Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto kaj merkatiko (3)

Esperanto kaj merkatiko (3)

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2014-07-09 21:33

En tri sinsekvaj kajeroj de La Ondo de Esperanto la usona esperanisto kaj fakulo pri merkatiko Dennis Keefe skribis pri aplikebla kaj aplikado de la merkatikaj principoj por progresigo de Esperanto. En la julia kajero aperis la lasta parto de lia studo “La subfakoj de merkatiko, aplikataj al la Esperanto-movadoj” kun pritrakto de tri subfakoj de merkatiko: (1) merkato-esplorado, (2) merkatiko de firmao al firmao, (3) publikaj rilatoj kaj kun komentoj pri utiligo de tiuj subfakoj al varbado kaj informado de Esperanto. Ĉi tiu parto, same kiel la pli fruaj verkoj de Dennis Keefe pri merkatiko kaj Esperanto, estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo
http://sezonoj.ru/2014/07/keefe-3/

La ĉiumonata revuo La Ondo de Esperanto estas estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014 kaj kontraŭ 22 eŭroj por la dua jarduono (julio-decembro). Ĉiuj abonintoj de La Ondo por la dua jarduono 2014 ricevos senpage ankaŭ la junian kajeron. Estas rabatoj por la orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj). La elektronika versio estas abonebla kontraŭ 12 eŭroj por la tuta jaro.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm