Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Gajaj festaj renkontiĝoj

Gajaj festaj renkontiĝoj

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2015-01-20 12:10

En la februara kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis artikoloj pri multaj esperantistaj renkontiĝoj okazintaj je la Zamenhofa Tago kaj je la jarŝanĝo. Ok el tiuj artikoloj estas legeblaj ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”. Temas pri la Zamenhof-tagaj festkunvenoj en Bjalistoko, Kaŭno kaj Nowy Sącz; pri tri tradiciaj novjarfestaj renkontiĝoj en Germanio (JES, IF, NR), pri la Komuna Seminario de azia junularo en Vjetnamio, kaj pri la januara turisma renkontiĝo Poludnica en Slovakio.
Legu en La Balta Ondo.
http://sezonoj.ru/

Multe pli da artikoloj estas publikigitaj en la ĉiumonata magazino “La Ondo de Esperanto” (nur triono de la gazeta materialo aperas en la novaĵretejo). Ĝi estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj kun rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La elektronika versio (pdf) de “La Ondo de Esperanto” kostas nur 15 eŭrojn. La bonkondiĉoj en: http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm