Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Esperanto en ekonomia forumo

Esperanto en ekonomia forumo

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2013-09-17 12:27

Ankaŭ ĉi-jare, la 3–5-an de septembro, Esperanto estis prezentita dum la Ekonomia forumo en Krynica (Pollando), kiun partoprenas multaj gravaj politikistoj, ekonomistoj, ĵurnalistoj, artistoj. EEU tradicie pretigis la Esperanto-standon, ĉe kiu deĵoris aktivuloj de Pola Esperanto-Junularo. Danke al la subteno de UEA eblis ne nur financi diversspecajn informilojn, sed ankaŭ prepari paneldiskuton “Federacia Eŭropo – ĉu kun komuna lingvo por ties loĝantoj?”

Legu pli en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2013/09/228krynica/

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-09-25 20:25
AlKo montras ligilon al http://www.forum-ekonomiczne.pl/ kie en pollingva versio estas artikolo: <<En la artikolo estas: “Unia Europejska powinna wspierać proces godzenia różnic językowych. Jej 28 państw członkowskich mówi w 23 oficjalnych językach (najnowszym jest chorwacki).>> traduko: <<Europa Unio devas apogi procedon de akordigado de la lingo-diferencoj. En la 28 membro-landoj estas 23 oficialaj lingvoj (la plej nova estas la kroata).>> Bonvolu rimarki, se la autoro de tiu artikolo ne scias kiom da oficialaj lingvoj estas en EU – do bedaurinde la nivelo de tiu Forumo ne estas tro alta. Kial esperantistoj kiuj partoprenis en la Esperanto-paneldiskuto ne rimarkis tiun gravan misinformon ? (bv. scii: En EU estas 24 oficialaj lingvoj !!!)
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-09-25 20:41
Mi aldonu, ke la titolo de la menciita supre artikolo estas: "Wielojęzyczna Europa" (Plurlingva Eŭropo)
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-09-26 08:46
La temo paneldiskuton “Federacia Eŭropo – ĉu kun komuna lingvo por ties loĝantoj?” povus permesi, ke oni prezentas Esperanton kiel libervolan oferton al la eŭropaj popoloj. Sed plej verŝajne oni nur postulas devigan enkondukon de supre.

Kiam lernas la Esperantistoj, ke la nunaj kondiĉoj permesas instrui Esperanto ĉie en Eŭropo ekster la ŝtataj strukturoj? Privataj lernejoj kaj universitatoj transprenas grandiĝantan parton de la merkato de la ŝtata eduksistemo.

Privataj kompanioj povas interne utiligi ĉiun lingvon, sendepende de la decidoj de la superaj Eŭropaj strukturoj. Tion mesaĝon mi atendus kiel komercisto en ekonomia forumu. Kie estas la sukcesoj de transnacia komunikado pri ekonomiaj aferoj en Esperanto? Kie estas la transnaciaj asocioj, kiuj utiligas Esperanton?