Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kio estas Esperanto? Pola nacia heredaĵo!

Kio estas Esperanto? Pola nacia heredaĵo!

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-11-22 21:05

La 20an de novembro 2014 la pollanda ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo Małgorzata Omilanowska subskribis dokumenton, laŭ kiu Esperanto estas enmetita en la Polan liston de nemateria kultura heredaĵo.
Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/11/pollando-2/

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-11-23 16:01
Eduardo Kozyra
Karaj!
Mi antaŭ unu juaro jam klarigis al polaj esperantistoj ke venos tiaj
reagoj, kiel la viaj! Pollando ne povas akcepti dokumenton pri monda
heredaĵo char faras tion la Komitato elektita dum lasta Ĝenerala
Konferenco! Pollando povos esti la ĉefproponanto kun la apogo de
aliaj landoj (same kiel en la kazo la rezolucio de 1985). Pollando
enmetis ĝin ĝuste sur sia propra nacia listo, ne monda! Kiel mi jam
diris, mi pretas viziti polan delegacion la 26an-27an de novembro 2014 dum
la kunsido de la Plenumkomitato pri monda heredaĵo en Parizo, por
paroli pro Esperanto. Poste ni demandos al aliaj delegacioj (kun via
helpo!) apogi la proponon.
Kore salutas,
Dr hab Barbara Despiney, oficiala reprezentanto de UEA ĉe UNESKO (de 1976).

Komentita 23 11 2014 je 14:25
 Eduardo Kozyra
Esperanto konservas la valoron kaj statuson kiun ĝi nun havas.
Aldone la pola ŝtato oficiale rekonas kaj tiel altigas ĝian valoron.
Oni nun povus provi atingi ke Unesko ĝin same rekonas.
Legu en eo.wikipedia.org/wiki/Nemateria_kultura_heredaĵo

Ĉiukaze, LLZamenhof loĝis en polaj urboj Varsovio kaj Bjalistoko
kaj tial Esperanto jam estis pola heredaĵo antaŭ ŝtata rekono.

Bert Schumann,
Prezidanto de EDE-Federacio

Komentita 23 11 2014 je 15:10
 Eduardo Kozyra
Same mi gratulas nome de la Estraro de UEA!

Mark

Mark Fettes
Prezidanto
Universala Esperanto-Asocio

On 2014-11-20, at 11:11 AM, wrote:

Kara Eduardo,

Bonega novajho! Mi elkore gratulas al ĉiuj el vi de EDE-Pollando, senlacaj laborantoj por Esperanto kaj por lingva justeco, kaj al Pollando, pro tiu saĝa, kuraĝa kaj klarvida decido. Ĝi malfermos al ni pordojn!

Amike.

Seán

Komentita 23 11 2014 je 15:33
 Eduardo Kozyra
Estimataj,

Unuavice gratulon! Kun granda ĝojo ni prezentas la informon komence de la hodiaŭa E-elsendo de Pola Retradio (www.pola-retradio.org).
Mi ankaŭ transdonis ĝin al la estraro de UEA kaj al la Komisiono de UEA pri Rilatoj kun Internaciaj Organizaĵoj.

Amike, Barbara Pietrzak

Komentita 23 11 2014 je 16:29
 Eduardo Kozyra
Multajn gratulojn al EDE-Pollando. Temas pri tre impona kaj utila atingo.

Humphrey Tonkin

Komentita 23 11 2014 je 16:50
 Eduardo Kozyra
Pollando ne povas akcepti dokumenton pri monda kultura heredajho. Ghi povas deccidadi nur pri sia nacia heredajho kaj tion ghi prave faris, char ja E startis en Pollando, en Varsovio. Chopin estas pola komponisto kaj ankau li apartenas al pola kulturo, sed liaj verkoj estas universalaj kaj UNESKO povus proklami la vekaron de Chopen monda kultura heredajho.
Nun estus bone ke chiu en sia lando klopodu same baze de la ekzemplo de Pollando proklami produktojn de E-kulturo sia nacia kulturheredajho.
Almenau tiuj landoj kiuj grave influis al la Esperanta kulturo, chefe literature. Ekz. Kroatio havas la eblon fari tion pro siaj gravaj verkistoj kiel Lapenna, Štimec ktp kaj pro enorma tradukverkaro el la kroata literaturo al Esperanto. E-literaturo estas parto de kroatia literatura korpuso same kiel ghiaj latinskribitaj verkoj kaj verkistoj en minoritataj lingvoj de Kroatio.
Sub tiu preteksto oni povas postuli de kroata kulturministerio proklami Eon kiel kulturheredajho de Kroatio (ja heredajho char oni verkas en E en Kroatio jam pli ol 100 jaroj). Simile povas fari multaj landoj. Por tiu celo certe helpos la precendenca atingo en Pollando.
Post kiam oni atingas tion en almenau 3 au 4 landoj, oni povas prezenti la proponon al UNESKO au certameniere al EU.
Zlatko Tisljar, sekretario de EEU

Komentita 23 11 2014 je 17:00
 Eduardo Kozyra
Karaj geamikoj de Esperanto,

Estas tre simpla. Pollando estas la lulilo de Esperanto de la inventinto, Ludoviko Zamenhof.
Nun eficiente amikoj en Pollando sukcesis eliri, ke Esperanto Monda Kultura heredaĵo estas.
Brila ideo de polusoj, Heredon al homaro.
Mi ĝojas, ke ni esperantistoj havas niajn amikojn en Pollando,kiuj profitis el la laboro de konservi ĉi heredaĵo.
Danke al ĉiuj amikoj en Pollando altigis la prestiĝo de Esperanto estas kuraĝigitaj.
Ulrich

Ulrich Heinemann
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-12-02 07:23
Strange
Mi estis konvinkita, ke Esperanto estas heredaĵo de la tuta homaro.

Nun iuj poloj provas ŝovi ĝin en sian poŝon, kvankam Esperanto ekestis sur rusa teritorio. Kaj la esperantistoj aplaŭdas.

De unu preskaŭ unu jarcento ni vidas la provon de la naciismaj poloj okupi la aferon kaj meti la ŝtampon "pola" sur Esperanto.

La atributo "pola" samtempe kaŝas, ke Zamenhof plej verŝajne multe pli profitis el sia juda fono ol de la antaŭmilita separatismo en la Rusa Imperio. Kiel kutime SAT silentas.
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-12-04 11:37
Mi trovis pli detalajn informojn en materialo de historiisto.

"Zamenhof ne povas esti konsiderata kiel pola kultura heredaĵo, car li
estis (ruslanda) judo kaj vivis en ŝtato, kiu tiam ankoraŭ ne nomiĝis
Pollando.

Krom tio, kiel ĝenerale konate, Zamenhof eksplicite neis sian polecon.

Per tio la pola propagando denove klopodas uzurpi Zamenhofon kiel polan
heredaĵon kaj prisilenti lian judecon, kio estas ne nur malhonesta sed
kio en tiu formo ankaŭ ne estas akceptebla."

Ĉu nunaj Esperantistoj rajtas agi kontraŭ la volo de Zamenhof, kiu "neis sian polecon" ?

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-12-04 16:53
Se ni ne rajtus agi kontraŭ la volo de delonge forpasintaj personoj, ni vere havus problemon. Vi supozeble volas demandi ĉu oni rajtas reinterpreti la manieron kiel delonge forpasintaj personoj difinis sin mem.

Se oni sekvas la ligilon, oni tuj notas ke kie la titolo en Libera Folio havas "pola _nacia_ heredaĵo", tie la titolo en la Balta Ondo havas "pola _kultura_ heredaĵo" kaj en la teksto oni parolas pri "la Pola listo de nemateria kultura heredaĵo". Ĉu temas pri nura pretervido fare de Aleksander Korĵenkov, aŭ li volis provoki komentojn, mi ne scias. Mi ankaŭ ne scias ĉu la proceduro ĉe Unesko estas deklari mondajn kulturajn heredaĵojn nur surbaze de jam ellaboritaj membrolandaj listoj, sed tion oni ja povas imagi.
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-11-23 21:03
Epokfaranta evento de pola Esperanto-movado

La 20-an de novembro de la 2014 jaro daŭre enskribiĝos en historion de E-movado. En la ĉi tago antaŭ tagmezo Direktoro de Nacia Instituto pri Heredaĵo Sinjorino Joanna Cicha Kuczyńska telefonis al mi informante, ke 31-an de oktobro 2014 la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo – Sinjoro Bogdan Zdrojewski akceptis kaj subskribis prezentitan al li far’ Ministeria Kapitulo la preparitan pere de Pola Asocio EDE konkludon por enskribi lingvon Esperanton sur landan liston de nemateria kultura heredaĵo de Pollando. S-ino Direktorino informis min ankaŭ, ke pli frue ŝi informis pri tio jam Prezidanton de Parlamenta Trupo pri Apogo de lingvo Esperanto – sinjoron Senatoron prof. hab. inĝ. Edmund Wittbrodt, kaj ankaŭ, ke probable la oficiala solenaĵo ligita kun tiu evento okazos en plej proksima tempo en Reĝa Kastelo. Tuj post nelonga tempo mi ricevis de s-ro profesoro Edmund Wittbrodt mesaĝon kun jena enhavo:

„Estimata s-ro Kazimiro, mi ĵus ricevis novaĵon, ke Esperanto estiĝis enskribita sur liston de pola nemateria heredaĵo! En tio estas granda via merito s-ro! Ni salutas vin Edmund Wittbrpdt”.

            Post la ricevo de tiu mesaĝo, mi eksentis min devigita infofmi pri tiu historia evento kelkajn personojn, en tio kiel la unuan mi sciigis la plej meritan por E-movado japanon – Etsuo Miyoŝi, post sekva informado kelkajn plej proksimajn personojn, do per ĉena metodo la novaĵo disiĝis sur tutan Pollandon, Eŭropon kaj mondon. La novaĵo vekis entuzjasman ĝojon, pri kio plej bone atestas tio, kun kia malpacienco oni atendadis tiun eventon, do tio vekas en mi esperon, ke tiu epoka sukceso, atestanta pri serioza interesiĝo fare de Ĉefaj Landaj Aŭtoritatoj, pri nia Nacia Trezoro, kiu plej multe glorigis Pollandon en la mondo fare de plej facila, neŭtrala kaj internacia lingvo de amikeco – Esperanto ne malaperos, sed oni utiligos ĝin por disvastigado de scio pri tiu lingvo kaj ties grandioza ideo, kiu hipotezas, ke fare de facila interkompreniĝo, la homaro povos kunvivi en pli granda konsento, harmonio kaj amikeco sendepende de diversaj dividigantaj ilin malsamecoj.

            Post tiu informo mi havis sufiĉe longan, telefonan interparoladon kun Sinjoro-Profesoro Wittbrodt, dum kiu s-ro Senatoro eksugestis revelacian kaj rekte genian proponon, nome, ke sendepende de tiu planita solena, okazonta anonco en Reĝa Kastelo, S-ro Senatoro intencas organizi specialan kunsidon de Parlamenta Trupo pri Apogo de Lingvo Esperanto, al kiu li planas inviti prezidantojn de landaj kaj regionaj E-organizaĵoj por mobilizi ilin kaj prilabori kunordigitan planon de komunaj agadoj direktiĝantaj al plej efektiva utiligo ties epokfaranta enskribo de la lingvo Esperanto - sur landan liston de kultura heredaĵo – por bono de Pollando, Eŭropo kaj mondo.

            LA ŜANCON KIAN KREAS TIU ENSKRIBO POR HOMARO DE LA MONDO NE RAJTAS MALŜPARI FAR POLAJ ESPERANTISTOJ!!!

Sinjoro Senatoro en sia citita supre mesaĝo afable konstatis: „ Granda en tio estas via merito!!” Tiuj vortoj de apreco koncerne de miaj modestaj meritoj, mi altŝatas, ĉar ili kaŭzas al mi grandegan kontentigon kaj mi estas al sinjoro Profesoro treege dankema. Ili kaŭzis ankaŭ, ke mi ricevis jam multe da gratuloj ellandaj kaj eksterlandaj, ankaŭ kun petoj transdoni same por Senatoro-Profesoro Edmund Wittbrodt, kion mi nun kun granda agrableco enkonduke faras kaj promesas amasan kopion de ĉiuj gratuloj en plej proksima tempo sendi al Sinjoro Profesoro.

Jen mi prezentis vortojn skribitaj de Kazimiro Krzyzak - auxtoro de la ideo por pli bone
kompreni . Mia speciala danko al la EDE-anoj: Gizela Matray, Dorota Burhardt kaj Halina Komar, kiuj "butonumigis" la lastajn skribajxojn.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-11-25 15:45
Ŝajne la informo pri la dato en la komuniko de Alexander Korĵenkov, ke la "20an de novembro 2014 la pollanda ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo Małgorzata Omilanowska subskribis dokumenton (...)", estas erara. En tiu tago okazis nur la telefona alvoko de s-ino Joanna Cicha Kuczyńska al Kazimiro Krzyzak.

La subskribo jam okazis en la 31-a de oktobro 2014.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2014-11-24 11:51
En la komento de Kazimiro Krzyzak, transskribita far Stanislaw Rynduch, troviĝas eraro. Li diras ke la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kiu enskribis Esperanton en la liston de nemateriaj kulturaj heredaĵoj estas s-ro Bogdan Zdrojewski. La nuna Ministro, ekde 17 Junio 2014, estas s-ino Małgorzata Omilanowska, kiel estas ĝuste citita en la informo de Aleksander Korĵenkov.
Dario Rodriguez
Dario Rodriguez diras:
2014-11-24 16:57
Cele al pli efika disvastigado de ĉi grava atingo, utilus scii ĉu ĝi estis menciita en polaj gazetoj rete atingeblaj; ankaŭ ĉu eblas atingi oficialan retpaĝon de la pola Ministerio pri Edukado kaj Nacia Heredaĵo kun listo de la heredaĵoj, inkludante jam Esperanton.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2014-11-25 15:34
Jen en polaj retejoj kaj gazetoj:

- Pola Televido, Bialystok, http://www.tvp.pl/[…]/17785309
Język esperanto wpisany na Polską Listę Dziedzictwa Niematerialnego
15:02, 24.11.2014

- Dziendobry.bialystok.pl
http://dziendobry.bialystok.pl/[…]/
Esperanto na Liście Niematerialnego Dziedzictwa Kulturowego
22 listopada 2014

- bialystokonline.pl
http://www.bialystokonline.[…]esco,artykul,81558,8,1.html
Esperanto może trafić na Listę UNESCO
2014-11-23
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-11-25 00:28
Kara Dario Rodriges vi tute pravas de la 17a de junio Bogdan Zdrojewski ne plu estis ministro pri Kulturo sed en la artikolo de Kazimierz Krzyżak ankorau estas alia grava eraro char Joanna Cicha-Kuczyńska ne estas Direktoro de Nacia Instituto pri Heredaĵo !!! char shi estas la Konsilanto de Pola Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo en la Departemento pri la Protekto de Histori-monumentoj !!!.

PLI BONE VI LEGU LA SENERARAN SUBAN FRAGMENTON DE LA ARTIKOLO PRI TIU TEMO EL LA E-VIKIPEDIO PRI: "Pola Asocio Europo - Demokratio - Esperanto" :

2014-10-31 Esperanto aldoniĝis al la Pola Listo de Nemateria Kultura Heredaĵo post la subskribo de Pola Ministrino pri Kulturo kaj Kultur-heredaĵo – prof-ino d-rino habil. Małgorzata Omilanowska [mankas fonto].

La 31-an de oktobro 2014 okazis la kronigo de la streboj de PGAE kaj EDE-Pollando, kaj przidanto Jerzy Antoni Walaszek sendis la suban leteron al Esperantio:

 
 „ Estimataj amikoj, adeptoj kaj simpatiantoj de Esperanto, karaj esperantistoj
en Pollando kaj en la tuta mondo !

Permesu anonci la epokan novaĵon de pola esperantistaro, kiu danke al la intensa kunlaboro kun Polaj Parlamentanoj de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), Polaj Esperanto-Organizaĵoj, Pola Instituto de Nacia Kultura Heredaĵo pere de ĝia tiama Ministro, s-ro Bogdan Zdrojewski kaj fine kun helpo de landaj kaj eksterlandaj eminentaj sponsoroj i.a. Etsuo Miyoshi, ni ĝisvivis la honoron ricevi aproban subskribon de nuna Pola Ministrino pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo – prof-ino d-rino habil. Małgorzata Omilanowska, kiu ebligis lokigi ESPERANTON sur Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo. La sukcesa evento, iniciatita de la prezidanto de PGAE, eminenta pola senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kaj eminenta Honora Membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto - Kazimierz Krzyżak, ebligas estonte proponi ESPERANTON sur Reprezentativan Unesko-Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo de la Homaro.

Kiel pola deponanto de la lingvo Esperanto kaj ĝia kulturo, mi petas redaktorojn de Esperanto-gazetoj, -portaloj, -radioj kaj -televidoj, disvastigi tutmonde la historian eventon pri enlistigo de Esperanto, la 31-an de oktobro 2014 j., sur Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

Kun vortoj de espero kaj internacia amikeco - Jerzy Antoni Walaszek -

prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) ”
 
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-11-26 13:23
Estas fakto, ke pro sia agxo (86) kaj tro granda sxargxo Kazimiro Krzyzak miksis la nomojn, pro kio li kore pardonpetas la legantojn,sed plej grava estas, ke gxuste li kaj prof. Wittbrodt atingis neeblajxon, cxar ecx Kozyra kaj Walaszek uzante EDE- PL private faris al Krzyzak kaj membrojn grandajn malhelpajxojn, pri kio cxi tie ne estas tempo kaj loko por cxion priskribi. Ili ecx evitas akcepti novajn membrojn kiuj pagis membrokotizon kaj atendas de pli ol du monatoj esti akceptitaj.(inter ili estas ekzemple iama prezidantino de PEA kun sie klubo!) Statute pravigita postulo de la membroj, de monatoj atendas sanigontan kunvenon.
Ne estas do ebla uzi vorton prezidanto ne plenumante gxin !
Christian Lavarenne
Christian Lavarenne diras:
2014-11-27 14:18
d-ro Christian Lavarenne

Gratulojn !
Alia dua paŝo, plie de la poste logika rekono de E kiel monda kultura heredaĵo (fare de UNESKO), estu, alidirekten, la statuso de minoritata lingvo en Pollando decidota de la pola ŝtato (jam almenaŭ parte favora al E), kiu tiel ebligus ke E ricevu en aliaj eŭropaj landoj gravajn avantaĝojn (subtene de la ŝtatoj) pro la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj.
Ĉar tiel, ne plu necesus rekonigi (tro malfacile) E kiel “ne teritorie ligitan lingvon” (difino en artikolo 1) : tiam ĝi jam oficiale estus minoritata lingvo de iu lando (Pollando) en la aliaj.

P.S.
Pri Małgorzata Omilanowska : ŝajnas ke antaŭe ŝi iam estis "prof. dr hab." kaj "Dyrektor Instytutu Historii Sztuki Uniwersytetu Gdańskiego" (http://historia.ug.edu.pl/search/node/Omilanowska), t.e. Direktorino de la Instituto pri Art-historio ĉe la Universitato en Gdansk, ĉu ne ?
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-11-30 17:27
Kara d-ro Christian Lavarenne,
vi skribis: "Pri Małgorzata Omilanowska : ŝajnas ke antaŭe ŝi iam estis "prof. dr hab." kaj "Dyrektor Instytutu Historii Sztuki Uniwersytetu Gdańskiego" (http://historia.ug.edu.pl/search/node/Omilanowska), t.e. Direktorino de la Instituto pri Art-historio ĉe la Universitato en Gdansk, ĉu ne ?" - jes vi tute pravas, nur tradukante en la supra frazo "Uniwersytet Gdański" devas esti "Universitato en Gdansko" aŭ "Universitato en Gdańsk".
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2014-12-04 17:48
Nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Unesko povas esti plurlandaj, ekzemple la festo de noruzo estas enlistigita de sep landoj: Irano, Hindio, Azerbajĝano, Pakistano, Turkio, Uzbekio, kaj Kirgizio.
Do, nun gravas, ke aliaj landoj enlistigas Esperanton, kiel kultura heredaĵo, tiel pollando estos nur la unua lando kiu enlistigis ĝin, kaj Esperanto estos internacia heredaĵo.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-12-04 23:08
Responde al la komento de Rynduch:
Karaj,
Rynduch ne estas ano de la Estraro de EDE-Pollando kaj la nuna Estraro estas
leĝe agnoskita en juĝejo en Poznano.
Rynduch kaj Krzyżak kun sia grupeto deziras organizi Eksterordinaran
Kunvenon de EDE-Pollando kun la celo forigi la nunan Estraron kaj
kompreneble ili rajtas fari tion lau la STATUTO, sed ili bedaŭrinde ne havas
bezonatajn subskribojn de la triono de la membraro de EDE-Pollando por voki
ĝin. Do simple ili ne havas apogon de la EDE-anoj - se ili havos la
minimume trionon de la subskriboj por tiu kunveno - ili povas tuj post
kelkaj semajnoj informante ĉiujn anojn de EDE-Pollando fari tion eĉ sen
helpo de la nuna legala Estraro ĉar tia helpo ne estas bezonata - ili
havante la trionon lau la STATUTO de EDE-Pollando rajtas mem voki la
KUNVENON. Do kiujn problemojn havas Rynduch, Krzyżak kaj ilia grupeto por
voki la kunvenon ? - simpla respondo: manko de la apogo de la anoj de la
Asocio!!!
Se temas pri la akcepto de la novaj anoj de Nowy Sącz kaj ĉirkaŭaĵo
(aliĝ-deklaracioj de 10 kandidatoj) kaj unu kandidato el Gdynia.
La Estraro dum sia skajpa kunveno fine de oktobro 2014 (ĉeestis: Prezidanto
Antonio Walaszek, Vicprezidanto Eduadro Kozyra kaj ano de la Estraro Wiesław
Gonera) akceptis kiel anojn de EDE-Pollando 9 personojn de Nowy Sącz kaj
 ĉirkaŭaĵo kaj unu personon de Gdynia. Nur unu ne estis akceptita pro la
oficialaj ofend-atakoj flanke de tiu persono kontraŭ la Estraro de
EDE-Pollando kaj klare skribita volo nuligi la nunan estraron kaj enkonduki
la militon inter la anoj de EDE-Pollando (ni povas sendi malferm-leterojn de
tiu persono - kiuj dokumentas tion). Do estas klara decido de la Estraro de
EDE-Pollando ne akcepti personon kiu rolus kiel la "TROJA ĈEVALO" en nia
Asocio.
Post tiu akcepto de sume 10 anoj - la grupeto de Rynduch kaj Krzyżak tamen
ne havas la apog-trionon inter la anoj de EDE-Pollando por alvoki la
Eksterordinaran Kunvenon - do estas evidenta ilia problemo ĉu ne?
La legala Estraro ne vidas celon por mem voki la KUNVENON. Fino de la
trijara oficperiodo de la Estraro estas la septembro 2015 !!! kial ili ne
deziras atendi tiun daton - tiam unu monato antaŭe (do aŭguste) ni dissendos la inviton al ĉiuj anoj laŭ decido de la ESTRARO de EDE-POLLANDO por voki la kunvenon por novaj elektoj ene de la Asocio !!! Kompreneble ĝi okazos en granda silezia urbo Sosnowiec kie estas pli ol 30 anoj de la Asocio (evidente la plej granda klubo, krome estas niaj anoj en sileziaj urboj proksimaj de Sosnowiec: Opole, Zabrze, Gliwice kaj Otmuchów).
Amike,
Eduardo Kozyra,
vicprezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando)
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-12-05 18:02
Estimataj,
responde al Kozyra mi malonge respondis sur EDE-pagxo. Li bone scias,ke agis kaj agas ne laux statute kaj li al multaj estas konata, ke li troigas, diras ofte malverajxojn. Li ankaux ne scipovis kunlabori en neniu estraro de PEA.

Amike, Sekretario de EDE-Federacio, Stanislaw Rynduch
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-12-07 00:48
Jen kiel Rynduch scipovis kunlabori kun estraro de PEA kaj kun iama prezidantino. Lia propra respondo (t.e. komento kiu aperis en Libera Folio):
Afiŝita de Stanislaw Rynduch je 2010-09-30 09:46
Unue mi bedauxras, ke s-ino Komar eksportis la kampon sur internacia scenejo. Gxi estas nauxza afero kaj devus esti solvita kie ekestis.
Cxar sxi tamen perdas kredemon enlande sercxas apogantojn eksterlande, kiuj eble ne komprenas la tutan problemon. (ecx enlande apenaux iu konas detale kaj se oni ne povas detale koni, ne eblas jugxi). Por cxion kompreni, mi proponis en Poznano, ke cxiu flanko aperigu korespondajxojn. Certe ili montrus, ke ni (mi kaj Krzyżak) estis atakataj kaj ordonoj de s-ino Komar estis tute ne demokrataj.

Por publiko, eble estus utile klarigi kiel ekestis la milito. Por tion kompreni oni devus studi historion de PEA almenaux de pasintaj 20 jaroj.
Fakto estas, ke la stato estas vere kompatinda. En Pollando ekzistas nun krom PEA multaj aliaj organizoj, grupetoj sendepende agantaj. PEA kaj precipe s-ino Komar uzurpas rajton paroli, kiel cxies reprezentanto, plej volonte tute neniun demandante.
Problemo gxenerale estas,ke sxi, kiel persone diris al mi en Poznano, ni devas kompreni, ke la angla venkis kaj ni devas agnoski, konsenti kun la fakto. Jam tio montras, ke sxi rezignas kaj ne povas esti gvidantino de PEA. Generalo, kiu tion agnoskas estas malliberigita. Kiu tion akceptas iru en malliberejon.

Mi mem kaj nia grupo historie spertitaj, estas konvinkitaj, ke pri tia lingva venko kelkaj asertis jam dum tempo de Napoleon, dum tempo de Hitler, dum tempo de Stalin kaj ecx estis kunlaborantoj. Cxio estas nur tempe aktuala, kaj tio devus al ni doni ion por pensi. NENIU LINGVO NACIA POVAS ESTI DAUXRE INTERNACIA! Se vi vere deziras estonton de EU tion ni devas prikonsideri.

Neniu postulas, ke ni volas devigi, ke cxiuj tuj akceptu Esperanton. Traktu kaj donu al gxi la saman rajton kiel cxiu alia lingvo kaj la vivo mem decidos!
Se ni ne sxangxos legxon, vi sensence klopodas pri E-instuistoj. Unue ni devas doni al ili perspektivon, ke ili rajtos instrui en lernejoj kaj perlabori sian cxiutagan panon. Tiam ankaux ILEI ne havos problemon. Konvena legxo kaj financado cxion regulos.

Cxi tie estas unu el plej grandaj niaj diferencoj en cxi milito. Por enkonduki en la lernejojn ni faris nian lastan iniciaton kolekti 100 mil da subskribojn (nur unu persono Kozyra mem kolektis pli ol 1650 subskribojn !!!, kaj sume EDE-PL 13000 subskribojn), kio povus esti devo pritrakti en la SEJMO. Bedauxrinde s-ino Komar ne subskribis! Do, tio estas suspektinda, cxar mi ne imagas, ke fervora esperantisto ne dezirus tion.

Ni estis kritikataj pri nia politika agado pri intenco oficialigi EDE en Pollando, sed mi gxojas, ke almenaux tion sxi nun akceptas.

S-ino Komar devas kompreni, ke ni estas liberaj homoj, vivantaj en demokratio kaj rajtas skribi kion ni volas al kiu ni volas kaj respondas kion ni faras.
Politikistoj, kiuj volas nin renkonti okazas digne kaj diplomatie en oficejo kaj ne sur strate, kiel tio faris s-ino Komar kun EU-komisaro Janusz Lewandowski.

Mi opinias, ke tiu temo estos multe komentita kaj fine portos fruktojn.

Sincere Stanislavo Rynduch - dumviva membro de PEA, membro de EDE, UEA kaj ano de Iniciata Grupo "Esperanto por EU"
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-12-21 17:06
Cxar Kozyra sxajne montrigxaas kiel gxentelmeno, mi klarigu al aliaj, ke li estas gxuste tiu kiu kun neniu scipovas kunlabori Tiel estis en PEA kaj ankaux nun en EDE. Li uzis EDE por privataj elspezoj. Por tion akiri li organizis sxajnan kunvenon por pucxarte forigi de la estraro kol. Krzyzak kaj min. Estas tamen fakto, ke li kaj mem prezidanto ne havis pagitan membrokotizon (la protokolo dokumentas). De proponita "nova" estraro rezignis intertempe Laskowska, Banasik kaj Matray (do ecx tiu sxajna estraro ne estas valida). Restis do nur du personoj (same unu de Revizia Estraro), kio suficxis por forigi de la konto
monon. Tio okazis jam antaux unu jaro kaj anoj gxis hodiaux atendas klarigojn sur kiuj kondicxoj tio okazis. (se tiu mono estis por eldono de vortaro, tiam eldonanto devas esti EDE-PL) Por pli facile depreni monon, de la estraro devis esti forigitaj personoj, kiuj zorgis pri gxusteco.
Rilate al publikigita mia komento kun iama PEA Prezidantino, do estas malpermesite al li sen mia permeso. Gxuste tio montras veran karakteron de Kozyra, kiu ne scipovas kun neniu kunvivi kaj kunlabori. Mi aldonu, ke intertempe mi havas kun s-ino Komar (krom diversaj iamaj starpunktoj) plej bonajn rilatojn !
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-12-09 20:47
Jen letero kiun ricevis Prezidanto de EDE-Pollando Jerzy Antoni Walaszek rekte de pola Ministrino pri Kulturo kaj Nacia Heredajho (E-Vikipedio: kopio el la artikolo Pola Asocio Europo - Demokratio - Esperanto: Jen la letero kiu atingis Prezidanton de EDE-Pollando Jerzy Antoni Walaszek:

 
Blazono de Pollando
 „ MINISTRO
pri KULTURO kaj NACIA HEREDAĴO

prof. Małgorzata Omilanowska

DOZ-4825/14/JC

Varsovio, la 29-an de novembro 2014.

Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto

Estimataj Gesinjoroj,

Mi afable informas, ke per decido de la 31-a de oktobro 2014 Lingvo Esperanto kiel portanto de Esperanta kulturo estis enskribita en la Landan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo. Kore mi gratulas al Proponantoj, kiuj akceptas defion konservi belegan kaj eksterordinaran tradicion por la sekvontaj generacioj.

Mi esperas, ke la enskribo kontribuos al promociado de nemateria kultura heredaĵo kaj al plikonsciigo de la tuta socio pri graveco de la tradicio kaj de intergeneracia kultur-transdono.

Kun vortoj de estimo

/ - /

prof-ino d-rino habil. Małgorzata Omilanowska ”
 

La 31-an de oktobro 2014 okazis la kronigo de la streboj de PGAE kaj EDE-Pollando, kaj prezidanto Jerzy Antoni Walaszek sendis la suban leteron al Esperantio:

 
 „ Estimataj amikoj, adeptoj kaj simpatiantoj de Esperanto, karaj esperantistoj
en Pollando kaj en la tuta mondo !

Permesu anonci la epokan novaĵon de pola esperantistaro, kiu danke al la intensa kunlaboro kun Polaj Parlamentanoj de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE), Polaj Esperanto-Organizaĵoj, Pola Instituto de Nacia Kultura Heredaĵo pere de ĝia tiama Ministro, s-ro Bogdan Zdrojewski kaj fine kun helpo de landaj kaj eksterlandaj eminentaj sponsoroj i.a. Etsuo Miyoshi, ni ĝisvivis la honoron ricevi aproban subskribon de nuna Pola Ministrino pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo – prof-ino d-rino habil. Małgorzata Omilanowska, kiu ebligis lokigi ESPERANTON sur Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo. La sukcesa evento, iniciatita de la prezidanto de PGAE, eminenta pola senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt kaj eminenta Honora Membro de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto - Kazimierz Krzyżak, ebligas estonte proponi ESPERANTON sur Reprezentativan Unesko-Liston de nemateria kultura heredaĵo de la Homaro.

Kiel pola deponanto de la lingvo Esperanto kaj ĝia kulturo, mi petas redaktorojn de Esperanto-gazetoj, -portaloj, -radioj kaj -televidoj, disvastigi tutmonde la historian eventon pri enlistigo de Esperanto, la 31-an de oktobro 2014 j., sur Polan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

Kun vortoj de espero kaj internacia amikeco - Jerzy Antoni Walaszek -

prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) ”
 


Eblas estonte proponi ESPERANTON sur la Reprezentativan Unesko-Liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro, sed tion devas fari minimume kelkaj landoj samtempe kaj interkonsentite - unu Pollando jam estas, do eble esperantistoj de Litovio, Rusio, Kroatio kaj Slovakio ankaŭ faru saman laboron kiel EDE-Pollando kaj proponu al siaj ministroj pri kulturo kaj nacia heredaĵo.
  
Edward Jaśkiewicz
Edward Jaśkiewicz diras:
2014-12-20 00:59
Estimata Andreas, ni poloj rajtas nomi Ludovikon Zamenhofon - polo, ĉar naskiĝis sur nia pola tero, kie li vivis kaj agis dum tuta sia vivo, kaj tie ĉi, en nia pola ĉefurbo Varsovio li estas entombigita, kaj tio ke Pollando honorigis kreitan de li la internacian lingvon Esperanton, kiel la nacian kulturan heredaĵon de Pollando estas por ni epoka grandioza evento, pro kiu ni estas grandmezure fieraj, sed tio ne signifas, ke Esperanto estas nur pola propraĵo, ĉar nomo " la Internacia Lingvo Esperanto atestas ja per tiuj vortoj pri si mem, ke ĝi estas la propraĵo de la tuta mondo. Do vi ne devas malprave furiozi de kolero, ke Pollando kiel la unua ŝtato en Eŭropo kaj Mondo faris tiun agrablan geston por tutmonda esperantistaro, aprezante finfine tiom alte la ĝis nun neaprezitan, tiun belan trezoron, kia estas interkompreniĝo kaj vivo en paco fare de la tuta mondhomaro.
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2014-12-20 10:28
""ni poloj rajtas nomi Ludovikon Zamenhofon - polo, ĉar naskiĝis sur nia pola tero, kie li vivis kaj agis dum tuta sia vivo""...kaj do Emanuelo Kant estas rusa filozofo...
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2014-12-21 17:19
Estas stulte diskuti kaj kvereli kiu estis fakte Zamenhof. Pro diverasj tiamaj politikaj situacioj, multaj ne kuragxis klare esprimi sin kiu kio estas. Grandan signifon faris,ke lia patro estis grava cara cenzoro. Por mi estas grave,ke cxiuj iliaj infanoj senescepte portis polajn nomojn. Plej grava tamen estis, ke li vivis kaj agis sur pola tero, egale cxu ili estis liberaj aux ne kaj ke la cirkonstancoj por Esperanto estis tie utilaj. Neniu kultura homo ne diskutas, cxu Koch, Mendelson, Einstein, Tessla, Sklodowska, Kopernik,Chopin... estis tiu cxu alia... ili estas filoj de nia tero kaj tio estas monda kultura heredajxo !!!
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2015-01-03 14:09
Rynduch supre en sia komento skribas: " Mi aldonu, ke intertempe mi havas kun s-ino Komar (krom diversaj iamaj starpunktoj) plej bonajn rilatojn ! "
Li estas tipa kameleono kaj lia hxameleona naturo kovradas al li la vizagxon per tiel diversaj koloroj, ke nun kiam prezidanto de PEA estas Mandrak tiel li opinias pri nova (kaj samtempe malnova cxar Mandrak gvidas la estraron de PEA jam cxirkaux 20 jaroj) prezidanto de cxefa estraro de PEA:
 
Stanislaw Rynduch diras:
2013-05-14 12:58Bedaurinde, chi-foje Andreas preskau tute pravas.
Pola Esperanto Asocio plene estas perdita kaj estas sensence daure revivigadi la "mortinton", precipe de homoj kiuj plisharghitaj en komunisma tempo scipovis eluzi Esperanton por propraj celoj kaj esperas ankorau nun, aperante kiel "savuloj". Ili ne komprenis, ke aliaj organizajhoj ekzistas kaj laboras pli sukcese kaj eblas nur fondi federativan organizajhon de chiuj nunaj organizajhoj sur tute demokrata principo sen gvida rolo de PEA, kiu ghin longe traludis kaj ne plu rajtas prezenti polan esperantistaron.
Se al iu vere gravas Esperanto en Pollando, li/shi komprenu, ke nur en federacio estas nia sukceso kaj kaj ni redonadu stiradon volnevole al pli juna generacio.