Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Harry Harrison kaj Esperanto (Nia trezoro)

Harry Harrison kaj Esperanto (Nia trezoro)

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-10-28 10:00

Artikolo pri la scienc-fikcia verkisto Harry Harrison, publikigita en la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto”, daŭrigas la ciklon “Nia trezoro”, kiu en 2013-2014 estas dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis kaj popularigis Esperanton. Ĉi tiu artikolo, verkita de Aleksander Korĵenkov, ekde hodiaŭ estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”:
http://sezonoj.ru/2014/10/trezoro-3/

La legantoj de “La Ondo de Esperanto” povis legi ĉi tiun artikolon en la revuo, ricevita antaŭ tri-kvar semajnoj. Krome, nur ĉ. triono de la materealo de la revuo aperas en la reto. “La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2015a jaro papere kaj elektronike (pdf).
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm

Gunnar Gällmo
Gunnar Gällmo diras:
2014-10-30 17:09
Post lia forpaso, mi verkis anglalingvan artikolon pri li: http://gunnargallmo.hubpages.com/[…]/Harry-Harrison-in-Memoriam