Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Gustav John Ramstedt kaj Esperanto

Gustav John Ramstedt kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-12-20 23:15

Per artikolo pri la finna lingvisto kaj diplomato Gustav John Ramstedt en la rubriko “Nia trezoro” de la monata revuo “La Ondo de Esperanto” finiĝis la dujara ciklo dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton. Ramstedt ne nur subtenis la lingvon teorie, li lernis kaj praktike uzis ĝin. Pri tio rakontas Osmo Buller en la decembra kajero de “La Ondo”. Unu monaton post la apero en la revuo la artikolo iĝis legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo::
http://sezonoj.ru/2014/12/trezoro-4/

En la 2015a jaro ĉi-rubrike aperos artikoloj pri dek gravaj organizantoj de la Esperanto-movado. La unua el ili estas la aŭtoro de Esperanto, Lazarj Markoviĉ Zamenhof, artikolo pri kiu aperis en la jam dissendata januara “Ondo”.

“La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la 2015a jaro. Speciala tarifo
por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) de “La Ondo de Esperanto”kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm