Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto

Louis de Beaufront, la dua patro de Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-03-04 19:57

En la historio de Esperanto ne estas pli enigma kaj disputata figuro ol Louis de Beaufront – unue nomita “la dua patro de Esperanto” kaj poste konata kiel “Judaso”. Pri lia vivo kaj agado rakontis Aleksander Korĵenkov en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”. Lia artikolo aperis kadre de la kleriga rubriko “Nia trezoro”, kiu ĉi-jare prezentas dek gvidantojn de la Esperanto-movado ekde Zamenhof ĝis la nuna tempo. Hodiaŭ, ses semajnojn post la dissendo de la februara “Ondo” la artikolo de Korĵenkov iĝis legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/03/beaufront/

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro. La elektronika versio (pdf) kostas nur 15 eŭrojn:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-03-24 10:36
Estas fakto, ke li multon faris por Esperanto, sed estas ankaux malgxoja vero, ke "La dua patro de Esperanto" preskaux murdis sian infanon ! Tamen, en mia kolekto de "Kuriozajxoj kaj unikajxoj" estas gardata lia originala korespondajxo.