №10
  5. Versenigmo
  6. Amir Hadžiahmetović kaj Espo Despo: «Neĝo falis»


La programo daŭras 20 minutojn.

La 39-a sonprogramo de “Radio Esperanto” estas aŭskultebla kaj elŝutebla ĉe:
http://sezonoj.podfm.ru/esperanto/39/