Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Franz Jonas kaj Esperanto

Franz Jonas kaj Esperanto

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-10-07 14:22

En la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto estas publikigita artikolo de Bernhard Tuider pri la Aŭstria eksprezidento Franz Jonas kaj ties rilato al Esperanto. La artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried, Frigyes Karinthy, Bakin kaj Josip Broz Tito. La artikolo pri Franz Jonas estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2013/10/228jonas/

La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014 kaj kontraŭ 20 eŭroj por la dua jarduono de la 2013a jaro. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de La Ondo estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj.