Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kie UK post tri jaroj? Portugalio kaj Luksemburgio plej subtenitaj

Kie UK post tri jaroj? Portugalio kaj Luksemburgio plej subtenitaj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-06-03 20:35

La 21an de majo en la novaĵretejo La Balta Ondo estis lanĉita voĉdonado pri la demando: “En kiu Eŭropa lando, kie ĝis nun neniam okazis UK, oni prefere okazigu la 103an Universalan Kongreson de Esperanto post tri jaroj?” La proponita listo enhavis 10 landojn kun relative vigla movado.

Post forstreko da amase donitaj nevalidaj voĉoj evidentiĝis, ke plej dezirata kongreslando por 2018 estas Portugalio (135 voĉoj), kiu kandidatis por la 101a UK en 2016 kaj fine malgajnis al Slovakio. La dua loko de Luksemburgio (111 voĉoj) eble estas ŝuldata al la voĉoj de esperantistoj el la najbaraj Germanio kaj Francio – la du plej grandaj Esperanto-regnoj en Eŭropo. En la tria loko estas Ruslando kun 46 voĉoj.

Legu pli detale
http://sezonoj.ru/2015/05/demando2/