Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Literatura konkurso Liro-2014

Literatura konkurso Liro-2014

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-01-15 12:08

Estas anoncita la rezulto de la tradicia literatura konkurso Liro-2014. La juĝkomisiono atribuis la laŭreatecon al Reinhard Fössmeier (Germanio) pro la traduko de la anglalingva novelo The roads we take de O. Henry, kaj al Jurij Karcev (Ruslando) pro la traduko de la ruslingva poemo Muĥi de Aleksej Apuĥtin.

Legu la plenan komunikon pri la rezulto de Liro-2014 en la baldaŭ aperonta februara kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2015/01/liro-2014/

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partoprenintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2014