Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / La kongresa rezolucio

La kongresa rezolucio

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-08-04 21:13

La rezolucio de la 100a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015, en Lillo kun 2 695 partoprenantoj, estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2015/08/uk100-5/

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-05 09:24
Proponoj por la rezolucio ankau venis de unuopaj membroj de UEA . Mi shatus legi ilin!
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2015-08-05 10:13
Kiu ricevis tiun rezolucion ?
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2015-08-08 15:17
Kiuj vocxdonis por tiu rezolucio?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2015-08-09 12:28
Ĉiujare en la sama sterila, pompa diplomata maniero verkita. Kiu legas tion? Kiu citas tion? Kiu imagas, ke estas valida priskribo de la agado?
Ĉu estas rimarkita de la ordinara Esperantisto?
Supozeble ĝi troviĝos en la tirkesto kun la 100 antaŭaj rezolucioj.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-08-09 20:42
Osced' - jes post la UK ni (bedaŭrinde) mortigis 5 tagojn en Bruselo kie ni vizitis la kvartalon de la Eŭropa Parlamento, do najbararo de Londono en Belgio de kie oni angligas la kontinenton.
Kaj ni rigardis televed la novaĵojn pri la rifuĝinotj el eksaj anglaj kolonioj kiuj aĉe mortas en la enirejo de la tunelo inter Francio kaj Anglio - kien ili volas iri ĉar ili devis lerni la anglan lingvon kaj la anglajn kutimojn en siaj hejmlandoj, pli fruaj kolonioj de la angloj. Ili ne volas resti en Francio (kvankam la vivo tie certe estas pli dolĉa) ĉar ili ne scipovas la francan kaj ne konans la francan kulturon. Sed la eksaj koloniistoj ne volas ilin, do ili devas morti tie sur la plaĝo.
Sed ja, nia brava UEA neniam priparolos kion ni povas fari por la rifuĝantoj (rifuĝintoj, rifuĝontoj), por la migrantoj, por la gastlaboristoj - kial ne? Ĉar ni ne havas solvojn. Kaj kial ni ne havas solvojn? Ĉar ni ne parolas pri tiuj problemoj. Ne, ni havas bonburĝajn konkursojn pri deklamo kaj tiel plu. La veraj mondproblemoj eble estas tro politikaj, tro maltrankviligaj por nia hobieska Esperanto.
Mi demandas: kie estas la interna ideo? Kie estas la homa amo de Zamenhof? Li kuraĝis batali - eĉ kiam lia propra patro detruis siajn unuajn ideojn. Li donis sian vivon por ideo pli granda, pli vasta ol Kultura Vespero aŭ multekosta bankedo (71 eŭrojn!!!! tio kion ni pagis por 2 manĝoj superbaj por du personoj en belega franca restoracio - kun diversaj vinoj kaj la plej bongusta "kremo brulita" de mia ĝisnuna vivo, kun waterzooi de poisson foje, alifoje brochette de volaille a la provencale .... pardonu, mi estas diplomita ĉefkuiristo - mi celas, ie la estraro de la UK perdis la homaranan fadenon de nia lingvo antaŭ la altaro de senpolitikismo kafklaĉa. Kial ni ne invitis kelkajn refuĝintojn kiel gastojn al nia kongreso por priskribi siajn terurajn migradojn trans la maro, trans la landlimoj, evitinte la policanojn? Kial ni ne petis gastlaboristojn paroli pri siaj lingvaj problemoj en Francio? Kial ni ne aŭkusltis parolantojn de la bretona priparoli siajn batalojn por paroli sian denaskan lingvon dans la belle France (en la bela Francio)? Ĉar ni ne volas malkvietigi la akvojn!
Sed dum ni kaŭras paceske, obeeme antaŭ la aŭtoritatoj potencaj ni NENIAM montros la povon de Esperanto. Por ili ni estas "bonegaj infanoj" kun "bela ludilo" - oni lasu ilin kongresumi malbrue inter si.
Ĉu en Nitra ni malatentos la problemojn de la ciganoj tie, de la lingvaj malplimultoj tie (mia patra avino estis hungarlingva slovakino), de la timoj de malgranda nacio kun potencaj najbaroj, de la rifuĝintoj ekstereŭeropaj? Ĉu Nitra estos nur granda festo de folkora koloro aŭ ĉu oni tie priparolos la realan mondon, realajn problemojn kun realaj Esperantaj solvoj aŭ minimume la probeto trovi solvo(j)n pere de Esperanto? Ĉu oni kriegos rezolucion de progreso aŭ ĉu ni denove susuros rezolucian gastsalonan? Iu parolu! Iu ekstaru! Kun la vortoj de Emil Zola el nia 100jara UK gastlando mi laŭtvoĉas: J'accuse! [Mi akuzas].
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2015-08-15 22:41
"Kaj ni rigardis televed la novaĵojn pri la rifuĝinotj el eksaj anglaj kolonioj kiuj aĉe mortas en la enirejo de la tunelo inter Francio kaj Anglio - kien ili volas iri ĉar ili devis lerni la anglan lingvon kaj la anglajn kutimojn en siaj hejmlandoj, pli fruaj kolonioj de la angloj."

Estas du tre interesaj artikoloj ĉe la retpaĝo de BBC rilate al tio, kial la rifuĝintoj en Calais tiom volas atingi Brition anstataŭ resti en Francio. Ĝenerale montriĝis, ke la kaŭzoj estas tre naivaj, kaj plej ofte eraraj.

Iu diris, ke li volas iri al Britio, ĉar li ĉiam revis studi en la fama universitato en Kembriĝo; alia diris, ke li volas iri al Britio ĉar li tre admiras la futbaliston David Beckham. Aliaj diris, ke en Britio, ili rapide ricevos grandan domon aŭ monon.

BBC ankaŭ komparis la verajn situaciojn en Francio kaj Britio rilate al la reguloj pri rifuĝintoj kaj azil-petantoj, la financa kaj labora situacioj, ktp, kaj absolute ne estas evidente ke estas pli bone iri al Britio anstataŭ resti en Francio.

Estas troiga simpligo diri, ke tiuj homoj volas iri al Britio "ĉar ili devis lerni la anglan lingvon kaj la anglajn kutimojn". Kaj kompreneble multegaj tute ne venas de eksaj britaj kolonioj.

Jen la artikoloj:

http://www.bbc.com/news/magazine-33907741

http://www.bbc.com/news/magazine-33268521
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2015-08-16 13:23
Al mi ŝajnas ke tiuj du artikoloj esence pravigas Robb Kvasnak. Se oni parolas la Anglan kaj entute scias (aŭ kredas scii) pli multe pri Anglio ol pri Francio, oni nature preferas la nordan flankon de Maniko. Francio akceptas same multe da azilpetantoj kiel Britio, aŭ eĉ pli, do ĉiuj kiuj preferas Brition kaj ne sukcesis veni en aviadilon, kolektiĝas en Kalezo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-13 15:45
D-ro Kvasnak skribis: "do ili devas morti tie sur la plaĝo"

Kompreneble ili ne devas morti tie. Estas ilia decido, ili devas elporti la sekvojn.
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-08-15 01:23
Ŝajne mankas al Sebastiano du aferoj: historia kompreno kaj empatio. Kiel mi jam skribis: Anglio koloniigis la landojn de kie venas la rifuĝintoj. Oni DEVIGIS ilin lerni la anglan lingvon kaj anglajn tradiciojn en anglaj lernejoj tie. Samtempe Anglio forrabis ĈION moveblan el tiuj landoj kaj mem riĉiĝis hejme. Nun, tiuj malsataj homoj volas iri al la lando kiu regis ilin dum tiom da tempo - kie estas la riĉaĵoj de siaj propraj landoj. Sed la angloj ne volas tion. Due, empatio: tio mankas ofte en la konversacioj pri enmigrintoj en Germanio (mi televidas Deutsche Welle en la germana ĉi-tie en Usono do mi aŭdas la tiel-nomitajn "Talk shows" - Babiladspektakloj). La germanoj ofte forgesas ke foje ILI estis la rifuĝintoj (kiel miaj pra-avoj de ambaŭ flankoj). Oni en Germanio forgesas ke aliaj landoj akceptis germanajn rifuĝantojn - ekzemple miaj praavoj Wunderlich el la urbo de Bergnersreuth (nun "eingemeindet" - do enurbigita - de Arzberg en Fichtelgebirge). Ili estis "Wirtschaftsflüchtlinge" do ekonomiaj rifuĝintoj. Ĉar ili malsatis kaj ĉar la loka princo ne permesis ilin geedziĝi tie sen pagi multan monon, ili forlasis sian hejmon - la konstruaĵo ankoraŭ staras tie - kaj elmigris. Do ili venis ĉi-tien - kaj pro tio mi estas usonano. La historion ni ne rajtas forgesi kaj kiel homoj ni devas havi empation - kiel havis egege Zamenhof.
Eŭropo havas ŝuldojn al multaj eksaj kolonioj. Usono ankaŭ ŝuldas al Sudameriko multon. Ni DEVAS akcepti la enmigrintoj. Niaj landoj ŜTELIS iliajn havaĵojn por fariĝi la riĉaj landoj de la "Okcidento". Nun venis la horo por dividi.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2015-08-15 14:54
Ankaŭ rifuĝintoj estas individuaj, pensantaj homoj, ne nur brutaro, kiel volas pensigi d-ro Kvasnak.

Simile, se d-ro Kvasnak opinias, ke li havas ŝuldojn kontraŭ homoj en Sudameriko, li prefere pagu ilin. Tamen li ne provu pagigi min por lia spleno.

La rezonado, ke la Usonanoj "DEVAS akcepti la enmigrintojn", estas usona afero. Mi ne vidas la rilaton al la mortintaj krimuloj en la trajntunelo al Britujo.
Johan Derks
Johan Derks diras:
2015-08-20 20:07
De ekstera observanto
La kerno de la rezolucio de la Universala Kongreso en Lillo estis laŭ mi jam entenata en nur tri subfrazoj:
La 2 695 partoprenantoj ………, volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko, atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare; instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro……;
Kion UNESKO mem skribas pri la maniero en kiu organizaĵoj povas kontribui al la Alproksimiĝo de Kulturoj?
Mi konsultis la Ĉefajn Kampojn de Aktiveco en la Agadplano por la Internacia Jardeko (2013-2022) kaj trovis:
1. Akcelado de interkompreno kaj reciproka enkono de kulturaj, etnaj, lingvaj kaj religiaj diversaĵoj samtempe per apogado de penado al repaciĝo
2. Konstruo de kadro de kundividitaj valoroj kiuj nutras socian koherecon
3. Dissemado de la principoj kaj labormetodoj de interkultura dialogo per kvalita edukado kaj amaskomunikiloj
4. Kulturado de dialogo por daŭripova evoluo kaj ĝia etika, socia kaj kultura dimensioj.
Bedaŭrinde en la atentigo kaj instigo de la rezolucio de Lillo mi ne trovis unu ekzemplon de plano aŭ realigaĵo de UEA en la sfero de la Kampoj de Aktiveco de la Jardeko. Laŭmezure de tiu rezolucio UEA, kiel konsiderata de ekstera observanto, nur rigardas la umbilikon.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-08-21 10:22
La UNESKO agadplano kaj aktiveco - same klishas.- feliche la mondo umbilikas.
Molnár László
Molnár László diras:
2015-08-22 18:28
Jxus trovinte retejon -http://sezonoj.ru/2015/08/uk100-5/ mi faris komenton, rilate al proponoj por la malneta teksto de rezolucio. La esenco estas, ke mi proponis : la rezolucio konsistu el du partoj. La unua estu por la aktuala kongreso, kaj enhavu ties gravajn eldirojn, konstatojn. La dua estu deviga por la sekvontaj kongresoj kaj la temo estu LABORPRENADO. Mian proponon argumentis per la senlaboreco, montrante, ke post sukcesa dungado la senlaboruloj ecx multaj gejunuloj veturas eksterlanden kaj komencas lerni ties lingvon.Plej versxajne, Esperanton neniu elektas, cxar perlabori monon nuntempe pe E. oni ne povas- escepte de kelkaj kazoj.

La laborprenado samtempe determinas ankau la lingvoelektadon, pro tio gxi devas havi prioritaton
Min interesis, kio okazis al proponok konkrete al tiu de mia, sed respondon mi ne ricevis.




Molnár László
Molnár László diras:
2015-08-24 07:55
Respektante laboron de redaktoroj de la Rezolucio, mi sxatus aldoni kelkajn rimarkojn.

Ankoraufoje traleginte gxin - cxu hontinde, cxu ne - en la antaulasta alineo mi trovis vorton kaj frapartojn, kiujn mi ne tute klare komprenas malgrau tio, ke mi priatentis ankau la kuntekston , ne nur la vortsignifojn. Jen ili:

  1."...doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro kaj..."

   Por mi tiu cxi tekstigo similas al tiu de la jura, kies cxiu frazoj aparte estas esence kompreneblaj sed , finleginte gxin , oni ne scias , kion oni devas fari

 Kion mi faru dum laborado /kion mi faru dum mi laboras /?

  2."...al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca "

 a, Kio signifas cxi-kaze la vorto- inkluziva.Mi provis traduki, uzante la kontrauan signifon, sed ne trovis la adekvatan solvon.

 b.
 Kia estas /kiel aspektas / la reala funkciado ?
  Cxu ekzistas ankau nereala ?

 Kiu tute precize komprenas la supre menciitajn , bonvolu interpret,klarigi, cxirkauskribi .

Kiel mi skribis, oni ne sxatas gxeneralajxojn, la florajn lingvojn des pli la konktetajxojn.Memkompreneble, mi estimas ties opiniojn, kiuj pensas pri tio alimaniere



 
Molnár László
Molnár László diras:
2015-08-26 07:00
Rezolucio estas grava dokumento.

En mia lasta komento mi starigis demandojn, petante respondojn al ili.

Kun granda scivolemo mi atendas la klarigojn