Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Kaliningrado: Intervjuo kun diplomato

Kaliningrado: Intervjuo kun diplomato

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-27 16:34

En la novembra kajero de La Ondo de Esperanto aperis intervjuo kun Marcin Nosal, la nova Ĝenerala konsulo de Pollando en Kaliningrado. Li respondis al la demandoj pri la problemoj de la translima kunlaboro, pri la agado de la konsulejo, pri siaj vivo kaj kariero, pri Kaliningrado, kaj fine pri lingva komunikado kaj Esperanto. Interalie, li subtenis la ideon daŭrigi la tradicion de renkontiĝoj inter Kaliningradaj, Pollandaj kaj Litoviaj esperantistoj en la Pollanda Konsulejo.

Hodiaŭ la intervjuo kun la pola diplomato aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/10/242nosal/

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-11-06 20:23
Sendis al mi trafan komenton la fame konata Andi Kuenzli
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-11-08 19:13
Mi timas cenzuron, tial mi ne kuraghas publikigi ghin!
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2014-11-09 13:46
Estas tute strange diri "Mi ricevis X-on, kaj ĝi estas tre trafa, sed mi diros nenion pli pri ĝi". Pli bone silenti, laŭ mi.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-11-09 20:47
Mian kialon mi klare komunikis- la demandon de cenzuro mi ne faris al vi - sed al la cenzuristo! Sed certe vi mem rajtas esprimi vian opinion pri deviga
 silento
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2014-11-10 13:11
Laŭ mia scio la redakcio de Libera Folio estas absolute libera akcepti kaj malakcepti laŭ sia plaĉo ies ajn kontribuojn por la retejo, do se vi faras demandojn al la cenzuristo, vi parolas al la aero. Se vi timas ke rekta citado de Anti Künstlich povos misefiki al la rilato inter vi kaj la redakcio (persone mi dubas ĉu estus ia efiko), kaj se vi trovas lian komunikaĵon plie diskoniginda, vi povas resumi ĝin per viaj propraj vortoj.
Redakcio
Redakcio diras:
2014-11-10 14:49
Averto: Mi insiste petas ne tordi nomojn de personoj en ĉi tiu forumo, sendepende de tio, ĉu la koncernaj homoj plaĉas aŭ ne plaĉas al vi. Ajnaj personaj ofendoj estas malpermesataj laŭ la reguloj de Libera Folio.

S-ro Andreas Künzli estas elfermita el la forumo pro plurfoja malobeo de la regularo, do ankaŭ aliaj personoj ne rajtas ĉi tie afiŝi liajn komentojn. Sed aliaj personoj kompreneble rajtas afiŝi ajnajn proprajn komentojn, dum tiuj sekvas la regulojn, legeblajn ĉi tie:
http://www.liberafolio.org/kolofono


Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio