Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno

Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-11-20 18:48

La 12an de novembro 2013 en la Imperiestra Palaco en Tokio la japana esperantisto kaj mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi ricevis la Ordenon de la Leviĝanta Suno. Ĝi estis donita al li pro la kreo de la bastonvalizo Walkin’Bag. Etsuo Miyoshi mem rakontas pri la evento en la artikolo, aperonta en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014) kaj jam legebla en la novaĵ-retejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/11/ordeno-2/

La ĉiumonata revuo La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio de “La Ondo” estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj.
http://esperanto.org/Ondo/Lo-abon.htm