Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Malnovaj Ondoj libere legeblaj

Malnovaj Ondoj libere legeblaj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-07-09 19:58
Malnovaj Ondoj libere legeblaj

La Ondo de Esperanto

Ekde la 2007a jaro oni povas aboni la sendependan internacian gazeton “La Ondo de Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando) ne nur papere, sed ankaŭ elektronike (pdf). Nuntempe iom pli ol kvarono da abonantoj elektas la elektronikan abonon. Hieraŭ la redakcio de “La Ondo de Esperanto” enretigis la pdf-versiojn de ĉiuj numeroj por la jaroj 2007 kaj 2008. Nun ili estas senpage elŝuteblaj.
Legu pli en la retejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/07/ondo-3/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. La elektronika (pdf) jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2015-07-12 16:11
Estas bone kiam Esperantistoj libere disponigas siajn verkojn, kiel videblas chi tie kun la Ondo de Esperanto, en la Interreto. Nun estas tiom da materialo, ke indas pensi pri pli grava rolo en la Movadoj por homoj kiuj profesie au parttempe estas bibliotekistoj. Homoj kiuj pli bone scias kiel kunmeti la novan amason da informo, kaj disponigi ghin al esperanta kaj ne-esperanta publiko faros grandan servon por la konservado kaj antauenigado de nia lingvo.